Gxinooj — transtempa nacio

de WEI GUOXIONG

LA gxino-a nacio kun 18 000 logxantoj vivas cxefe en la Gxino-a Distrikto kaj ties cxirkauxaj montregionoj de Yunnan-provinco, Cxinio. La nacio ne posedas sian skriban lingvon, tamen gxi havas sian parolan lingvon, originalajn religion kaj morojn. Oni povas diri, ke gxi estas nacio, kiu transiris unupasxe tempon de mil jaroj en la socia evoluado.

KONGMING — SANKTULO POR GxINOOJ

Kongming, alia persona nomo de Zhuge Liang, cxefministro de Shu-regno en la periodo de Tri Regnoj (220-280) en Cxinio, estas rigardata kiel sinonimo de sagxo pro liaj elstaraj strategiaj manovroj. En la historio Kongming komandis armeon de Shu-regno en militiro suden al Yunnan por stabiligi la postfronton de la regno. Tial, nun cirkulas nemalmultaj anekdotoj pri Kongming. Oni aparte lauxdis, ke li enkondukis en gxin avangardajn plugadon, arkitekturon kaj kulturon de centra Cxinio kaj Shu-regno. Kiam la armeo estis evakuanta gxin, la lokanoj kun larmoj adiauxis lin. Legendo diras, ke la lokanoj ellernis de Kongming rizkulturadon por anstatauxigi la primitivan kultivadon. Cxe la adiauxo ili petis de li konstruan arton. Pro lingvobaro Kongming demetis sian cxapon por signi la adiauxon. La lokanoj miskomprenis, ke li faris tion por montri la formon de domo, sekve gxis nun la formo de domo de gxinooj tre similas al la cxapo de Kongming. Kompreneble, tio estas nur legendo, tamen gxi spegulas la intiman rilaton inter gxinooj kaj hanoj.

ADOLTIGxA CEREMONIO

La adoltigxa ceremonio de gxinooj portas evidentan unikecon. Ofte okazas, ke survoje 15-jara knabo estas "sxtelita" de embuskantaj junuloj, kaj cxi tiuj eskortas lin al ceremoniejo. En la ceremonio la "sxtelita" knabo akceptas la laborilaron donacitan de liaj gepatroj, surmetas sur sin adoltigxan veston, anstatauxigas sian cxapon per turbano, vestas sin per kostumo kun rondaj desegnajxoj kaj surdorsigas koloran broditan saketon cilindran, kaj tiel li kvalifikigxas kiel adoltulo.

Estas preskaux sama la adoltigxa ceremonio de knabinoj, nur sen "sxtelo", kaj aldonigxas al la ceremonio kombado. Post tio ili anstatauxigas sian antauxtukon per la subsxtofita, portas sur sxultro koloran cilindran saketon kaj kombas la hararon en plektajxon.

Adoltigxa ceremonio estas turnopunkto por la kreskado de gxino-aj gejunuloj. La gejunuloj, partoprenintaj la adoltigxan ceremonion, estas respektataj en diversaj aktivadoj organizitaj de samnacianoj.

SUNA FLORO — SIMBOLO DE AMO

La kostumo de gxino-aj viroj distingigxas per kvadrata rugxa tolo kun brodita suna floro centre de la dorsflanko de blanka supra vesto.

La suna floro konigas belan amrakonton de gxino-aj gejunuloj: Bela gxino-a knabino Brulei enamigxis al malricxa knabo Zebai. Cxe cxiu rendevuo Zebai donacis al Brulei belan sunan floron. Poste Zebai savis Brulei el la domo de tribcxefo. En sia geedzigxa ceremonio Zebai ankoraux havis la sunan floron surdorse. Pasis jaroj post jaroj, kaj la suna floro, simbolo de amo, cxarmas kiel antauxe.

Gxino-aj gejunuloj elektas sian amat(in)on laux sia placxo. Geamantoj reciprokas, krom donacoj, ankaux kantojn en laboro. Fininte la laboron, amat(in)o metas arbofolion aux floron cxe vojkrucigxon nepre irotan de la amat(in)o por difini la tempon kaj lokon por rendevuo.

