Kashi- plej okcidenta urbo de Cxinio

PANG NAIYING

EN bazaro Kashi-anoj cxiam krias kun vigleco por vendi siajn varojn, sed tuj farigxas kvietaj kaj piaj pregxante en moskeo. En tiu aparta etoso vivas nacio ne pure indigxena.

NACIO DE LA SILKA VOJO

Antaux 2 mil jaroj Kashi estis sidejo de la regno Shule vaste konata sur la Silka Vojo. Shule-anoj, kun flava hauxto kaj nigraj haroj, tre similis al la logxantoj de centra Cxinio, cxar antaux 6-7 mil jaroj iliaj prapatroj, gxucxjang-oj kaj sajgxong-oj, tien migris el oriento. En multaj historiaj libroj oni skribis, ke Shule-anoj havas po 12 fingrojn kaj po 12 piedfingrojn. Laux esploro antikvuloj gxenerale havis tiun trajton. Tamen, post la 5-a jc, sekve de la alveno de komercistoj el Hindio kaj Euxropo, precipe post enmigrado de sogdoj el Centra Azio, tre lertaj en komerco, Shule-anoj ekhavis altan nazon kaj profundajn okulkavojn. Meze de la 6-a jc al Shule migris multaj sxjitugxjuxe-oj, mikssangaj posteuloj de hunoj kaj sxjanbej-oj, kaj pro tio la lokanoj ekhavis altan staturon kaj bluajn okulojn.

En la 9-a jc hujhu-oj el stepo de norda Cxinio starigis Kala-hxanejon en Kashi. Post tio, dum cx. 400-jara asimilado, la prapatroj de Kashi-anoj ekhavis trajtojn, kiajn havas la nunaj lokanoj. Menciindas, ke la reganto de tiu hxanejo, cxiam sin rigardante kiel posteulon de la cxina nacio, sin titolis cxina regxo. Siatempe la hxanejo havis alian gravan sxangxigxon, t.e. islamo transprenis la regantan pozicion de budaismo. Pro tio Kashi farigxis la unua islama regiono de Cxinio.

Cxiu evoluo de Kashi intime rilatis kun gxia geografia situo. En la tugxjuxe-a lingvo Kashi signifas gemon. Kiel oazo inter la dezerto Taklimakan kaj la altebenajxo Pamiro, Kashi distancas de Kuqa je 800 km. Cxar gxi situas cxe la okcidenta fino de Cxinio, en gxi kunigxis la brancxoj suda, meza kaj norda de la Silka Vojo. Dank' al tio, tie ekviglis antikvaj foiroj, prosperis religioj kaj naskigxis ujguroj, kiuj havas sangon de indigxenoj, sed malsaman aspekton.

MOSKEO ETIGAR

Frumatene el la angula turo de la moskeo Etigar en Kashi auxdigxas vocxo de imamo lauxta, sonora kaj tirata por voki islamanojn al pregxo.

Cxar 2.7 milionoj da ujguraj Kashi-anoj kredas je islamo, en la urbo Kashi estas pli ol 9 600 moskeoj kaj en gxiaj vilagxoj cxiu dua aux tria familio pasedas unu moskeon.

Tute diferencaj de budaistoj, islamanoj kredas nur je Alaho kaj kultas neniun idolon. Pro tio ili faras pregxadon cxiutage 5-foje ne en tagmezo nek en tempo, kiam la suno levigxas aux subiras, por eviti suspekton kulti la sunon. Kaj la signo de novluno sur moskeo memorigas sanktan momenton. Lauxdire, en iu novluna nokto de la nauxa monato laux la islama kalendaro Alaho inicis profeton Mahometo pri "Korano". Post tio tiu monato farigxis fasta monato de islamanoj. En Kashi, vespere de tiu monato, antaux levigxo de novluno, islamanoj venas en moskeon por sercxi delikatan lunarkon okcidente. Gxin vidinte, ili ekfastas, nur vespere ili prenas mangxajxon. Ili tiel faras gxis la lasta vespero de tiu monato, kiam ili denove vidas la lunarkon. Kaj la sekvantan tagon estas la fasto-rompa Korban-festo.

