En urbeto de ledajxoj

ZHENG ZHENJIE

XINJI de Hebei-provinco estas fama urbeto de ledajxoj en Cxinio. Tie funkcias 8 000 entreprenoj pri tanado kaj pri farado kaj vendo de ledajxoj, kiuj produktas 1.5 milionojn da peltajxoj jare.

Profitante de fel-prilaborado, Xinji sin ricxigis kaj ne plu estas simpla urbeto. Tie staras altaj domoj, ambauxflanke de la stratoj vicigxas grandaj kaj malgrandaj butikoj kaj budoj de diversaj ledajxoj, kiaj vestoj, gantoj, kofroj kaj sxuoj.

En la urbeto estas granda bazaro de ledajxoj, kiu ampleksas multajn fakojn de leda industrio, inkl. de scienc-teknikaj informejoj, bankoj, restoracioj, amuzejoj ktp. Tiujn lokojn frekventas klientoj. Vendistoj sencxese krias kun rideto: "Rigardu la bonkvalitajn ledajxojn. Provu kaj acxetu!"

Se vi proksimigxas al iu ajn budo, la mastro eble ne volas liberigi vin sen via acxeto. Do, okazas ofte marcxando inter la acxetanto kaj vendanto. Acxetantoj cxiam postulas, ke la vendanto malaltigu la prezon kiel eble plej multe. Kiam la acxetanto pretas foriri sen acxeti, ofte auxdigxas la vocxo de vendanto: "Nu, prenu. Ho, mi malprofitas."

Jam en la historio Xinji estis prilaborejo kaj komercejo de peltajxoj en norda Cxinio. Tiam la instalajxoj por tani felon estis tre simplaj kaj multaj familioj faris nur sxaffelajn surtutojn, matracojn k.a. La fel-prilaborejoj ofte malbonodoris, tial oni nomis la fel-prilaborantojn malbonodoraj tanistoj. Ili mangxis ekskluzive vaporumitajn farunajxojn sorgajn aux maizajn kaj mem faritajn peklajxojn. Nun la malnova kaj mallargxa strato, kadukaj pordoj de la prilaborejoj ankoraux rememorigas pri la malfacilaj jaroj de la felistoj.

Dank' al la ekonomia disvolvigxo komence de la 80-aj jaroj, la tiea leda industrio multe evoluis. Oni importis avangardajn masxinojn kaj teknikojn de tanado. Renovigo de ekipajxoj kaj apliko de avangarda tekniko variigis kaj delikatigis produktajxojn, kiuj vendigxas ne nur en multaj lokoj de Cxinio, sed ankaux en aliaj landoj.

Nun fel-prilaboron faras ne nur la tieaj logxantoj, sed ankaux alilokanoj. Iuj privataj entreprenoj cxiu kun la jara vendovaloro de 100 milionoj da juanoj dungis multe da laboristoj. Tiaj entreprenoj plejparte vendas en la malsupra etagxo kaj produktas en la supra. La urbeta registaro bone faras administradon kaj servadon. Por kulturi fakajn laborantojn kaj levi kvaliton de la varoj, gxi fondis lernejon de fasonado kaj tajlorado, instituton de ledaj vestoj kaj sendis fabrikestrojn kaj led-teknikistojn viziti aliajn landojn kaj lerni alilande. Ankaux al medi-protektado gxi dedicxas grandan atenton. Kolektinte monon de fabrikoj, gxi konstruigis 3 poluci-imunajn kvartalojn de fel-prilaborado. La urbetanoj bone komprenas, ke por sin ricxigi per leda industrio, oni neniel devas polucii la medion.

En vendejo de ledaj
vestoj

En laborejo de ledaj
vestoj

Produkto
linio

Acxeto

Strato en Xinji, kun
reklamoj de ledajxoj