Lako kaj lakmetiarto

QIAO SHIGUANG

CxINIO estas lando de ceramikajxoj, silkajxoj kaj ankaux lakajxoj. El antikva tombo elfosigxis vermiljone lakita ligna bovlo farita antaux sepmil jaroj. La arkeologia eltrovo de nombro da delikataj lakajxoj montras, ke 2 500-2 000 jarojn antauxe, en Cxinio la lakmetiarto jam multe disvolvigxis. Nun la lak-skulptajxoj konservataj en diversaj muzeoj de la mondo plejparte estis faritaj en Ming- kaj Qing-dinastioj (1206-1911).

Lako uzata en lakmetiarto devenas de rezino de lakarbo. Lakarboj estas plurjaraj kaj deciduaj arboj, al kiuj konvenas milda klimato. Ili plejparte kreskas en montregionoj de Shaanxi(Sxensxji)-, Hubei-, Sichuan- kaj Guizhou-provincoj de Cxinio, kaj en Japanio, Koreio, Vjetnamio kaj Birmo. Tio karakterizas lakmetiarton per orienta gusto.

Kiam lakarbo kreskas 8-9 jarojn, eblas rikolti lakon. Gxenerale oni entrancxas la trunkon, sub gxin metinte bambuan tubon aux konkon, laux kiu lako malrapide elfluas. La primitiva formo de la cxina ideogramo de lako konsistas el du partoj: la supra estas signo de ligno signifanta arbon, la malsupra signo de akvo signifanta rezinon, inter la du partoj estas du oblikvaj strekoj etenditaj maldekstren kaj dekstren signifantaj bambuajn tubojn, laux kiuj lako elfluas.

Lakarbo estas valora. Gxia ligno tauxgas por fari ilon tineo-rezistan; gxia frukto konvenas por fari vakson; gxia kerno por elpremi oleon; gxiaj floro kaj folio estas uzataj kiel drogoj. Kompreneble gxia lako plej valoras. Kiel gluajxo, gxi estas tiel glueca ke en Cxinio estas la idiotismo "intima kiel gluajxo aux lako" por esprimi la intimecon inter geedzoj; kaj la antikvaj cxarpentistoj, tanistoj, metalprilaboristoj estis nedisigeblaj de lako. Kiel protektanto, gxi estas izolema kaj rezistema kontraux malsekeco, putreco, rusto kaj frotado; en la urbo Changsha de Hunan-provinco, en Mawangdui-ruino elterigxis kadavro de dumil jaroj, gxia hauxto estas ankoraux elasta, tio multe rezultas de la cxerko kun tri tavoloj da lako. Kiel ornamilo kun delikata brilo, miksigxinte kun pigmento, gxi povas esti uzata por sxmiri, aux artisme, sur objektojn lignan, ledan kaj bambuan... t.e. lakmetiarto.

En la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) jam plantigxis lakarboj. La tiama filozofo Zhuangzi (Gxuxangzi) sin okupis kiel sxtatoficisto pri mastrumado de lak-gxardenoj. Li menciis lakon en sia libro: "Lako estas utila, tial oni gxin kolektas." La fama poeto Wang Wei de Tang-dinastio vivis ermite en sia maljuneco. Li havis lakan gxardenon, faris lakpentrajxojn kaj verkis prilakajn poemojn.

Dank' al penado de generacioj da metiistoj, la funkcio kaj beleco de lako estas suficxe montrataj.

La jxus el trunko elfluinta lako estas blanka. Post oksidado kaj sekigxo gxi farigxas rugxbruna. Solida lako estas preskaux nigra. Tial lako ankaux signifas nigron. En la cxina lingvo trovigxas la esprimo "lake nigra". Nigro estas la baza koloro de lakmetiarto. Pri antikvaj lakajxoj oni diris: "Tiu lakajxo, kies koloron oni ne indikis, estas nigra."

La alia cxefa koloro de lakmetiartajxo estas vermiljono. La lako, miksigxinte kun hidrarga sulfido farigxas vermiljona. Cxinaj antikvaj lakajxoj senescepte estas nigraj aux vermiljonaj, aux kun vermiljona interna surfaco kaj nigra ekstera suprajxo. La antikvuloj opiniis, ke "rugxa lakajxo sen ornamajxo estas suficxe bela". Eble gxuste estas la koloroj nigra kaj vermiljona, kiuj naskis la estetikan guston de cxinoj, kiuj gxis nun preferis tiujn du kolorojn. En la Printempa Festo oni kutimas alglui al pordo vers-paron kun nigraj skribajxoj sur vermiljonaj paperoj, opiniante ilin bonauxguraj.

