Liberaj frauxloj

de YIN QIN

En Cxinio, kvankam oni ne kontrauxas al studenta amafero, tamen gxi ne rekomendindas por la studentoj, cxar ili bezonas multan tempon por studi, kaj plie, pri kio ili okupigxas post diplomigxo, tio ankoraux ne estas certa, tial en universitato nur malmultaj havas amat(in)ojn, kaj plejparto de la studentoj estas liberaj frauxloj. Kiam ili eklaboras, ili renkontas multajn novajn problemojn en la socio. Juna esperantistino Yin Qin rakontis la vivon de siaj najbaraj frauxloj. Cxi-sube sxi konigos al vi iliajn anekdotojn.

YU TAO

Antaux du jaroj mi edzinigxis kaj atendis, ke la oficejo distribuu al ni logxdomon. Por venki la malfacilon, ni novgeedzoj enlogxigxis en malgranda cxambro de apartamento, kiu apartenas al la oficejo de mia edzo. Gxi estas ducxambra apartamento. Nia cxambro areas 12 kvadratajn metrojn kaj la alia 15 kvadratajn metrojn. En cxi tiu logxas kvar frauxloj.

Post diplomigxo ili venis el diversaj urboj al Pekino kaj komencis labori en la projekta instituto.

LAUxVICA PREPARO DE MANGxO

Oni diras, ke suficxas por frauxlo zorgi sin mem, cxar se li satas, la tuta familio satas. Tamen, por frauxloj prepari mangxon estas malfacile. Matene ili ellitigxas malfrue, lavas al si la vizagxon rapide kaj hastas al la oficejo, iam ecx ne reordiginte la lit-kovrilon. Survoje iuj el ili acxetas simplan mangxajxon, aliaj ecx nenion mangxas. Ili havas tagmangxon en mangxejo de la oficejo. Vespere ili volas mangxi ion bongustan, tamen prepari vespermangxon estas malfacile por ili, cxar ili devas mem prepari gxin. En la apartamento estas kuirejo kun gaso. Kompare kun aliaj logxejoj por frauxloj, tia kondicxo estas bona. Tamen, kiam cxiu mangxas aparte, li sentas troan solecon. Tial ili decidis kune prepari kaj kune preni mangxon. En du grupoj ili lauxvice preparas mangxon kaj la dejxorantoj acxetas legomojn kaj faras preparadon. Kiam la mangxo estas preta, ili kvarope gxuas gxin, trinkante bieron kaj parolante pri okazintajxoj tiutagaj, kvazaux familianoj. Dum festotago aux naskigxtago de kiu ajn el ili, ili kune mangxas en restoracio por celebri gxin. Kiam ili sentas malgxojon, ili vizitas ankaux restoracion por forpeli sian malgxojon per drinkado. Ili opinias, ke renkontigxo estas fortuno, tial ili zorgas unu alian.

AMATA KNABINO EDZINIGxIS AL ALIA VIRO

En la instituto viroj pli multas ol virinoj, tial estas nature, ke bela knabino estas sxatata de pluraj frauxloj.

Lastjare eklaboris en gxi knabino, cxarma kaj delikata, kaj sxia rido sonis bele. Nemalmultaj frauxloj eksxatis sxin kaj Xiao Zhan estis unu el ili.

Sxia oficeja cxambro estas najbara al tiu de mia edzo, kaj cxi tiu havas multe da sxancoj kontakti sxin. Xiao Zhan ofte demandis mian edzon pri sxi, de kie sxi venis, el kiu universitato sxi diplomigxis ktp. Mia edzo eksciis lian intencon kaj demandis, cxu li bezonas svaton, kaj Xiao Zhan kapneis kompreneme.

Iutage, reveninte el la oficejo, silentema Xiao Zhan estis en bona humoro kaj multe babilis. Fine li diris, ke li vizitis la oficejan cxambron de la knabino pro laboro kaj konatigxis kun sxi. Vidante lian gxojan mienon, cxiuj kuragxigis lin tuj ekagi por svatigxi pri sxi, li kapjese esprimis sian firman volon.