Tio estas solena festo. Dekmiloj da islamanoj genuigxis sur la placo de la moskeo Etigar por fari pregxadon. Poste, akompanate de tamburado kaj blovinstrumenta muziko, ili dancas Sama-dancon. Tio dauxras 3 tagojn. Pasiaj ujguraj viroj ofte saltas por fari turnigxon je 180° kun ritmo drasta kaj kruda. Lauxdire tiu antikva religia danco naskigxis dum milito inter islamanoj kaj alireligiuloj. Siatempe islamanoj tamburadis kaj ludis blovinstrumentojn por sin kuragxigi kaj pregxis, por ke Alaho benu kaj protektu ilin. Post la venko ili dancis akompanate de tamburado kaj muziko de blovinstrumentoj...

La moskeo Etigar staras en la centro de la urbo. En la moskeo prosperas altaj poploj. Sub ili gaje saltis turtoj, kiuj neniom terurigxis pro nia alveno. En la flanka pregxejo ni intervjuis 75-jaran imamon de la moskeo. La maljunulo, kun blanka turbano kaj griza barbo pendanta malsupren gxis la brusto, atente auxskultis nin kaj poste afable respondis niajn demandojn.

La moskeo Etigar konstruigxis en 1442. Siatempe gxi estis malgranda. En la 18-a jc iu islamanino donacis al gxi cx. 70 hektarojn da tero. Poste alia islamanino donacis al gxi sian tutan havajxon antaux sia morto pro malsano dum la vojagxo al Mekko. Nun la moskeo Etigar estas la plej granda en Cxinio. En gxi pregxas ne nur islamanoj de Kashi, sed ankaux tiuj el arbaj landoj.

La maljunulo ne nur predikas en la moskeo, sed ankaux iras al la hejmo de tiuj islamanoj, kiuj havas 3-tagan bebon, por doni nomon al gxi. Li murmuras cxe gxia dekstra orelo: "Nur Alaho estas nia majstro. Li estas granda..." kaj cxe gxia maldekstra: "De nun vi estas islamano, mi gratulas vin." Poste li rulas la bebon surtere por sugesti al gxi, ke gxi venku malfacilojn dum sia vivo kaj nun kunfandigxu kun la tero...

7-jaraj knaboj povas logxi en moskeo por lerni Koranon. 4-5 jarojn poste, ili ellernas la araban lingvon kaj povas bele skribi en gxi. La moskeo Etigar estas islama altlernejo por kulturi tiuflankajn fakulojn. Gxiaj lernantoj agxas plejparte 18-28 jarojn.

BAZAROJ

Inter kvietaj moskeoj grandaj kaj malgrandaj prosperas movoplenaj bazaroj de trancxiloj, ceramikajxoj, cxapoj, tapisxoj, juveloj, brutoj, jahurtoj k.a. La moskeo Etigar estas cxirkauxita de ili kaj el ili la bazaro Anjiang servas al klientoj speciale per silko. Antikve multaj uzbekaj komercistoj, transirinte Pamiron, kolektigxis tie por komercado. Norde de la moskeo etendigxas metiartajxa strato kun butikoj kvazaux pendantaj sur muroj.

Mi vizitis butikon de muzikiloj. Sur cxiuj gxiaj muroj pendas kordinstrumentoj kaj tamburoj. En gxi sidis maljunulo tre lerta en ludado de kordinstrumento. Li konigis al mi, ke la kordinstrumento simila al granda ligna cxerpilo nomigxas Tanbor. Gxi sonas agrable. Antauxe kiam iu muzikisto ludis gxin, al li kolektigxis aro da alauxdoj... Vidinte, ke germanaj geedzoj interesigxis pri la kordinstrumento Ajgxjek, la maljunulo tuj prenis gxin kaj ludis la faman hispanan muzikajxon "Toreisto". La germanaj klientoj sencxese kapjesis kaj notis la nomon de la muzikilo... Fakte, la maljunulo estis najbaro de la juna mastro, kiu absorbigxis en kordinstrumento-farado. La junulo diris al mi, ke sur la Silka Vojo Kashi-aj muzikiloj cxiam estas famaj kaj lia metio estas heredita. Lia komerco cxiam bone iras. Alilandaj turistoj, kiuj acxetis liajn muzikilojn, plejparte restis tie, gxis ili ellernis la ludadon.

Kashi-anoj sxatas viziti bazarojn. Tie trovigxas cxiaj mangxajxoj. Iuj knaboj vendas figojn platigitajn kaj metitajn en formo de piramido en lignan pleton. Tie oni povas acxeti trancxajxojn de Hami-melono. Vaporuminte farcxitajn farunajxojn, oni cxiam lauxte vokas la nomon de Kuira Dio, cxar sxajne ju pli lauxte oni krias, des pli bongustas la farunajxoj... La bazaro estas paradizo de bongustaj mangxajxoj. Sub la arda suno, cxe forno, iuj preparas vermicxelojn, aliaj farcxon kaj triaj pladojn, ili cxiuj laboras lerte kun gajna mieno.