Por ricxigi la kolorojn de lakajxoj, la lakistoj aux inkrustis lakajxojn per perlamoto, oro, argxento kc., aux cxizis strekojn sur la surfaco de lakajxoj por doni kolorojn, utiligante la gluecon de lako. Krome oni sxmiris dek, kelkdek, ecx cent tavolojn da lako sur kruda tipo kaj faris skulptadon, nome lak-skulptajxo.

Lakajxoj estas cxefa formo de lakmetiarto. Por fari lakajxon oni devas unue prepari lignan, bambuan, sxtofan, ledan, ceramikan aux oran krudan tipon. En la antikveco produktigxis lakajxoj por diversaj uzoj, ekz. mangxiloj, mebloj, boatoj, veturiloj, pontoj, cxerkoj, ecx kirasoj, pafarkoj, sagoj, sxildoj, seloj... Interalie pli multnombraj estas mangxiloj de korteganoj. En la supre menciita Mawangdui-ruino elterigxis cx. 500 lakajxoj, kies duono estas mangxiloj. Antaux 2 000 jaroj en Sichuan, produktejo de lako, fondigxis granda sxtata farejo de lakajxoj, kun laboristoj pri formado, pentrado, kolorigo, inkrustado, gravurado ktp.

En la 3-a jarcento, pro evoluo de budhismo oni inventis la metodon fari lakitan budho-statuon kun tipo el ramia sxtofo. Tia budho-statuo kun alteco de 3 metroj estas tiel malpeza, ke unu homo povas levi gxin.

Kiam Ming-dinastia imperiestro Zhu Di estis sur trono dum 1403-1425, en Pekino aperis kortega farejo de gravuritaj lakajxoj kaj verko pri lakmetiarto, la unua en Cxinio. En 1914, lakistoj faris ekranegon "Feoj gratulas Dion pro lia naskigxtaga datreveno". La brila ekranego kun delikate gravuritaj montoj, riveroj, floroj, homfiguroj, kioskoj, birdoj kaj bestoj en legendoj gajnis la unuagradan premion en la Universala Foiro en Panamo.

Samkiel la silkajxoj kaj ceramikajxoj, la cxinaj lakajxoj disvastigxis laux la Silka Vojo. El antikva tombo en Turpan elfosigxis stako da teleroj lakitaj antaux trimil jaroj. La ligna internajxo jam putris, tamen la desegnoj de nuboj kaj fisxoj sur la vermiljona laka surfaco ankoraux estas klaraj. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj, lakajxoj trovis sxaton de euxropanoj. La franca regxo Luizo la Dekkvara ne nur metis en la palacon cxinajn lakitajn tablojn kaj segxojn kaj ceramikajn florvazojn, sed ankaux enlistigis ilin en la katalogon de sia posedajxo. Lauxdire, rusa caro Petro la Unua foje lernis lakadon de metiisto, kiu lertis en imitado de cxinaj lakajxoj. En virinaj lernejoj de Anglujo iam estis leciono de lakado. Tiam lernado de lakarto estis modo.

En la nuntempa lakmetiarto trovigxas ankaux lak-pentrado, kiu naskigxis kiel dependa formo de lakajxoj. En la 60-aj jaroj de tiu cxi jarcento cxinaj pentristoj kaj lakmetiartistoj kune starigis sendependan sistemon de lakpentrado kaj okazigis en 1984 ekspozicion de lakpentrajxoj en la Cxina Belarta Domo. De tiam aperis pli kaj pli da lakpentristoj kaj lakpentrajxoj. Oni ecx okazigis ekspoziciojn de lakpentrajxoj en Eks-Sovetunio, Japanio kaj Koreio.

Kompreneble, kiel tradicia kulturo la cxina lakmetiarto renkontas defion de modernaj kulturo kaj industrio. Tamen kun sencxesa plialtigxo de vivnivelo, oni deziras revigligxon de la tradicia kulturo, precipe de la lakmetiarto kun lakajxoj, lakpentrajxoj kaj lakskulptajxoj kiel gxiaj formoj.