LI LIANG:

Vojo al Bermuda

NENIU estas profesia el la ses membroj de la Cxina Vira Brigxa Teamo, ecx en la tuta lando. Neprofesieco signifas mankon de regula trejnado kaj malmultecon de enspezo. Tio kauxzis, ke iuj elstaraj brigxistoj forlasis la sporton. Tiuj ses homoj havas, krom amo al brigxo, ankaux la gloron membrigxi al la landa teamo, kio ebligas al ili havi pli multe da sxancoj partopreni matcxojn enlandajn kaj internaciajn. Gxuste pro la gloro ili sin dedicxas al brigxo, malgraux cxagrenoj materiaj kaj spiritaj.

KONKURSO POR GLORO

La Cxina Vira Brigxa Teamo fondigxis en 1982. Tiam gxi postigxis en Azio kaj kompreneble ne povis rivali kun potencaj teamoj en la mondo. Gxi povis nur soifi la Mondan Teaman Cxampionadon de Bermuda-pokalo, trans Pacifiko.

Gxenerale, tekniko estas grava en sporto. Tamen sennombraj matcxoj montras, ke triumfo finfine apartenas al tiuj, kiuj estas firmvolaj kaj persistemaj. Gxuste dank' al siaj firma volo kaj persistemo la cxinaj brigxistoj pasigis la malfacilajn jarojn post la fondigxo de sia teamo, eble tiam ilia tekniko ankoraux ne estis tiel perfekta kiel nun. Pan Kaijian (Pan Kajgxjan), eksa cxeftrejnisto de la teamo, tiel diris pri la konkurso inter cxinaj kaj alilandaj brigxistoj: "Ili povas venki nin per 100:60, 100:99, aux per 100:1, 100:2, tamen ili ne povas malebligi al ni gajni poentojn. Tio signifas, ke ni povas kuratingi ilin iom post iom. Tiel ni neniam perdis memfidon."

Tia memfido kondukis la cxinajn brigxistojn al la venko en Azio: En la 90-aj jaroj, post la sukceso de la Cxina Virina Brigxa Teamo en Azio, la Cxina Vira Brigxa Teamo foje refoje gajnis en la Malproksim-Orienta Brigx-Federacia Cxampionado la cxampionecon, kio preparis al ili vojon al Bermuda.

STELOJ EN LA MALPROKSIM-ORIENTA CxAMPIONADO

En Malproksim-Oriento, cxiam estas potencaj la Taibei-a Teamo de Cxinio, kiu dufoje gajnis la mondan subcxampionecon, kaj la Indonezia Teamo, kiu foje okupis la duan lokon, venkite de la plej potenca teamo — la Itala Blua Teamo. En la Tria Azia-Pacifika Brigxa Konkurso la junaj cxinaj brigxistoj profunde impresis per sia okulfrapa atingo en grupa konkurso. Nun oni eble forgesis la cxampionon kaj subcxampionon de tiu konkurso, tamen ili memoras la mirindan ludon de la cxinaj brigxistoj.

Kaj tiam la Cxina Brigxa Teamo farigxis cxefa rivalo de la teamoj de Taibei kaj Indonezio en Azio.

"NENIAM SUBTAKSU CxINOJN"

En 1990 okazis en Gxenevo, Svislando, la Olimpika Brigxa Konkurso. La Cxina Brigxa Teamo unuafoje aperis en gxi. Post la grupa konkurso, la veterana cxampiono — la Usona Brigxa Teamo ricevis privilegion elekti rivalon. La usonanoj elektis cxinojn opiniante, ke ili ludos kun la lastaj kiel kun novaj trejnatoj.

Tamen la cxinoj donis minacon al la kvar usonaj cxampionoj: Post finigxo de la unua sekcio, la cxina teamo jam estis antauxiranta per 30 IMP (Internacia Matcxa Poento)! En la sekvantaj tri sekcioj la usonanoj pene postkuris kaj finfine venkis la cxinojn per sia sperto kaj tekniko. Post la konkurso la usonanoj ankoraux maltrankvilis: "Se ni antauxvidus tion, ni certe elektus iun ajn teamon escepte de la cxina." Ili plie atentigis la potencajn euxropajn teamojn: "Neniam subtaksu cxinojn ."

Interese estas, ke kiam la cxinoj, pro sia eminenta atingo, estis honoritaj de la Monda Brigxa Federacio per Majstraj Poentoj, ankoraux ne estis la Sistemo de Majstraj Poentoj en Cxinio.

MARSxI AL BERMUDA

En la 70-aj jaroj, la cxin-devena usonano Charles Wei inventis kaj disvastigis en la tuta mondo la Precizan Trefan Sistemon: Li persvadis la mondnivelajn brigxistojn adopti lian sistemon; dank' al lia sistemo, la Taibei-a Brigxa Teamo de Cxinio dufoje gajnis la duan lokon en la mondo; trejnita de li, lia edzino Katherine Wei farigxis la unua cxin-devena brigxa mondcxampiono... Tiel lia sistemo estis aprobita en la mondo.

Inspiritaj de geedzoj Wei, la cxinaj brigxistoj diligente sin trejnis kaj gxis nun la Cxina Vira Brigxa Teamo jam dufoje eniris en la unuajn ok lokojn de la mondo, kaj la Cxina Virina Brigxa Teamo dufoje okupis la duan lokon en la Monda Cxampionado de Venecia Pokalo. En oktobro de 1995, Cxinio sukcese gastigis la 32-an Mondan Teaman Cxampionadon de Bermuda-pokalo kaj la 10-an Mondan Cxampionadon de Venecia Pokalo. Sekve en Cxinio multigxis brigx-amantoj kaj brigx-matcxoj, sinsekve aperis brigx-kluboj, ankaux la Cxina Brigxa Asocio komencis ellabori projekton de profesiigo.

La Cxina Brigxa Teamo jam suriris la vojon al Bermuda. Cxu la vojo estas glata? Ni atendas.