HU YUN:

Vojagxu al cxinaj turismaj urboj
kaj vilagxoj en 1998

ANTAUxVESPERE de la nova jaro, multaj venas al Hanshan-templo por auxskulti la noktan sonoradon de sonorilo. Komence la templon vizitas nur lokanoj kaj logxantoj de la najbaraj provincoj. Poste turistoj el Sudorienta Azio, ecx el Euxropo kaj Ameriko, venas gxui la vidindajxon.

Hanshan-templo situas cxe la urbo Suzhou (antikve Gusu), suda Cxinio. Gxi estas negranda, tamen tre fama pro la poemo de Tang-dinastio (618-907) — "Noktmeza albordigxo al Acero-ponto":

Korva grako dum luna subiro prujna-nokte resonas,

Fisxsxip-lumo kaj bordaj aceroj sombran songxon dekoras.

Hanshan-templo sin trovas ekster la urbo Gusu de longe,

Sonorado noktmeza atingon mia-sxipan ekmontras.

La poeto priskribis nokton en akvolando de suda Cxinio kaj ankaux esprimis sian cxagrenon en vagado. Li tute ne antauxvidis, ke post pli ol dumil jaroj lia poemo allogos tiel multe da turistoj al la templo. Je la jarfino de 1997, Hanshan-templo superabundis je vizitantoj. Sed kiam proksimigxis la jarsxangxo, cxiuj silente atendis la ekscitan momenton. En la sonorado komencigxis nova turisma jaro.

Per kio regalos la turistojn en 1998 la cxina turisma servo? Akompanate de la sonorado en Hanshan-templo, venas informo: la temo de la nova turisma jaro estas "Vizitu cxinajn urbojn kaj vilagxojn en 1998". Krom la 16 itineroj prezentitaj en 1997, oni gxuos ankaux du novajn programojn: "Nova aspekto de antikva urbo" kaj "Vilagxa turismo". La unua prezentos historiajn kaj kulturajn urbojn kun multaj vidindajxoj malnovaj kaj novaj; la dua havas kvar partojn: pitoreskaj montoj kaj riveroj, vilagxa etoso, nova aspekto de kamparo, diversaj okupoj de kamparanoj. Krome, en 1997 okazis 48 turismaj festoj kaj festivaloj en diversaj lokoj de Cxinio, kaj en 1998 oni klopodas por pligajigi 23 el ili, inter kiuj estas tre allogaj, ekz. la Internacia Silka Festivalo en Suzhou, Vesto-festo en Dalian, la Glaci-negxa Festivalo en Harbin, Kajto-festivalo en Weifang kaj Vinber-festo en Xinjiang.

Ekde 1992, cxiu turisma jaro en Cxinio havas temon, ekz. "Vizitu Cxinion '92" kaj "Gxuu montojn kaj riverojn '93". La temoj celas prezenti vidindajxojn kaj allogi pli multajn vizitantojn al Cxinio. La turistoj gxuis multajn novajn turismajn programojn en tiuj jaroj kaj la turisma afero en Cxinio evoluas kaj igxas pli kaj pli perfekta. De januaro gxis auxgusto de 1997, venis al Cxinio cx. 37 milionoj da vizitantoj, je 9.24% pli multe ol en la sama periodo de 1996.

Cxinio estas civilizita lando kun longa historio. La Imperiestra Palaco en Pekino, la Terakota Legio en la mauxzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio en Xi'an kaj aliaj historiaj restajxoj allogas multajn turistojn al Cxinio. La temo de 1996 "Cxinio — nova feriejo" lancxis novan turisman programon: partopreni en loka vivo. Urbanoj kun granda intereso gxuas fresxan aeron en vilagxoj kaj mangxas jxus rikoltitan rizon kune kun honestaj kamparanoj. Ekde tiam, multaj fruktaj kaj legomaj gxardenoj bonvenigas la urbanojn per la programo "libera plukado". La turismaj servoj de Cxinio vidis la altiran forton de tia programo, do en 1998 la turistoj ne nur gxuos la antikvan cxinan civilizacion, sed ankaux spertos la modernan vivon de cxinaj urboj kaj vilagxoj.

Fakte, cxiuj temoj havas komunan celon — konigi Cxinion al pli multaj homoj. Unu vido tauxgas pli ol dek auxdoj. Bonvenon al Cxinio!