SHU MEI:

Doktoro de infangxardeno

SUR televidekrano mi vidis 6 amindajn infanojn, kiuj sub gvidado de psikologia doktoro agas multe pli lerte ol samagxaj infanetoj. Antauxe cxinoj opiniis, ke la infanoj estas edukitaj nur tiam kiam ili atingas 2-3 jarojn, sed la doktoro edukas infanojn tuj post ilia naskigxo. Li prenis 6 novnaskitojn en hospitalo. Post unu-jara edukado, inter ili la inteligenteca kvociento de 5 infanoj estas superaj, unu — elstara. Antaux nelonge li starigis infangxardenon "Ora Lulilo" kaj farigxis instruisto kun plej alta klereco de pedagogio. Pro scivolemo mi vizitis gxin.

Sur gazono doktoro Cheng Yue ludis kun infanoj "aglo kaj kokidoj". Li ludis la rolon de aglo, kuris kaj ridis kun la "kokidoj". Li diris, ke kune ludi estas grava parto de gxojiga edukado. La gxardeneska medio, kompleto da amuziloj, cxiuflanka sistemo de televidmonitoro faris la lokon paradizo de infanoj. La diferenco inter gxi kaj ordinaraj infangxardenoj estas en tio, ke la ordinaraj nur flegas malpli-ol-3-jarajn infanojn, sed en la Ora Lulilo oni multe fruigas la edukadon.

En leciono pri pentrado de "aminda kateto" mi rimarkis, ke 8 infanoj pentras kateton cxiu laux sia propra placxo: Iuj skizis diversajn katetojn, kolorigis ilin per diversaj koloroj. Aliaj faris kateton rapide per peniko. Cheng Yue klarigis, ke la leciono celas ne nur altigi ilian kapablon de pentrado, sed ankaux havigi al ili kapablojn de pensado, strukturado kaj akordigo de manoj kaj okuloj. En "Ora Lulilo" estas 190 infanoj malpli-ol-5-jaraj. Ili lernas danci, nagxi, rulgliti, ludi violonon, reciti poemon k.a. Cxiumonate ili partoprenas nivelan ekzamenon de cxiuflankaj kapabloj. Kaj poste oni faras klerigan projekton por apartaj infanoj. Dank' al tio la infanoj estas bone trejnitaj en sportado, konado, interkomunikado kaj artoj. La proporcio inter instruistoj kaj infanoj estas 1:1.7, tio ebligas la apartan edukadon. En "Ora Lulilo" ne mankas instruistoj diplomitigxintaj el kolegio. Ili laboras tie por esplori sciencan metodon de frua edukado. Cheng Yue diris, ke antaux kelkaj jaroj cxinoj jam informigxis pri frua edukado, kies metodoj tamen bezonas ripetfojan provadon. Li diris, ke en lia praktiko la kapablo de iuj infanoj levigxis tre rapide, kio mirigis ecx lin mem: Iu 9-monata infano ne povis rampi, sed kiam gxi 2-jarigxis, gxi kapablis nagxi kaj ecx legi post trejnado. Cheng Yue firme kredas, ke inteligenteco estas kulturata cxefe post la naskigxo.

Mi renkontis iun junan patrinon, kiu venis tien por viziti sian bebon. Sxi diris al mi, ke sxi kaj sxia edzo laboras alilande, la infano estis enfermigxema kaj plorema. Sed cxi tie vivinte kelkajn monatojn, li farigxis pli vigla. La pli-ol-unu-jara infano prezentis infankanton: "Gxojega mi estas en infangxardeno, instruisto similas al patrino..." Cheng Yue kontente diris: "Post frua edukado en 'Ora Lulilo', la inteligenteca kvociento de infano superas tiun de ordinaraj infanoj je 20%." Li planas starigi ekologian gxardenon en antauxurbo de Pekino, por ke tie la infanoj kulturu arbojn, bredu bestetojn, cxar tio alproksimigas ilin al la naturo. Li diris, ke tio, kion li faras, celas ne kulturi eksterordinarajn infanojn, sed esplori, kompletigi la planon por ke la ordinaraj infanoj de Cxinio kresku kiel eble plej bone.