SHU MEI:

Filino de la tero

"Sur la tero, kie vivas la homaro, ni cxinoj flegas la Ter-vilagxon kun areo de 9 600 000 kvadrataj kilometroj. Se cxiu agas favore al la medi-protekto, do la tero, nia patrino, povos vivi pli longe," diris Liao Xiaoyi (Ljaux Sxjauxji), direktoro de la Medi-kultura Centro de la Ter-vilagxo.

Antaux dek jaroj Liao Xiaoyi laboris kiel redaktorino en redakcio. Tiam sxi opiniis, ke la malfacilaj problemoj, kiaj media poluado kaj manko de energio, solvigxos kun la disvolvigxo de sciencoj kaj teknikoj, sen zorgado de la homoj. Poste, iu artikolo pri medi-protekto kortusxis sxin. La artikolo temas, ke la media kvalito de iuj landoj estas kompare bona, cxar la popoloj de tiuj landoj gxenerale havas bonan konscion pri la media krizo; dum tiu de iuj aliaj landoj, inkl. de Cxinio, estas malpli bona, tamen, gxenerale iliaj popolanoj ne konscias tion. Liao Xiaoyi vidis, ke al tiuj popolanoj mankas media konscio, cxar ili havas malaltan edukitecon pri medio. De tiam sxi legis kvanton da medi-protektaj dokumentoj kaj okupigxis pri media edukado, forlasinte sian postenon de redaktorino.

Poste, sxi flugis al Usono, kie sxi mempage lernis kiel vizit-studentino en la internacia medi-politika fako de universitato. Tie sxi intervjuis pli ol 40 medi-protektajn aktivulinojn el diversaj landoj kaj faris televidan filmon pri virinoj kaj medi-protektado sub la titolo "Filinoj de la Tero". En NRO-forumo de la Kvara Monda Virina Konferenco de UN gxi estis projekciita kaj lauxdata de la rigardantoj el diversaj landoj. Tamen oni ne sciis, ke por pagi al la filmisto 900 usonajn dolarojn cxiutage, sxi laboris kiel purigistino kaj mastrumistino; sxia edzo, ne ripozante en cxiuj ferioj, servis kiel sxiaj sxoforo, regxisoro kaj transportisto.

Reveninte al la patrolando, sxi vidis, ke multaj viv-manieroj malfavore al la medio pli kaj pli poluas gxin kaj, multaj moroj forlasitaj de aliaj landoj furoras ankoraux en Cxinio. Sxi volus averti, ke Cxinio havas vastan teritorion kaj abundon da ricxfontoj, tamen la kvanto de gxia pokapa ricxfonto estas tre malgranda kaj nepre necesas ilin protekti. Tial Liao Xiaoyi ekhavis la ideon starigi popolan medi-protektan organizon. Sekve, sxi komencis la novan laboron. Tage sxi klopodis por registro, akiro de monrimedoj kaj luo de oficejo; nokte sxi kun sia filino kaj ties vartistino logxis cxe sia amikino. Tio estis malgranda cxambro entenanta nur dulokan liton, kaj altastatura Liao Xiaoyi devis dormi en la lito kun kurbigxintaj gamboj. Tiam, kiom sxi deziris havi sian propran cxambron!

La Ter-vilagxo fondigxis. La kvin aligxintoj cxiuj estis virinoj. Cxu hazarde? El la antikvaj cxinaj mitoj estas "Nüwa flikas la cxielon", kiu rakontas, ke Nüwa kreis la homojn kaj ankaux la universon. Kiam aperis truon sur la cxielo, Nüwa peneme flikis kaj fine sxtopis la cxielon per sia korpo. Jen kunfandigxis sxi en la cxielo.

Cxinaj prapatroj elektis virinon kiel heroinon de fliko de la cxielo, cxu tio estas la sankta devo de virinoj? Liao Xiaoyi rememoris pasintajxon: Kiam sxia filino estis dujara, sxi ofte parolis kun la proksima poplo. Poste gxi estis hakfaligita kaj la filino ploris la tutan nokton. Liao Xiaoyi konsciis, ke eble naski kaj kulturi siajn idojn estas sankta devo por la virinoj kaj pro tio ili pli profunde zorgas pri la medio, kiu strikte rilatas al la sano de la homaro kaj al la vivo de la posteuloj.

"Tempo jam venis, ni amu la teron.

Gxi donas al ni la vivon, kiel nia gxardeno.

Purigu la maron kaj aeron, savu la arbarojn.

...

Se la mondo estas vilagxo, ni havos komunan estontecon.

Tempo antaux ni, kaj mi ekagu de mi, tempo urgxas, kaj ni ne plu hezitu.

Auxskultu batadon de la horlogxo, kaj tempo jam venis."

La monde fama kanto de medi-protekto "Tempo jam venis" longe sxvebis tra la Forumo de Medi-protekto por Raportistinoj" starigita de la Ter-vilagxo. Agu tuj! Helpate de la raportistinoj, la Ter-vilagxo lancxis medi-protektan rubrikon en dekkelkaj gazetoj kaj jxurnaloj, kiuj havas grandan eldonkvanton. La Centra Televizio, plej granda en Cxinio, telesendas en la difinita tempo cxiusemajne la specialan programon "Medi-protekta Horo" por la vilagxo, cele havigi medi-protektan konscion al cxiuj ordinaraj cxinoj. Liao Xiaoyi ripetade emfazis la rilatojn inter virinoj kaj medi-protekto. Sxi diris, ke la virinoj konsistigas 60% de la konsumantoj, kaj tiu konsuma proporcio multe influas la virojn kaj infanojn. Sekve, la virinoj portas sur si cxefan respondecon en la vivo kaj konsumado. La Ter-vilagxo proponas sxpari energion kaj akvon, repreni vivforjxetajxojn, acxeti produktojn malmulte poluantajn, ne uzi plastajn mangxilojn kaj saketojn, ne mortigi sovagxajn bestojn ktp.

En 1996 en iuj kvartaloj de Pekino aperis plastaj rubujoj kun la vortoj por eluzitaj plastajxoj, vitrajxoj, paperoj kaj piloj respektive. Ankaux videblis tiaj plastaj saketoj ankaux en la kuirejoj de logxantoj. De tiam la logxantoj bonorde arangxas la rubon aparte laux speco. Iu dommastrino diris: "De la Ter-vilagxo mi sciigxis, ke oni povas fari la bonorde arangxitan rubon utila por la vivo, ekz. produkti senplumban benzinon el eluzitaj plastajxoj, bonkvalitan paperon el eluzita papero..."

Pasis jam du jaroj. La Ter-vilagxo helpis al nemalmultaj havi vivmanieron favore al medi-protekto. Kaj Liao Xiaoyi ankoraux laboras en la "vilagxo" kun areo de dekkelkaj kvadrataj metroj. Sxi diris, ke nun en Cxinio pli ol 3 000 homoj aligxis al la reto de la verdaj volontuloj de la Ter-vilagxo. Sxi esperas, ke cxiuj scios, ke protekti la teron, la patrinon, estas ilia sankta devo.