Ponto liganta cxinan kulturon kun la okcidenta

PANG NAIYING

LA galerio Marlborough de Britio estas internacie auxtoritata kompanio de artajx-agentoj. Gxi faris kontrakton nur kun pli ol 20 pentristoj en la tuta mondo. El ili Chen Yifei estas la ununura aziano. Komence de 1997 la kompanio okazigis por li rondiran ekspozicion. Laux kontrakto gxi okazis en multaj lokoj kaj dauxris unu jaron. La eksponado komencigxis en Cxinio. Menciante tion, Chen diris: "Per tio mi rekompencis la patrion. Dum mia 17-jara restado en Usono mi cxiam zorgis pri la valoro de belarto. Mi deziris, ke mia arta praktiko ludu la rolon de kultura ponto inter Cxinio kaj la Okcidento."

En liaj olepentrajxoj enkorpigxis lia nostalgio: La malnova domo post pluvo kaj la sxtona ponto plena de verdaj lianoj. Jen la loko, kie li pasigis sian infanecon. Profunde amante la pontojn de sia naskigxloko, li multe pentris ilin. Ankaux en la de li pentrita olepentrajxo por UN delikatas ponto. La paca kaj kvieta medio sur la pentrajxo ja konkordas al la celo de UN por defendi la homan pacon. La ponto en la akvolando de Cxinio profunde impresis multajn okcidentanojn. La posedanto de la internacia belarta galerio Hammer, Usono, same fama kiel Marlborough, alte taksante la talenton de Chen, farigxis plej frua agento de liaj pentrajxoj kaj acxetis de li 12 olepentrajxojn unufoje. Kiam li vizitis Cxinion en 1985, li donacis al cxina gvidanto Deng Xiaoping la pentrajxon "Paro da pontoj — rememoro pri mia hejmloko". Jen tiamaniere la pontoj pentritaj de Chen vere ekludis la rolon de kultura ponto inter Cxinio kaj la Okcidento.

Fakte Chen neniam fikslogxis en alia lando. En 1980 li veturis al Usono por tie lerni. En 1982 li "pilgrimis" al Euxropo, lulilo de la olepentrajxoj. En auxtuno tiujare li revenis al Cxinio por ekskursi en gxia akvolando kaj vintre li flugis al Nov-Jorko por tie fari pentradon... Li plurfoje veturis al la Okcidento, por ke liaj olepentrajxoj servu kiel ponto liganta la cxinan arton kun la okcidenta. Iu okcidenta fakulo diris: "Chen Yifei plene prezentis la cxinan spiriton per la okcidenta olepentrarto." La de li faritaj olepentrajxoj "Melodio de Xunyang", "Amkanto", "Nokta Festeno" k.a. ja estas majstroverkoj. Printempe de la 60-aj jaroj Chen faris pentradon en la vilagxo Zhouzhuang, suda Cxinio. Iuvespere auxdigxis subite klara muziko. Laux la sono li direktis sin kaj eniris en te-salonon. Tie li vidis, ke sub lampo kelkaj knabinoj en silkaj vestoj lerte ludas kordinstrumenton kaj dolcxe kantas. La cxarma vidajxo vekis en li motivon por pentrado. Li diris: "Mi deziras, ke miaj pentrajxoj ludu la rolon de poemo aux kanto, kaj ke oni pli amu la vivon, rigardante ilin."

Tibeto forte allogas okcidentanojn per sia mistero. Por sperti la tiean vivon, Chen flugadis al tiu loko. Reveninte, li komponis la pentrajxojn "Logxantoj de Altebenajxo" kaj "Patrino". Fine en siaj olepentrajxoj li prezentis fortan nacion per intensaj koloroj kaj reliefaj linioj. Li diris, ke estas la homoj mem, kiuj inspiris lin fari la pentrajxon. Opiniante, ke la tibeta nacio estas tiel honesta kaj brava, ke oni ne povas prezenti gxin per delikataj linioj, li faris la verkon per kruda stilo.

Chen emas fari pentrajxon en sportvestoj. Li diris, ke pentrado similas al pilkludo: post sxoto oni devas tuj rapidi al alia loko por denove sxoti. La simila konduto aperis en lia infanagxo. Tiam li desaltis de la dua etagxo de la domo kun ombrelo en la mano, opiniante, ke gxi servas kiel parasxuto... Hodiaux li estas ankoraux riskema. Li faris filmojn per la mono akirita en auxkcio de liaj pentrajxoj. Li elspezis 3 milionojn da juanoj por la filmo "Pasintajxo en Sxanhajo". Lia dua filmo "Rendevuo en Vespero" partoprenis en la Internacia Film-festivalo en Cannes kaj akiris la premion Manaki. Lia tria filmo "Rifugxo en Sxanhajo" rakontas, kiel 30 000 judoj estis protektataj en Sxanhajo en la Dua Mondmilito. Per la filmo Chen volas veki indulgemon de la homoj. Pri rilatoj inter pentrado kaj filmado, li emfazis, ke ili ambaux estas artoj kaj la malsameco kusxas en tio, ke la filmo prezentas movigxantajn bildojn sur ekrano.

Logxantoj de altebenajxo

Pasintajxo en Sxanhajo

Dueto

Sur kanalo

Melodio de Xunyang