Hundeto Ade

(Fabelo)

ADE estis aminda hundeto. Gxi estis bonkora, sagxa kaj milda. La tuta familio sxatis gxin. Iutage onklino venis kun papago. Sxi diris, ke la papago povas boji kiel hundo kaj gxia vocxo estas pli bela ol tiu de Ade.

Auxdinte tion, Ade malkontentigxis, dum la papago ege gxojis kaj bojis sencxese. Rigardante gxian fieran aspekton, Ade sentis nauxzon.

La sencxesa bojado vekis kunblekadon de proksimaj hundoj. La surdiga bojado kolerigis la mastron, kiu diris: "Ade, kial vi kaj viaj amikoj tiel bojas? Tuj cxesu!" La mastro ne rimarkis, ke la papago kauxzis tion.

La maljuste riprocxita hundeto pli forte malsxatis la papagon. Gxi diris al la birdo: "Foriru! Ne restu cxi tie!" Tion dirinte, gxi malfermis la kagxon kaj la papago flugis for.

La papago malaperis. La onklino estis tiel malgxoja, ke sxi mangxis nenion en la tuta tago. Oni sercxis la papagon cxie. Pro sxia korsxirigxo, la tuta familio maltrankviligxis. Ade tre bedauxris tion. Gxi pensis, ke gxi devas fari ion por korekti sian eraron.

Gxi sercxis cxie kaj fine trovis, ke la papago staras sur arbo. Sed kion ajn la hundeto diris, la papago neniel dearbigxis.

Fine, la hundeto havis bonan ideon. Gxi petis la junan mastron acxeti alian papagon. Vidinte la samspeculon, la papago gxoje dearbigxis kaj eniris la kagxon.

Vidinte la papagon, la onklino radiis de gxojo. Kompreneble ankaux Ade gxojis elkore.