JIA FA:

Post senlaborigxo

NUN senlaboreco jam ne estas fremda por cxinoj. Nia revuo iam publikigis koncernan artikolon. Vere, tiu problemo estas multe atentata de la publiko en Cxinio. Cxi-sube vi konos kelkajn virinojn kaj scios, je kio ili sin okupas post senlaborigxo.

Ecx hodiaux Zhao Fengxia (Gxaux Fengsxja) estas maltrankvila, kiam sxi rememoras la matenon antaux 3 jaroj, en kiu sxi senlaborigxis. Tiutage sxi kantante en vento iris al la fabriko de viandajxoj, en kiu sxi laboris. Ekster sia atendo, sxi subite vidis sian nomon en la listo de senlaborigxontoj kaj sxi preskaux svenis. Sxi stumble revenis hejmen. Pro la "maljusta traktado" sxi tute perdis la apetiton kaj ne povis endormigxi. Sxi malsanigxis kaj kusxis en lito pli ol unu monaton.

Kiam sxiaj familianoj maltrankvilis pro sxi, la fabrikestro diris al sxi, ke por solvi la problemon de vivtenado de la senlaborigxintoj, la fabriko ellaboris planon por ili vendi varojn de la fabriko kun privilegio. Jen sxi envicigxis inter la vendistoj de la fabriko. Komence sxi estis tre gxenata. Antaux la acxetantoj sxia koro forte batis kaj sxi povis diri nenion. Iom post iom sxi lertigxis en vendado. Sxi sentis grandan gxojon, kiam sxi unuafoje forvendis unu kilogramon da kolbasoj. Post kelke da monatoj sxi rikoltis pli da sukcesoj: Cxiutage sxi forvendis 100 kg da kolbasoj kaj per tio sxi superplenumis la taskon. Zhao tre domagxis la sukcesojn. Foje, je la 5-a matene, sxi tricikle transportis varojn, sed pro glitiga vojo post negxado, la triciklo kun pli ol 50 kg da varoj renversigxis sur sxian korpon, tiam survoje trovigxis neniu pasanto. Sxi, eltenante akran doloron, elrampis el sub la pezajxoj, rapide kolektis la disjxetitajn kolbasojn. Kvankam la kolbasoj estis bone pakitaj, tamen sxi portis hejmen la makulitajn kaj sxia tuta familio formangxis la kolbasojn la tutan semajnon. Sxia infano diris, ke la familio pasigis "feston de kolbaso".

Nun Zhao estas la plej eminenta vendistino de la fabriko. Sxi diris kun rideto, ke la fabriko ne forgesis siajn laboristojn en grandaj malfaciloj, sed male, gxi helpis ilin en sercxo de laboroj, tial la laboristoj ne malkontentis pro perdo de la antauxa laboro, fakte ili helpis siaflanke la fabrikon lauxeble por kune venki la malfacilojn. Gvidate de Zhao, 50 senlaborigxintaj virinoj fondis vendejon, kies jara vendovaloro konsistigis 63% de tiu de la tuta fabriko.

Ankaux Gu Qin senlaborigxis. Komence sxi ne volis sercxi novan laboron, sed restinte hejme nur 18 tagojn sxi jam ne povis plu elteni tion. Cxar la 3 membroj de sxia familio estis vivtenataj de sxia edzo per ties salajro, tial sxi devis esti sxparema. Foje sxia juna filino deziris glaciajxon, sed sxi domagxis la monon kaj ne acxetis gxin. Rigardante la filinon, sxi profunde cxagrenigxis. Sxi do partoprenis en ekzameno por aligxi al virina orkestro de la laborista domo. La orkestro estis fondita speciale por la senlaborigxintaj virinoj. Antauxe Gu Qin ne konis muzikajn notojn kaj sxi, 40-jara virino, devis lerni blovi aldokornon de la komenco. Tio estis vere malfacila. Tiam estis varma somero. Cxiutage sxi blovis aldokornon 7-8 horojn. Komence sxi blovis plenforte kaj lacigxis ofte pro longa starado, kaj plie, sxi blovis malbelsone. Sxi do ekzercis sin en senhoma loko. Foje sxi blovis cxe strato, la pasantoj misopiniis, ke sxi estas almozulino kaj donis al sxi moneron. Post 3 monatoj la orkestro ekskluzive el senlaborigxintaj virinoj unuafoje ludis kune kaj ekster atendo gxi sukcesis. La ludintoj mem estis mirigitaj. Ili cxirkauxbrakis unu alian kun larmoj kaj jxetis la dirigenton alten pro gxojo. Kvankam Gu Qin enspezas ankoraux malmulte, tamen sxia enspezo kovras la elspezon por la familio. Sxi diris: "Por mi senlaboreco ne estas katastrofo, sed nova sxanco por plene disvolvi mian talenton."

