HUO WEI:

Nova eltrovo de sxtonkaverno en Ali

ALI-ALTEBENAJxO 4 400 metrojn super la marnivelo sternigxas en okcidenta Tibeto. Gxi konsistigas trionon de la totala areo de Tibeto. En Ali, sur cxiu kvadrata kilometro logxas meznombre nur 0.16 homo, tie kusxas mil kilometroj da "senhoma dezerto". Sekve Ali farigxis la plej magneta loko sur la mistera Tibeta Altebenajxo.

Ali estas alloga pro siaj amasoj da malfacile solveblaj enigmoj, el kiuj unu estas Guge-regno. Laux historia libro en la tibeta lingvo 16 regxoj sinsekve regis Guge-regnon kaj gxi disfalis en la 17-a jc. La problemo, kiu plej interesis la arkeologojn, estas: La regno kun centmil logxantoj prosperis siatempe, tamen la trovita ruino de gxia cxefurbo kaj cxiuj logxeblaj kavernoj povis enteni nur cx. 2 000 homojn. Cxu estas ankaux aliaj ruinigxintaj kasteloj, kiuj kasxigxas en la profunda dezerto?

Sekve ekspedicioj iris sur Ali-altebenajxon unu post alia por esplori la misteran regnon. Antaux 5 jaroj mi felicxe anigxis al esplora tacxmento el tibetaj kaj han-aj arkeologoj. La tacxmento plurfoje iris en profundajn montojn kaj valojn de Ali kaj fine atingis gravan arkeologian trovon.

Posttagmeze de iu tago, fininte la taskon, ni revenis per jxipo. Survoje dekkelk-jara tibeta pasxtistino petis veturi per nia jxipo. En la jxipo ni demandis sxin, cxu estas kavernoj kun freskoj. Sxi respondis, ke foje sxi kun sia sxafaro eniris kavernon sur la proksima montodeklivo malantaux Dongga-vilagxo por sin sxirmi kontraux pluvo kaj tie sxi vidis tre belan freskon.

Ni petis sxin konduki nin al la vilagxo Dongga. Ni vidis pli ol dek kavernojn, kiuj dislokigxas sur U-forma krutajxo proksime de la vilagxo. Poste en Piyang-vilagxo for de Dongga je 2 kilometroj, ni denove trovis multajn kavernojn kun freskaj restajxoj. Ni nomas la nove trovitan misteran regnon "kavernara ruino de Dongga kaj Piyang".

Post kelkjara ordigado kaj studado arkeologoj venis al la konkludo, ke gxi estas la plej granda budaisma kaverna ruino el tiuspecaj kavernoj gxis nun trovitaj en Tibeto. Laux nekompleta statistiko tie trovigxas proksimume mil kavernoj, kiuj plejparte servas kiel logxejoj, meditejoj kaj tenejoj por bonzoj, parte por statuoj kaj freskoj kaj pregxejoj. La kavernoj estas unu-, du-, tri- kaj plurcxambraj kun diversaj tegmentoj.

Cxar la kavernoj estis fositaj sur malkompakta sabloroka montdeklivo, tial en ili estis neeble cxizi sxtonojn por statuoj. Oni povis nur sxmiri la murojn per tavolo da argilo miksita kun pajlo kaj poste kalki ilin. Oni faris sur la muroj freskojn kaj statuojn. La similajxoj videblas ankaux en Dunhuang kaj Xinjiang en okcidenta Cxinio.