Cxe la strato kelkaj sxedoj servas kiel ripozejo por maljunuloj el kamparo. Sidante sur la lito ili mangxas platforman kukon rostitan, trinkante teon. Siatempe, kiam bonzo Xuanzang de Tang-dinastio (618-907) trapasis dezerton dum sia vojagxo al Okcidento por peti sutron, li kunportis gxuste tiajn kukojn. Antaux ol mangxi ilin, li metis ilin sub varman sablon kaj kelkajn minutojn poste, ili farigxis fragilaj.

CxE ORDINARAJ STRATETOJ

La logxdomoj cxe landlimo estas plej simplaj kaj plej belaj. La stratetoj al moskeoj kaj bazaroj cxiuj estas flavaj. Cxar en Kashi malmultas pluvo, la teraj etagxdomoj kun plata tegmento estas uzeblaj por dekoj da jaroj. En cxiuj kortoj belas floroj. En la cxambroj bele dekoraciitaj buntas tapisxoj kaj sur muroj kaj sur planko. En nicxoj kun gravurajxoj estas argxenta teservico el Pakistano...

Tamen la plej belaj estas knabinoj. La naturo dotis ilin per cxarmo. Gastante cxe Abudu Klimu, mi propraokule vidis, kiel ili sin sxminkas. Ili plukis florojn el florbedo, ilin purigis, dispecigis kaj premis. Per ties suko ili pentris siajn brovojn gxis la tempioj.

Knabino Aliya diris al mi, ke oni pentras la brovojn per natura suko el vegetalo ne nur por ilin beligi, sed ankaux por ilin nutri. Kashi-aj knabinoj pentras la brovojn de infaneco, pro tio iliaj brovoj estas brile nigraj. Mi demandis sxin, cxu ne estas malfacile fari tiom multe da harplektajxoj. Sxi respondis, ke sxia patrino helpis sxin en harplektado, kiu bezonas unu horon. Post sxmirado de oleastra gumo, la harplektajxoj ne plu bezonas prizorgon dum unu semajno. Oleastroj kreskas en dezerto. Miksite kun akvo, ilia gumo estas uzebla... La knabinoj, kiuj portas surkape cxapon kun brilaj ornamajxetoj kaj silkan jupon kun koloraj strioj, aspektas pli cxarmaj.

Kiam la knabinoj dancis kantante, mi parolis kun la mastro pri ilia eduko. De li mi informigxis, ke la knabinoj de la islamaj familioj devas agi laux la religiaj reguloj ekde sia agxo de 9 jaroj. Iliaj gepatroj tre atentas kulturi en ili gxentilecon, bonkorecon kaj bonajn kutimojn pri pureco. Kompreneble, ili devas lerni ankaux sciencajn sciojn. Lia 18-jara filino, kiu sxatis de sia infaneco brodadon kaj tajladon, eklaboris kiel tajlorino, diplomigxinte el mezlernejo. Kiel bona lernantino, lia plej juna filino vizitas elementan lernejon. Li volas, ke sxi lernu medicinon estonte. Diplomigxinte el la Xinjiang-a Politekniko en la 70-aj jaroj, li ekokupis sin pri tekniko. Cxar lia familio sin okupas tradicie pri komercado, li vivas suficxe ricxan vivon. 4 jarojn antauxe lia familio konstruis etagxdomon el brikoj. Li acxetis auxton kaj dufoje pilgrimis al Mekko. Li diris, ke tien pilgrimi unufoje dum la vivo estas unu el la 5 lecionoj de islamanoj, sed estas malpermesite plenumi tion per pruntepreno de mono aux almozpeto. Post kelkaj jaroj li refoje vizitos Mekkon, cxar liaj geavoj logxas tie kaj liaj gepatroj — en Uzbekistano. Jen lia islama familio mikssanga.

En butiko de naciaj muzikiloj

Preparado de farunaj kukoj

En silka bazaro

Al bazaro

Alilandaj turistoj interesataj de lokaj metiartajxoj

Pregxo en la
moskeo etigar

Gaja familio

Ujguroj lertaj en
dancado