Li eniris en senvivejon

ZHOU SHAOHUA

Parolante pri esplorado, ekscitigxis multaj junuloj, kompreneble ankaux la cxinaj. Ili aux piediras, aux biciklas, aux flosas, aux grimpas rokon, celante la lokon, kiun aliaj malofte atingis, por sperti originalan vivon. Li Yongsheng estas unu el tiuj junuloj.

Yu Tao

LA 34-jara Li Yongsheng altas 1.82 m, kun haroj longaj gxis la sxultroj kaj barbo sxajne neniam tondita. Li cxiam portas la kamuflan veston kun grandaj ideogramoj — "Saluton, mia patrolando!" kaj malgrandaj — "piedire kaj bicikle esplori la 56 naciojn en Cxinio". Por tiuj vortoj, en marto de 1989, li adiauxis siajn familianojn kaj komencis vojagxi piede kaj bicikle. En la pasintaj 8 jaroj li iris 100 000 kilometrojn kaj spertis diversajn suferojn — sur stepo de Interna Mongolio lin atakis negxsxtormo; sur altebenajxo de Tibeto lin persekutis lupoj; en tropika arbaro de Yunnan li batalis kontraux vipuro... Aprile de 1992, li trairis la dezerton Taklimakan en Xinjiang. Pasintjare, li kvarfoje enpasxis en la "senvivejon" Lopnur kaj Loulan. Li igxis heroo en la vera senco de la vorto.

"BERMUDOJ" EN OKCIDENTA CxINIO

Lopnur, situanta inter 88°-92° E, 39°-41° N, estas la plej malalta loko de la baseno Tarim. Antauxe gxi estis vaganta sallago, poste gxia akvo malaperis kaj gxi igxis mino de silvino.

Lopnur famigxis pro sia timinda mistero. En 1981 kaj 1996, respektive mortis tie sciencisto kaj esploristo de Cxinio. La lasta, kiu havis ambicion same kiel Li Yongsheng, eterne kusxas en Lopnur de malpli ol unu jaro antaux lia ekiro. La klimato en Lopnur estas tre malbona. En printempo kaj somero estas seke kaj varmege, gxenerale en somero la temperaturo superas 45°C, kaj tiu de la surfaca sablo atingas ecx 70°C. Cxiujare ventas 5 monatojn. Kiam ekventas, sablo levigxas kaj vualas la sunon. Multas sablaj montoj kaj valoj en Lopnur, tial oni ofte devojigxas. Pro tio oni nomas Lopnur "Bermudoj" en okcidenta Cxinio.

Pro la speciala valoro de Lopnur en geografio kaj arkeologio, ekspedicioj kaj esplorantoj de tempo al tempo iris tien, spite la teruron kaj dangxeron. Li Yongsheng ne estas la unua nek estos la lasta vizitanto de Lopnur, sed lia travivajxo ne estas ordinara.

ENIRO EN "KAMPADEJON"

La 17-an de majo 1997, Li Yongsheng foriris de Korla de Xinjiang, urbo plej proksima al Lopnur. Kelkaj urbanoj helpis lin ellabori du-radan pusxcxaron, donacis al li foto-filmojn, rekomendis al li mangxi kaj tranokti cxe iliaj konatoj.

Li venis al vilagxo okcidente de Lopnur. Post multjara ekspluatado de tero, tie kreskas tritiko, rizo, maizo kaj kotonujoj. Staras vicoj da poploj, kiuj sxirmas la kampojn kontraux vento kaj sablo. La oazo en la dezerto ekscitis lin. Li kredis, ke la kuragxo de esploristoj transpasos la limon de homa forto, cxar la ekspluatantoj kreis miraklon en la dezerto. Antaux la ekiro al Lopnur li metis 20 farunajn kukojn kaj 20 kg da dolcxa akvo en la cxaron. Al la vilagxanoj, kiuj venis adiauxi lin, li jxuris, ke li revenos viva.

La 25-an de majo, li trovis tendaron de prospektoroj pri nafto. Ili varme bonvenigis la neatenditan gaston. En kunmangxado kaj babilado li amikigxis kun ili kaj informigxis, ke la tendaro situas nordokcidente de Lopnur, nur 70 km for de gxia okcidenta bordo.

Do la tendaro farigxis lia kampadejo. Ili multe helpis lin.