Ja estas vere, ke neniu deziras senlaborecon, tamen la sperto de Gu Qin pruvis, ke gxi donis sxancon ekspluati kaj disvolvi sian talenton. Mi intervjuis alian laboristinon nomatan Zhuang Hongwei, en kies familio estas 4 gemaljunuloj, tamen 3 el ili suferas de kancero, kaj plie, la familio estis malricxa. Post kiam sxin trafis senlaboreco, sxia familia vivo farigxis pli mizera kaj ho ve, gxuste tiam sxia filo malsanigxis kaj enhospitaligxis. Cxio cxi tio forte turmentis sxin. Sxi ploris lauxte. Kial la vivo tiel cxikanis sxin? Sxi pensis, ke sxi ne povas vivi plu depende de la sxtata subvencio kaj sxi devas penadi por sin liberigi el la embaraso. Sxi do ekfunkciigis mangxejon, vendis vestojn en alia loko, riparis biciklojn ktp.

En la pasinta jaro sxi kaj sxia edzo kune vizitis teknikan lernejon, funkciigatan ekskluzive por senlaborigxintoj. Gxi estas destinita por instrui diversajn teknikojn, por ke la lernantoj sercxu novan laboron. En la lernado sxi komprenis multe da novaj nocioj, kiaj reguligo de la industria strukturo, terciara industrio, logxkvartala servado kaj dommastrumado. Poste en jxurnalo sxi legis artikolon pri kompanio de legom-purigado kaj informigxis pri la kuireja revolucio kaj sociigo de la hejmaj laboroj en aliaj landoj . Sxi do pensis, ke Sxanhajo estas granda urbo, kie la viv-ritmo farigxas pli kaj pli rapida kaj oni deziras pli da liberaj horoj. Koncerne la dommastrumadon, gxi estas bone farata de la 30-40-jarulinoj. Sxi do decidis funkciigi servejon de legom-purigado.

Sxi pruntis 10 000 juanojn kaj luis domon kun 28 kvadrataj metroj. Maje de la pasinta jaro ekfunkciis la Servejo de Onjo Zhuang por Legom-purigado. En la komenco tie laboris nur 4 homoj kaj gxin vizitis 6 klientoj, kiuj cxiuj estis sxiaj najbaroj. Sxi kaj sxiaj koleginoj acxetis, purigis, trancxis kaj pakis legomojn kaj transportis ilin al la klientoj, dum ili pagigis al lastaj je 10% pli multe ol la legom-prezo. Nun la servejo havas pli ol 300 konstantajn klientojn, kaj plie, gxi havas legombazon, komputilon, telefaksaparaton, auxton kaj funkciigas 5 cxenbutikojn. Zhuang ja estas fiera, cxar sxiaj 100 koleginoj senescepte estas senlaborigxintaj virinoj kaj cxiu ajn enspezo estas gajnita de ili per la manoj. Sxi konigis al mi, ke por helpi la senlaborigxintajn virinojn en la servejo la registaro pruntis al ili 240 000 juanojn. Post nelonge la servejo ekfunkciigos sian filion en Pekino kaj tiam pli da homoj gxuos la fervoran servadon de Onjo Zhuang.

Zhao Fengxia, Gu Qin kaj Zhuang Hongwei cxiuj estas ordinaraj cxinaj laboristinoj. Kiam ilin trafis senlaboreco, ili ne timis gxin, sed obstine defiis la sorton. Ilia vivvojo iasence donis al ni inspiron en la homa vivo.