Buterteo, oleteo kaj laktoteo

CHEN NAN

Ofte mi legis/auxdis pri buterpano, sed buterteo restas ne klara ideo... Kiam mankas motivo por tekstoj, mi petas specife priskribi vialandan buterteon.

GEORGO OTTO VASKE (Brazilo)

Kiel hejmlando de teo, Cxinio havas multspecajn teojn kaj teajxojn. Kaj cxinoj alte taksas tetrinkadon kaj ties morojn. Kiel cxiutagaj trinkajxoj, buterteo, oleteo kaj laktoteo estas vaste sxatataj de nacimalplimultoj de Cxinio kaj intime rilatas kun iliaj vivmanieroj.

En Tibeto kaj Interna Mongolio oni trinkas cxefe buterteon, precipe por la tibetanoj butero estas nemankigebla mangxajxo. Antauxe la tieaj pasxtistoj ekstraktis buteron el lakto de bovino aux sxafino. Unue ili varmigis lakton, poste enversxis gxin en grandan sitelon kaj forte kirlis gxin centojn da fojoj gxis graso disigxis de lakto. Fine ili cxerpis helflavan grason kaj enversxis la grason en ledsakon. Post malvarmigo butero estis preta. Nun pli kaj pli multaj pasxtistoj faras tion per masxino.

La tibetanoj sxatas trinki buterteon. Por prepari buterteon oni unue infuzas teon aux tebrikon kaj kuiras gxin, gxis gxi farigxos densa suko. Gxin versxinte en specialan tesitelon kaj aldoninte al gxi buteron kaj salon, oni forte tiras kaj retiras dekojn da fojoj korkon en la sitelo, gxis butero kaj teo plene kunfandigxos. Poste, oni enversxas tiun likvajxon en poton por gxin varmigi. Jen la bongusta buterteo estas preta. Buterteo utilas al delikatigo de la hauxto, helpas rezisti kontraux frosto. Gxi estas vaste sxatata de tiuj, kiuj vivas sur altebenajxo kun seka klimato.

Kompare kun tibetanoj, mongoloj preparas buterteon pli simple: boligi akvon en kupra kuirilo, pulvorigi teon, sxuti gxin en bolantan akvon kaj aldoni al gxi iom da salo, konvenan kvanton da fresxa lakto bovina aux sxafina, gxis rugxa teo farigxos lakto-blanka. Jen pretigxas laktoteo. Poste, ili aldonas al gxi iom da butero kaj bruna sukero. Jen estas preparita buterteo, ofte por solena ceremonio.

Oleteo furoras en la regionoj de la nacimalplimultoj de Guangxi, Guizhou kaj aliaj lokoj en suda Cxinio. En tiuj lokoj la klimato estas kompare humida kaj en ties montregionoj iom malvarma. Oleteo estas utila al forigo de malsekeco en la korpo. Pro tio, la tieaj logxantoj kutimas trinki oleteon cxiutage. Donante grandan atenton al gxiaj ingrediencoj, oni rostas miksitajn teon kaj rizon, kuiras ilin en akvo, per speciala cxerpilo elakvigas la rekrementon kaj aldonas al la likvajxo rostitajn gluec-rizon, sojfabojn, arakidsemojn, malgrasan viandon, porkan hepaton, fisxfrajon, fisxetojn kaj salikoketojn.

En la Ningxia-a Huj-nacia Auxtonoma Regiono, norda Cxinio, oleteo kaj teo fakte preskaux havas nenion komunan, tamen oni tiel nomas oleteon, cxar oni trinkas gxin en maniero simila al tiu de tetrinkado. La procedo de preparado estas jene: unue distrancxi solidigitan sxaf- grason kaj gxin fandi en poto, aldoni al gxi rostitan farunon kaj bolantan akvon, antaux ol kuiri gxin gxis supigxo, poste aldoni al gxi ankaux salon, vinagron, dishakitan sxenoprazon k.a. Tiu nutroricxa trinkajxo utilas al la sano.

Buterteo, oleteo kaj laktoteo estas nemankigeblaj por la cxiutaga vivo de la supre menciitaj nacimalplimultoj ne nur pro bezono, sed ankaux pro gxuo. Ekz., mongoloj kutimas trinki laktoteon matene kaj vespere. Tiam cxiuj familianoj sidas kune, multe gxuante la trinkadon, kaj en la tendo regas ne nur bonodoro, sed ankaux gxoja etoso.