ESP-NOVAJxOJ

CxINIO

La 4-an de novembro 1997, la Cxina Verkista Asocio okazigis en Pekino la Simpozion Memore al la 65-a Datreveno de Literatura Verkado de Chun-Chan Yeh. Dekoj da literaturistoj kaj tradukistoj partoprenis gxin kaj alte taksis la sukcesojn de veterana esperantisto Chun-Chan Yeh dum la pasintaj 65 jaroj kaj lian kontribuon al la cxina moderna literaturo. Kiel literaturisto, Yeh verkis novelojn, prozajxojn kaj porinfanajn literaturajxojn de pli ol 8 milionoj da cxinaj ideogramoj, kies parto estis tradukita en pli ol 20 lingvojn. Liaj cxinlingvaj tradukoj havas cx. 4 milionojn da ideogramoj. Pro sia cxinigo de fabeloj de Andersen, li ricevis Naciflagan Ordenon de Danio. En sia juneco Yeh verkis kelkajn literaturajxojn en Esperanto kaj la angla lingvo.

BELGIO

Kvindeko da parolantoj de la internacia lingvo el Belgio, Germanio kaj Nederlando venis al Liegxo, la 28-an de septembro 1997, precipe por "esplori" la historion de tiu urbego en orienta Valonio (suda Belgio). Cxion cxi la Esperanto-klubo de Liegxo resumis en unuhora videobendo, kun internaci-lingvaj klarigoj. La cxeestantoj havis okazon admiri la kvietajn kaj kasxitajn romantikajn kortojn, malnovajn konstruajxojn, la ricxajn endomajn dekoraciojn kaj meblarojn, la muzeojn ktp. En la antauxtagmezo okazis ankaux gxenerala asembleo de la organizinta asocio Senlime, dum kiu estis faritaj du interesaj decidoj: Unue, la sekvanta Trilanda Renkontigxo okazos iomete eksterregione, en Dinant (Belgio), kaj gxi estos dutaga (27. kaj 28. 06 1998); due, la asocia komitato klopodos reaktivigi la iaman Esperanto-kunvenejon "Select" en Kelmis, la centro de la iama neuxtrala Moresnet, kie oni revis, antaux preskaux 100 jaroj, krei la Esperanto-sxtaton "Amikejo". (Uwe Joachim Moritz)

NEPALO

Esperanto-Domo (ED) estas nova koncepto en la Esperanto-movado de Nepalo. Gxin oni kreis antaux nelonge kun celo antauxenigi la movadon de Esperanto kaj helpi tiujn, kiuj sercxas vojon al Esperanto. Jen ni enkondukas nian projekton de "Esperanto-Domo" al vi koncize: 1. Instruado: ED celas instrui Esperanton je diversaj niveloj kaj metodoj; 2. Korespondo-servo: Cxar ne estas facile por nepalanoj vojagxi eksterlanden kaj renkonti geesperantistojn tie, estas bona ideo ke gelernantoj tie cxi pensu pri korespondado al la tuta mondo; 3. Gastigo-servo: ED celas helpi gastojn esperantistajn per multaj aferoj; 4. Turismo-servo: ED celas helpi al vizitontaj kaj jam vizitantaj turistoj esperantistaj; 5. Eldonado: ED celas eldoni diversajn librojn kaj bultenojn. Adr.: P. O. Box 3447 Kathmandu. Nepal. (Esperanto-Domo)

USONO

La Kvara Auxtuna Renkontigxo Esperantista en Ludlow, Vermonto (Usono) realigxis la 11-13-an de oktobro 1997. Kunigxis cxe la komforta montara feriejo Okemo diversagxa grupo de pli ol 70 homoj el kvin landoj. Krom prelegoj, kursetoj, librovendado, promenoj, ludoj, muzikado kaj aliaj plezurajxoj okazis ankaux ricxa kultura vespero, kiu alportis i.a. lumbildajn programojn, literaturan omagxon al E. Privat, originalan teatrajxon kaj tutgrupan kant-plantadon de napoj. La tuta arangxo impresis tre granda, vigla kaj diversa kun multaj infanoj, bonegaj parolantoj kaj seriozaj interesitoj. OKEMO 98 okazos samloke la 10-12-an de oktobro. (Bill Maxey)

DANIO

Inter la 9-a kaj 22-a de auxgusto 1998 okazos du Esperanto-semajnoj en Klint de Danio. Dum la semajnoj Atilio Rojas el Argentino, Aleksander Kogan el Rusio kaj Joel Brozovsky el Japanio instruos Esperanton per Cseh-metodo kaj Ole Therkelsen prelegos pri la kosmologio de Martinus. Oni povos cxeesti unu aux du semajnojn lauxplacxe. Interesatoj bonvolu kontakti Martinus-Instituton, Mariendalsvej 96, 2000 Frederiksberg, Danio.