Alko kaj gasmasko

VENDISTO famis pro sia talento por vendado. Li vendis dentobroson al dentisto, panon al panisto kaj televidilon al blindulo. Lia amiko diris al li: "Se vi vendos gasmaskon al alko, vi estos elstara vendisto."

La vendisto do venis al norda arbaro, kie logxis multaj alkoj. "Saluton!" li salutis iun alkon. "Vi certe bezonas gasmaskon."

"Cxi tie regas fresxa aero, por kio mi bezonas gxin!" diris la alko.

"Nun cxiu uzas gxin."

"Sed, bedauxrinde, mi ne bezonas gxin."

"Momenton," diris la vendisto,"vi certe bezonos." Tion dirinte, li ekkonstruis fabrikon en la centro de la arbaro.

"Vi frenezas!" diris lia amiko.

"Ne, mi nur volas vendi gasmaskon al alko." Post la finkonstruigxo de la fabriko multe da venena gaso elflugis el la fumtubo.

Post nelonge la alko vizitis la vendiston kaj diris: "Vendu al mi gasmaskon."

"Tion mi atendas," dirante li vendis gxin al la alko.

"Ankaux aliaj alkoj deziras havi, cxu vi havas pli da ili?" "Vi ja havas bonsxancon, mi havas suficxe multe."

"Kion via fabriko produktas?" scivole demandis la alko.

"Gasmaskojn," gxoje respondis la vendisto.