SHU MEI:

Cxu la homaro naskigxis en Azio?

PRI la vivo de Wushan-homo, fama cxina arkeologo prof. Huang Wanbo rakontas: "Antaux du milionoj da jaroj, kiam Yangzi-rivero ankoraux ne ekzistis, en Wushan estis arbaro, kun klimato humida kaj varmeta. Vivis bestoj de pli ol cent specoj kaj diligentaj homoj, kiuj vivtenis sin per primitivaj cxasado kaj plukado." Huang eltrovis fosilion de Wushan-homo, kiu estas la plej primitiva homo gxis nun trovita en Azio. La eltrovo montras, ke la apero de cxinoj pli fruis je cx. miliono da jaroj ol tiu indikita de la antauxa konkludo. Gxi ankaux malfermis novan vojon por studo pri primitivaj homoj.

STUDO PRI "DRAK-OSTO"

"Drak-osto" estas cxina medikamento, kiu fakte estas fosilio de primitivaj mamuloj. Komence de la kuranta jarcento, en monto de Zhoukoudian, sudokcidente de Pekino, kamparanoj trovis en la kavernoj multajn ost-fosiliojn. Ili nomas la monton "Monto de drak-osto". Tio vekis atenton de paleoantropologoj, kaj ili komencis grandskalan prifosadon. Poste oni trovis tie fosilion de Pekin-homo, kio mirigis la tutan mondon. La eltrovo de Pekin-homo pli fruigis la homan historion je kelkcent mil jaroj. La historio ripetigxas — post kelkdek jaroj, en studo pri "drak-osto", Huang Wanbo trovis fosilion de Wushan-homo. En la 20-aj jaroj, iu usona paleontologo esploris "drak-oston" en Wushan cxe la Tri Gorgxoj, meza baseno de Yangzi-rivero. Li per alta prezo acxetis multajn fosiliojn de mamuloj, elfositajn de lokaj kamparanoj. Lia studo vekis grandan ehxon en la internacia rondo kaj ankaux multe helpis la cxinajn arkeologojn.

Somere de 1984, Huang gvidante ekspedicion pri la Tri Gorgxoj venis al la loko, kie la usona paleontologo acxetis fosiliojn. Esplorinte la geologion kaj geomorfologion, li ekpensis: la fendego en Orienta Afriko estas rezulto de fortaj movigxoj de terkrustaj platoj. Antropologoj trovis en la fundo de la fendego multe da fosilioj de homoj, kulturaj restajxoj kaj fosilioj de mamuloj. Tio donis al ili esperon malkasxi la sekreton de la naskigxo de la homaro. Ankaux la Tri Gorgxoj de Yangzi-rivero estas rezulto de movigxo de terkrustaj platoj. Cxu ankaux la Tri Gorgxoj surprizos la esplorantojn pri deveno de la homaro same kiel la Fendego en Orienta Afriko?

En Wushan-gubernio de Sichuan-provinco, vilagxa kuracisto diris al Huang kaj liaj kolegoj, ke kamparanoj elfosis milojn da kg da "drak-ostoj" el la monteto, kiun la lokanoj nomas "Monteto de Drak-osto". Ili venis al la monteto, 830-metre super la marnivelo. Gxi estas kovrita de densaj plantoj. Estas malfacile imagi, ke tie kusxas restajxoj de primitivaj homoj kaj aliaj mamuloj. Sed kiam ili alproksimigxis, ili vidis cxie pecojn de "drak-ostoj". Huang tre ekscitigxis. Unu, du, tri... post nelonge li trovis pli ol dek pecojn. La fosilioj apartenas al giganta simio, sabrodenta tigro, hieno kaj malgranda pando, kiuj estas cxefaj bestoj vivantaj en suda Cxinio en frua plejstoceno. La eltrovo donis sxlosilon por malfermi la trezorejon de fosilioj de Wushan-homoj.

DENTO ANTAUx DU MILIONOJ DA JAROJ

Auxtune de 1985, arkeologia grupo komencis prifosadon en la Monteto de Drak-osto. Ili tre diligente kaj atenteme laboris — faris zorgemajn fosadon kaj elekton en cxiuj tavoloj kaj en cxiuj pecoj de tera kaj sxtona tavoloj, kribris la terpecojn por ne preterlasi ecx etan fosilion.

Iun tagon, dum klasado de fosilioj prof. Huang trovis pintan oston, kiu versxajne estis prilaborita aux uzita de homoj. Tio montras, ke tie aktivis homoj. Li pli atenteme sercxis. Jen homa mandiblo kun du molaroj! Huang saltis de gxojo. Fakuloj komparis la pintan oston kaj fosilion de mandiblo kun aliaj fosilioj elfositaj en sama tavolo. Ili opiniis, ke evidente la pinta osto estis prilaborita, kaj gxi apartenas al la homa kulturo pli antikva ol la sxtonepoka kulturo; kaj la fosilio de la mandiblo diferenca de tiu de giganta simio probable estas la plej frua homa fosilio.

La sekvan auxtunon ili refoje venis tien por fari pluan prifosadon. La 24-an de oktobro, ili trovis blankan denton kun brilo de emajlo. La incizivo tre similas al tiu de nuna homo. Poste oni konstatis, ke gxi estas dento de primitiva homo. Post analizo de la Cxina Akademio de Sciencoj, oni opiniis, ke gxi apartenas al frua plejstoceno, antaux 2.04 milionoj da jaroj. Sciencistoj de Kanado kaj Usono konstatis tion per plej avangarda rimedo.

ELTROVO GRAVA POR STUDO PRI EVOLUO DE LA HOMARO

La homaro naskigxis antaux milionoj da jaroj. Multaj atingoj en studo pri la naskigxo de la homaro aperis en Afriko. La internacia arkeologia rondo havas komunan opinion, ke la homaro naskigxis en Afriko. La prahomoj en Azio venis de Afriko. De 1984 gxis nun, prof. Huang trovis ne nur la homajn incizivon kaj mandiblon, sed ankaux dekojn da sxtonaj iloj uzitaj de Wushan-homoj. Pli kaj pli da elfosajxoj konfirmis la opinion, ke antaux du milionoj da jaroj, en Azio jam naskigxis la prahomoj. Vidinte la atestojn, la internacia arkeologia rondo diris, ke tiu eltrovo eble sxangxos la teorion pri evoluo de la homaro. En la sama tavolo, kie oni trovis fosilion de Wushan-homo, estis trovitaj ankaux fosilioj de giganta simio kaj aliaj 116 specoj de mamuloj. Tio estas senprecedenca en la paleoantropologia prifosado de la mondo. La samtempe trovitaj fosilioj de giganta simio kaj Wushan-homo montras, ke antaux la formigxo de Yangzi-rivero kaj gxiaj Tri Gorgxoj, giganta simio kaj Wushan-homo jam kune vivis tie. Antauxe iuj antropologoj opiniis, ke eble ankaux Azio estas naskigxloko de la homaro, sed mankis al ili atesto — fosilioj de homoj antaux 2-4 milionoj da jaroj. Nun la eltrovo de Huang donis gravan pruvon.

Fama cxina arkeologo Jia Lanpo opinias, ke la eltrovo en la Monteto de Drak-osto estas grava por studo pri evoluo de la homaro. En Afriko oni trovis fosilion de primitiva homo antaux 4.4 milionoj da jaroj. Cxu cxinaj sciencistoj trovos en sudokcidenta Cxinio fosilion de primitiva homo antaux 2-4 milionoj da jaroj? La eltrovo de fosilio de Wushan-homo donis al ili esperon.