Nova provo

ZHENG ZHENJIE

NORDOKCIDENTE de la provinco Hainan situas Yangpu. Gxi limas la maron kaj gxia peco da tero de 30 kvadrataj kilometroj estas tre atentata de la publiko de la lastaj dek jaroj, cxar en 1988 tiu terpeco estis luigita al la Limigita Kompanio Kumagai-Gumi (Hongkong) por 70 jaroj, kiel ekonomia ekspluata regiono libera de la provinca administrado.

VIRGA TERO

Yangpu, 190 km for de Haikou, cxefurbo de la provinco, estis sterila tero. Antaux 15 jaroj mi vidis, ke tie ambauxflanke de vojoj kreskas ekskluzive kaktoj kaj dissemigxas groteskaj sxtonoj.

Gxi havas tamen siajn naturdotitajn superecojn: Vasta golfo kun marborda linio pli-ol-100-kilometra, ne sxlimanta nek glaciigxanta; la teritorio etendigxas tri km en la maron, kiel giganta rostro, kiu sxirmas la havenon kontraux ventoj norda kaj okcidenta. Ecx kiam furiozas tajfuno, la haveno kvietas kiel kutime.

La golfo, kun meznombra profundo de 14 m kaj plej granda profundo de 27 m, povas havi 26 profundakvajn ankrejojn por 20 000-100 000-tonelaj sxipoj.

En la maro proksime de Yangpu estas granda rezervo de naturgaso, nafto, salo kaj titano, kio prezentas belan perspektivon de koncernaj industrioj.

SENPRECEDENCA FARO

Maje de 1988, la provinca registaro montris tri eblecojn de disvolvigxo surbaze de la fakto, ke la industrio kaj agrikulturo de la provinco estas suficxe malfortaj, t.e. disvolvigxo de industrio, terkulturado kaj turismo. Tiam la cxina registaro investis por gxi malmulte. Sekve, antaux cxio, necesis solvi la problemojn, kie akiri monrimedojn bezonatajn por komenci la konstruadon kaj per kiu entrepreno rapide havigi al si multe da monrimedoj por sin disvolvi.

En la sama monato la provinca registaro luigis al la Limigita Kompanio Kumagai-Gumi (Hongkong) 30 kvadratajn kilometrojn da tero de la ekonomia ekspluata regiono en malalta prezo por 70 jaroj, cele gajni grandan investon kaj altan profiton.

Kompreneble, en Cxinio estis senprecedence luigi sxtatan teron al fremda kompanio kaj lasi gxin ekspluati sen ia ajn limigo. Tial, tuj post la subskribado de la interkonsento levigxis demandoj. Iuj ecx opiniis, ke tio tusxas la suverenecon de la sxtato.

Tamen la malakordo de opinioj ne malhelpis la penadon por starigi la ekspluatan regionon. Kaj marte de 1993 komencigxis la konstruado, kio markis pioniran provon en pordomalfermo de Cxinio.

YANGPU HODIAU

En la lasta oktobro mi refoje vizitis la lokon.

Gxi estis latise cxirkauxita, kiel la plej granda doganlibera regiono de Cxinio.

Tie ne videblis kaktoj nek groteskaj sxtonoj, sed levigxis domegoj, kiaj financa domego kun bluaj vitromuroj, komerca domego kaj 28-etagxa pensiono.

Gxis la fino de 1996 la Limigita Kompanio Kumagai-Gumi (Hongkong) investis pli ol kvar miliardojn da Hongkong-aj dolaroj por fari konstruadon de bazaj instalajxoj: elektrejo kun generatora kapacito de 315 000 kilovattoj kaj kun dizeloleo kaj naturgaso kiel fuelo; akvokondukilaro kaj kloaka tubaro; posxta kaj telekomunika reto el program-rega telefonio kun 2 200 lineoj, sistemo de 240 cifer-mikroondaj komunikaj linioj, radiovoka stacio kaj 150 porteblaj telefonoj, per kiu oni povas facile komunikigxi kun personoj en diversaj partoj de la mondo. Nun estas finita la unuaperioda konstruado de la haveno Yangpu kaj lancxita la moderna auxtovojo inter Haikou kaj Yangpu.

Mi intervjuis provincestron s-ro Ruan Chongwu (Jxuxan Cxong'u). Li diris, ke en la venontaj 15 jaroj Yangpu farigxos moderna havenurbo kun 400 000 logxantoj, en plena harmonio inter tropikaj pejzagxoj kaj novtipa ekonomia strukturo.