Nemalmultaj frauxloj interesigxis pri la knabino kaj ofte telefonis al sxi. Vizagxe al la situacio, ni donis al Xiao Zhan multe da konsiloj por sukcesigi la aferon. Iu proponis, ke li rigardu filmon kune kun sxi. Se la filmo ne estas interesa, ili ambaux do babilu. Dimancxe Xiao Zhan bele sin vestis kaj gxojoplene iris al sxi.

Post nelonge li deprimite revenis kaj senvorte ekkusxis sur la lito. Demandite li diris, ke la knabino jam havis rendevuon. Iu diris, ke eble la knabino pretekstis tion, sed Xiao Zhan diris, ke la knabino estas sxatata de frauxlo Cui.

Cxiuj kun malespero konsolis Xiao Zhan kaj kuragxigis lin konkuri kun Cui por akiri sxin. Xiao Zhan hezitis pri tio.

Poste la knabino edzinigxis al Cui. Ni kaj Xiao Zhan partoprenis la nupton.

Nun li havas cxarman amatinon. Kiam ni menciis la knabinon, li diris, ke la pasintajxo estas rememorinda.

LUKRI ESTAS MALFACILE

Iuj junuloj sxatas veston kun fama marko kaj sportadon en sporthalo. Dum festotagoj ili acxetas multe da bongustaj mangxajxoj por siaj gepatroj. Por cxio cxi necesas granda elspezo. La instituto estas entrepreno de sxtata posedo. Gxiaj laborantoj estas malalte salajrataj, tial en la fino de monato ofte mankas mono al la junuloj. Por bonigi ekonomian situacion, ili faras desegnon en libera tempo. Sed post 8-hora taglaboro ili desegnas lacaj vespere. Ili sxerce diris, ke ili jam farigxis lukrantaj masxinoj.

En 1996 multaj cxinoj akciis kaj ricxigxis. La junuloj enviis ilin, opiniante akciadon facile profitiga. Kompare kun tio, desegnado per komputilo estas tre peniga. Ili do decidis akcii. Tamen por akciado necesas malfermi konton kun 50 mil juanoj. Por la junuloj tio estis astronomia cifero. Ili decidis pagi por akciado en nomo de sia kolektivo.

Komence ili gajnis monon cxiutage kaj acxetis pli multe da akcioj. Tamen cxio sxangxigxis kaj en 1997 la merkato de akcio falis grandamplekse kaj la junuloj malvigligxis. Ili tamen sin konsolis, ke tio ne signifas malprofiton, cxar ili ne vendis la akciojn.

Cxio estis refoje en bonordo. Laboro, ripozo kaj atendo pri refoja altigxo de la merkatprezo de akcio.

Xiao Liu foriris de la instituto al alilanda entrepreno en Pekino. Lia laboro estis strecxa kaj lia salajro kelkobligxis. Kiam li revenis por viziti siajn malnovajn amikojn. Li diris, ke li sopiras pri la stabileco de la instituto.

EN FERIADO

Cxiutage post laboro ili diligente lernis la anglan lingvon kaj komputikon. Tamen, en semajnofino ili volis sxangxi vivmanieron. Antaux du jaroj Cxinio ekpraktikis sistemon de 5-taga laboro. Por refresxigi sin en cxiuj ferioj ili ekskursas kune kun siaj amikoj, biciklas por ekzerci la korpon, ludas kartojn, kantas, dancas kaj sportas.

Tamen en Pekino vintro estas longa, somero — mallonga. En frosta vintro oni ne volas esti eksterdome, ankaux la junuloj ne estas escepto. Tial, ili prenas dormon kiel sian plej grandan gxuon. Sabate ili dormas gxis la 12-a, kaj post ellitigxo ili diskutas, kion ili mangxos. Iam ni invitas ilin mangxi kune kun ni. Ni ofte sentas, ke nia logxado multe gxenas ilin.

Kelkfoje mi konigis al ili knabinojn kaj arangxis simplan renkontigxon inter ili. Felicxe, iu paro geedzigxos.

De la lastaj du jaroj ni kunestas. Vivante kun ili, mi sentas, ke mi pli kaj pli junigxas. Tamen mi esperas, ke ni havos nian propran logxejon kaj ili vivos tute sengxene.