WANG HANPING:

Saluton al UEA

LA 28-an de aprilo 1998 la Cxina Esperanto-Ligo (CxEL), la societo "Amikoj de Esperanto", la Esperanto-sekcio de la Cxina Radio Internacia (CxRI), la Pekina Esperanto-Asocio kaj la Sciencista-Teknikista Esperanto-Asocio de la Cxina Akademio de Sciencoj kune okazigis en Pekino kunsidon omagxe al la 90-jarigxo de la Universala Esperanto-Asocio.

La kunsidon prezidis Tan Xiuzhu, prezidantino de CxEL. Nome de la cxina e-istaro sxi varme gratulis UEA kaj alte taksis gxian kontribuon al disvastigo de Esperanto, evoluo de E-movado kaj mondpaco.

Yu Tao, prezidanto de la Cxina Junulara Esperanto-Asocio, kiu volontulis en la Centra Oficejo de UEA 3 monatojn en 1996, diris: "UEA ludis gravan rolon en la progreso de Esperanto. UEA tute meritas esti simbolo de la internacia E-movado. Cxiam, kiam mi konigas Esperanton al aliaj, mi mencias UEA. Tiam mi sentas, ke mi apartenas al gxi. Mi tre fieras, ke mi estas ano de tiu granda familio." Dum restado en la CO, Yu Tao ne nur multe konis la historion de Esperanto kaj UEA, sed ankaux persone spertis la efikan laboron kaj sinoferemon de la oficistoj. Tio inspiras lin kaj aliajn junajn e-istojn en Cxinio.

Prof. Chen Yuan, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA kaj honora prezidanto de CxEL, rakontis sian intervidigxon februare en Sxanhajo kun la 94-jara Bakin, prezidanto de la Cxina Verkista Asocio kaj ankaux membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Pri la 90-jarigxo de UEA, Bakin emocie diris, ke li forte deziras fari ion por Esperanto, tamen lia sanstato tion ne permesas. Li petis Chen Yuan transdoni saluton al samideanoj de CxEL kaj UEA.

Chen Yuan ne nur partoprenis la cxinan E-movadon de la pasinta pli ol duonjarcento, sed ankaux aktivis kaj studis pri E-movado internacia. Li prezentis la 90 jarojn de UEA per bildigo de gxiaj unuaj malfacilaj 40 jaroj kaj gxiaj sekvaj fortigxantaj 50 jaroj, donante al la cxeestantoj bonan lecionon pri la historio de E-movado. Li rakontis siajn travivajxojn kaj substrekis la solidarecon de nia movado precipe kiam ni e-istoj ankoraux ne estas suficxe fortaj. Li menciis en sia parolado du artikolojn pri lingvaj problemoj en la nuna internacia komunikado, skribitajn de cxinaj jxurnalistoj. Li trovis, ke neniu el la auxtoroj montris ideon pri la solvo de lingvaj problemoj nek konas Esperanton. Tial li opiniis tre grava la diskonigon de nia lingvo en la nuna tempo.

Oni povas diri, ke nun UEA estas pli matura kaj pli forta ol iam ajn antauxe. Unu el la atestoj estas, ke en 1997 Unesko asignis la statuson de operaciaj rilatoj al UEA. Survoje al la 21-a jarcento, Esperanto alfrontas sxancojn kaj defiojn. Tiuokaze, UEA iniciatis la Kampanjon 2000 kun celoj levi la organizan kaj idean nivelon de la Esperanto-komunumo; levi la prestigxon de la internacia lingvo; kaj influi la internacian vivon. La celoj de la Kampanjo estas tasko ne nur de la estraro kaj komitato de UEA, sed ankaux de la tutmonda e-istaro.

Reage al la Kampanjo 2000, Dai Song'en, gxenerala sekretario de CxEL, prezentis la planon de CxEL por venontaj jaroj — varbi pli da asociaj kaj individuaj membroj, plifortigi la societon "Amikoj de Esperanto", diskonigi E-on en diversaj medioj, apliki gxin en diversaj kampoj, ktp.

Parolon faris ankaux Yang Zhengquan, vicministro de la Informa Oficejo de la Sxtata Konsilantaro de Cxinio kaj vicprezidanto de la societo "Amikoj de Esperanto". Li alte taksis la laboron de EPCx kaj CxRI en komunikado kaj amikigxo inter cxina kaj alilandaj popoloj. Chai Zemin, prezidanto de la societo "Amikoj de Esperanto" kaj unua cxina ambasadoro al Usono, montris la gravecon de Esperanto per sia profesia vivo kiel diplomato. Li esprimis deziron dauxre klopodi por levi la prestigxon de Esperanto kune kun aliaj simpatiantoj de Esperanto. En la kunsido parolis ankaux Zhang Qicheng, honora prezidanto de CxEL kaj iama cxefredaktoro de EPCx.

La partoprenantoj opiniis, ke la plej bona donaco por UEA en gxia festo estas sin jxeti en gxian Kampanjon 2000 per praktikaj agadoj.