LA UNUA ENIRO EN LOPNUR

Matene de la 26-a, li ekiris al Lopnur kun akvo kaj mangxajxo donitaj de ili. Du horojn poste, li atingis sekan rivervalon, kie kreskas euxfrataj poploj kaj tamarikoj. Li eniris regionon de "yardang", kiu estas ujgura vorto kun la signifo "monteto". Tie multas montetoj kaj valoj. Li vidis mongolajn gazelojn, sovagxajn kamelojn kaj azenojn. Sed ju pli li antauxen iris, des pli malmultigxis signoj de vivaj estajxoj. Li tranoktis en sablokavo. Matene de la 27-a, li dauxre iris. En la tagmezo estis varmege, la temperaturo — 38°C, kaj tiu sur la tersurfaco — 56°C! Restis nur duonpoto da akvo. Li klopodis iri pli foren, samtempe faris esploradon kaj fotadon.

Li vidis antikvajn restajxojn, iuj el ili estis detruitaj — tombejo prisxtelita kaj cxerko movita apuden. Fine Lopnur iris en liajn okulojn. Tie etendigxas blanka alkala tero, en malproksimo gxi tre similas al lago plena de akvo. Versxajne gxi rakontas la sxangxigxojn de la lago en miloj kaj miloj da jaroj. Li Yongsheng fikse rigardis, longe kaj silente.

Lia akvo preskaux elcxerpigxis, li revenis al la kampadejo.

TRANSVIVI MALESPERON

Post kelktaga ripozo, li restartis. Sed li perdis la direkton, liaj piedoj estis vunditaj de sal-krusto. Li revenis kun bedauxro. Kelkajn tagojn poste, ekis lia tria marsxo.

Estis varmege. Li piedis nokte kaj ripozis tage. En ombrejo de sabla monteto li kusxis kiam la suno kruelis, kaj post sunsubiro li levigxis. Noktomeze, inter forvelkintaj euxfrataj poploj kaj tamarikoj li auxdis krakadon, kiun produktis la brancxoj pro granda sxangxigxo de temperaturo tage kaj nokte. Tute sola auxskulti en dezerto la naturan sonon estis sperto neordinara en lia vivo.

Li atingis la centron de Lopnur. Tie estas ebena sala tero kun sablaj montetoj. Li vidis restajxon de bukceno kaj koralo, kiuj pruvas, ke Lopnur ja estis granda lago.

Sur revena vojo, liaj akvo kaj mangxajxo preskaux elcxerpigxis. Varmego kaj soifo suferigis lin. Foje li ecx intencis sin mortigi aux sensoifigi sin per sia sango. Tamen li sin detenis kaj ne tion faris. Li kolektis sian urinon kaj de tempo al tempo trinkis iom. Li konservis ankoraux iom da dolcxa akvo, sed li ne kuragxis eltrinki — gxi estis garantio por la plej kriza momento.

14 tagojn poste, li revenis al la tendaro, elcxerpita, tamen viva.

RENKONTIGxO KUN LOULAN

Personoj el iu turisma agentejo venis sercxi la ruinon de la antikva urbo Loulan. Ili kondukis auxton tuttage, sed ne trovis gxin. Ili renkontis Li Yongsheng kaj petis lian helpon. Li konsentis. Ilia auxto atingis lokon kelkajn kilometrojn for de Loulan kaj ne povis plu antauxeniri, cxar ne estis vojo. Ili do tranoktis surloke. La sekvan matenon ili piediris al Loulan.

Tre felicxe, ili trovis la celon. Alta teramaso majestas sur la altebenajxo, jen simbolo de Loulan — ruino de budhisma pagodo.

En Han-dinastio (206 a.K. — 220 p.K.), Loulan estis oaza regno, rigardata kiel brila perlo sur la Silka Vojo. Sed poste gxi malaperis en la sablomondo. De la komenco de la 20-a jarcento, multaj venis por trovi gxian ruinon.

Li Yongsheng vidis tie ruinon de muroj, bazon de logxdomo el ligno kaj fragmitoj, pecojn de fajencajxo, bronzajn sagpintojn... La piedo de muro suferis de sablovento kaj la muro preskaux falis. Cxiuj estis ekscititaj. Li Yongsheng larmis, cxar realigxis lia revo multjara.

Revenante, cxiuj gaje kantis lokan popolkanton, kvankam tre lacaj. Por Li Yongsheng, finigxis nur malgranda etapo de lia esplora sperto. En kantado lia penso flugis al la venonta celo, eble dezerto, eble negxmonto sur altebenajxo.