La tieaj freskoj plejparte estis faritaj per lokaj mineralaj farboj. Malgraux atako de sabloventoj en multaj jaroj, ili ne senkolorigxis. Ili temas pri budhoj, bodisatvoj, biksxuoj, flugaj apsarasoj, kultado, mandaloj kaj religia ceremonio, kaj estas ankaux diversaj ornamaj desegnajxoj. I.a. la freskoj en la kavernoj n-roj 1 kaj 2 en Dongga A kaj la kaverno n-ro 1 en Dongga B estas la plej cxarmaj. Tiuj kavernoj estas kvadrataj kun tegmentoj ebena, en formo de inversigita funelo aux plurtavola samcentr-cirkla. La kaverno n-ro 1 en Dongga A, 6.65 m profunda kaj largxa respektive kaj 5.65 m alta de la kasono gxis la fundo, estas la plej granda. La kaverno estas plene kovrita de freskoj diverstemaj: La supro kovrigxas per 9-tavolaj desegnajxoj, el kiuj la plej okulfrapaj estas bildoj de kvin cervoj, ok feniksoj, kvar drakoj, paro da kokoj starantaj vizagxo al vizagxo, tigro pelanta tri sxafojn, paro da anseroj starantaj vizagxo al vizagxo, kaj bildoj de diverspozaj, viglaj bestoj kaj tiuj de diverspozaj dancistinoj kaj muzikistoj. Meze de la muroj estas pentritaj diversaj mandaloj, laux situo de la Budho kaj liaj servistoj ili plejparte estis vajradhatu-aj mandaloj. Malsupre de la mandalaj bildoj estas pentrajxoj pri la Budho predikanta sutron, subigo de demono, elefanta batalo, unua kaj refoja turnado de pregxrado, nirvano de la Budho, konstruo de stupao ktp.

En la kaverno n-ro 2 de Dongga-vilagxo vidigxas freskoj de milbudhaj bildoj kun mandala supro. En la randoj estas pentrajxoj de multvizagxaj kaj multbrakaj dioj, iuj el ili kun besta kapo. Historia ben-religia libro de Tibeto notas, ke dioj de ben-religio estas cxevalkapa, tigrokapa, kaprokapa, cxiuj kun homa korpo. Ali estas unu el la luliloj de la frua ben-religio. Kredeble tiuj bildoj spegulas la diojn kaj spiritojn de ben-religio.

En la kaverno n-ro 1, Dongga B, oni trovis tibetlingvajn epigrafojn, kiuj plejparte defalis, nun legeblas nur apartaj vortoj, kiel ekz. nomoj de la loko kaj kavernoj, majstroj koncernaj al la konstruado k.a. Malgraux tio, tiuj valoraj antikvaj restajxoj liveris atestojn por ni solvi la problemojn pri la konstrua tempo de la kavernoj, koncernaj religiaj personoj kaj aliaj.

Eltrovo de la sxtonkavernaro de Dongga kaj Piyang ne nur plenigis gravan blankon de la antikva sxtonkaverna arto de okcidenta Tibeto, sed pli grave malkovris la lokon okupatan de la okcidenta parto de Tibeto en la antikva civilizacio de Azio.

La arkeologia esplorado montris, ke budaismaj kavernaj freskoj en la okcidenta parto de Tibeto vidigxas ne nur en Dongga kaj Piyang, sed ankaux en aliaj lokoj de la vasta Ali-altebenajxo kun Guge-regno kiel la centro. Geografie Ali situas en la nodo de la regionoj, kie furoris Mez-Azia kaj Sud-Azia budaismo. Laux la maniero, stilo, trajtoj de la hom- kaj bestfiguroj kaj aliaj flankoj de la freskoj en la kavernaro de Dongga kaj Piyang, oni trovis tre intiman rilaton inter ili kaj la budaisma arto de Mez-Azio kaj Sud-Azio. Ekz. en la freskoj la birdo-paroj, besto-paroj kaj la ornamajxoj prezentis unu el la trajtoj de la antikva persa arto de Mez-Azio. La longaj roboj kun triangula borderita kolumo en la freskoj estis ordinaraj ankaux en la kavernoj de Dunhuang, regata de Tubo-regno. Tio montras kulturan rilaton inter ili. Tial, la kaverna arto de okcidenta Tibeto montris, ke gxi iaparte estis enkondukita de Sud-Azio kaj havis rektan rilaton kun la religia arto de la sekreta sekto de Hindio, kaj tre kredeble gxi cxerpis certan arton de tiuj budaismaj artoj de Mez-Azio.

De eltrovo de la kavernaro de Dongga kaj Piyang gxis nun tibetaj kaj han-aj arkeologoj, historiistoj kaj tibetaj lingvistoj faris esploradon pri la formoj de la kavernoj, enhavo de la freskoj, epigrafoj, ingrediencojn de la farboj, referencante antikvajn literaturojn, ili esperas, ke venos la tago, kiam malkovrigxos la mistera vualo de la kaverna arto de Ali.

Plafono de kavemo

Kapoj de budhostatuoj en la kavernara ruino

Atleto

Intervoivitaj drakoj

Kultataj statuoj de Guge-regno