Partoprenintoj de la 82-a UK en Auxstralio eble auxskultis du prelegojn pri Konfuceo. Ni publikigis en tiu cxi numero partojn de la prelegoj. Nia revuo jam prezentis la vivon kaj penson de Konfuceo, granda cxina pensulo, edukisto kaj politikisto. Sed ni ne multe konigis la influon kaj utilon de lia filozofia penso en la moderna vivo. Do jenaj du artikoloj donos ion tiurilate. "Kian rolon ludas konfuceanismo en la moderna socio?" temas pri la influo de konfuceanismo en modernaj socia vivo, homaj rilatoj, etiko kaj eduko; "Konfuceanismo kaj orienta ekonomio" tusxas demandojn ne nur pri Cxinio, sed ankaux pri Japanio, Koreio kaj Taiwan de Cxinio, kie konfuceanismo multe utilas al moderna ekonomio.

Ekde 1992, cxiu turisma jaro en Cxinio havas temon, ekz. "Gxuu montojn kaj riverojn" en 1993, "Cxinio — nova feriejo" en 1996. Do kio en 1998? La titolo de la artikolo "Vizitu cxinajn urbojn kaj vilagxojn en 1998" klare montras la temon, kio signas la levigxon de nova turisma programo: partopreni la lokan vivon. Multaj frukto- kaj legom-gxardenoj bonvenigas la turistojn per "libera plukado". Se vi interesigxas pri tio, vizitu Cxinion.

En la 11-a numero de 1997 ni raportis pri sxangxigxoj en cxinaj sxtataj entreprenoj: maldungi superfluajn laborulojn, plialtigi profiton kaj reenoficigi la senlaborigxintojn por alia entrepreno. Por koni, kiel vivas la senlaborigxintaj virinoj, legu "Defio al senlaboreco" en tiu cxi numero.

"San-protektado en printempo" en la rubriko "Por via sano" prezentas vivspertojn de cxinoj en multaj generacioj, kaj laux la teorio de la cxina medicino ili estas efikaj. Se vi aplikos en via cxiutaga vivo protektajn metodojn tauxgajn por via sanstato, eble tio helpos vin.

La Red.