BAMBUDOMO

Gxinooj sxatas logxi sur montsupro. Estis duspecaj bambudomoj: Bambudomo kun fajrujo ene, logxata de 5-6 homoj kun unu sama familia nomo; kaj rektangula bambudomo, kie logxas homoj de pluraj generacioj kun unu vira devenlinio, en kies centro estas ebena sxtonborderita termaso kun vico da fajrujoj por malgrandaj familioj. Ambauxflanke de la fajrujoj estas dormocxambroj de la familioj kaj la unua cxambro dekstre de la pordo estas destinita por la patriarko.

Gxinooj havas eksterordinaran moron: Unu jaron post la morto de la patro la gefiloj devas konstrui domon. Kiam la domo estas finkonstruita, oni devas okazigi solenan endomigxon.

Tiutage cxiuj iliaj parencoj kaj amikoj en la vilagxo alvenas por ilin gratuli. En la soleno oni ankaux deklamas sianacian epopeon. La aktivado kulminas per bankedo kaj oni drinkas kaj kantas la tutan nokton.

DATIE-FESTO

Datie-festo, la plej solena por gxinooj, okazas en la lasta monato cxiujare laux cxina luna kalendaro kaj dauxras tri tagojn.

Antauxe sur Gxino-monto vivis tri triboj, cxiu kun sia gepatra vilagxo. En la lasta monato de cxiu jaro la estro de la gepatra vilagxo arangxas la festan tempon laux agrikulturaj laboroj. Laux la kutimo, la gepatra vilagxo unue arangxas sian festan tempon kaj poste la gefilaj vilagxoj — la sian. La festaj tagoj ne estas la samaj en diversaj vilagxoj, tial gxinooj havas pli da tempo por viziti unu alian.

En la antauxtagmezo de la unua tago de la festo okazas bovraba ceremonio. Posttagmeze oni en tamburado kolektigxas kun vino kaj pladoj kaj kantante drinkas.

En la dua kaj tria tagoj de la festo parencoj kaj amikoj vizitas sin reciproke, kantas kaj dancas. Kaj knabinoj, kaptante la okazon, donacas broditan saketon al sia amato.

EN LA MODERNA TEMPO

Inter la cxinaj nacimalplimultoj la gxino-a nacio estis postigxinta en ekonomio kaj kulturo, tamen gxi tre rapide progresis en la historia evoluado. En 1949, kiam la nova Cxinio fondigxis, la nacio restis ankoraux en la klana komunumo de la primitiva socio, la gxinooj kultivis per fajro kaj trancxilo kaj notis per lignogravurado. Tamen, post pli ol 40 jaroj gxi enpasxis en la modernan civilizacion.

En la lastaj dekkelkaj jaroj la ekonomio de la gxino-a nacio multe progresis. Gxinooj, utiligante la lokajn klimatan kaj ricxfontan avantagxojn, disvolvis forstokulturan, grenan kaj aliajn industriojn kun longiligularo (A. longiligulare) kaj teo kiel la cxefaj. Gxino-monto, kie ili logxas, estas unu el la produktejoj de puer-teo, fama en Yunnan. Kiel kutime, gxinooj plenenergie disvolvis kulturadon de drogherboj, kauxcxukarboj kaj tropikaj fruktarboj kaj bredadon de brutoj. Multaj modernaj konsumajxoj, kiaj televidilo, videoaparato, fotilo kaj motorciklo, estis uzataj de ordinaraj gxino-aj familioj.

La gxinooj klare scias, ke necesas bone fari edukadon, por ke la gxino-a nacio stabile disvolvigxu. Sekve, la 44 naturaj vilagxoj de la Gxino-a Distrikto kolektis kapitalon por ripari kaj konstrui domojn por lernejoj, kaj nun la plej bonaj konstruajxoj sur la monto estas tiuj de lernejoj.

Gxino en la gxino-a lingvo signifas "posteulo de la patrina frato". Eble ne troveblas la deveno de la nacio, nek notoj pri gxiaj miljaraj sxangxigxoj, tamen oni povas vidi en la gelernantoj la forton de la nacio por pli rapide disvolvi sin en la moderna civilizacio.