WU JIE:

Fondinto de instituto por kripluloj

EN la infaneco Liao Ming suferis de poliomjelito. Serioza atrofio trafis lin kaj lia maldekstra kruro farigxis malpli longa ol la dekstra je tri cm. Kun firma volo kaj maltimo sur la vivovojo, li fondis la unuan instituton por kripluloj de Cxinio.

Li neniam vizitis elementan lernejon. Kaj la kuracado multe malhelpis lian studon en mezlernejo. Por kuracado li prenis multe da medikamentoj, kio iagrade malbonigis lian memoron. Por refresxigi la memoron cxiutage li ekzercis sin per starado nokte kaj kuretis frumatene, malgraux vento kaj pluvo. Rezulte de tio, li reakiris la kapablon absorbigxi en legado. Li soifis sciojn kaj deziris kapablon sin vivteni. Tamen en 1981 li malsukcesis en la ekzameno por eniri normalan kolegion, cxar li ne trapasis la korpan ekzamenon. Tio frakasis lian koron, tamen ne estingigxis lia espero pri la vivo. Kaj en li naskigxis forta deziro fondi instituton por kripluloj.

En 1985 post ekzameno Liao Ming estis akceptita de la politika kaj jura fakultato de la Etna Instituto Zhongnan. Tie li plene disvolvis sian genion. En la instituto li estis respondeculo de la studenta asocio, plurfoje organizis kaj gvidis institutan kaj interinstitutan aktivadojn kaj farigxis cxefviolonisto de la instituta orkestro. Dank' al sia diligenteco, li gajnis bonajn notojn kaj komencis lerni en la kvara klaso je unu lernojaro anticipe. Unu jaron poste, li komencis lerni en la fakultato de etnologio kiel studento-esploristo. Krome, li lernis ankaux la cxinan medicinon. Kaj tutjare li ekzercis la membrojn per usxu-o kaj cxigong-o kaj banis sin per malvarma akvo.

En 1991 li finis sian studentan vivon kaj ekinstruis en la instituto. Per sia ago li pruvis: Li povas fari tion, kion faras la sanuloj. Tamen estis malfacile imageble, ke du jarojn poste, li forlasis sian oficon kaj preparis sin por fondi instituton por kripluloj. Lia instruisto avertis, ke li ne risku sian estontecon. Sed cxi tiu diris: "Mi dedicxos mian tutan vivon al la afero!"

Lia decido ne estis senbaza. Li sin pravigis: "Antauxe mi faris cxion por pruvi, ke mi estas same forta, kiel sanulo. Sed tio absolute ne estas cxio! Sinperfektigo signifas ne nur perfektigxon en la korpo, psiko kaj klereco, sed ankaux en persona bonkonduto. Mi volas helpi pli da kripluloj sin perfektigi. Kaj por atingi la celon nepre necesas edukado."

Lian decidon aprobis s-ino Hu Dabai, rektorino de Huanghe-politekniko. Kiel brulvundito, sxi havis grandan entuziasmon por edukado de kripluloj kaj multe subtenis lin finance kaj materie. Septembre de 1996, naskigxis en Zhengzhou, Henan-provinco, la Internacia Instituto por Kripluloj, sub la Politekniko Huanghe.

Kun instruado, konvalesko kaj scienca esplorado kiel tuto, gxi havas fakojn de komputiko, financo, elektroniko, belarto, dekoracio, fasono, cxina medicino, masagxo, cxigong-o, cxina lingvo, fremdaj lingvoj, dancarto, sekretarieco, vocxmuziko kaj instrumenta muziko, konforme al la bezono de kriplulo-studentoj. Por ke ili rompu sian psikan fermitecon kaj revenu al la socio, la instituto lasis kune lerni la kriplulo-studentojn kaj studentojn de sana kresko. Samtempe kun tio, la instituto donis malsamajn korpo-ekzercajn lecionojn al la kriplulo-studentoj. Nun en la instituto estas konstruataj konvaleskejo kaj instrua domo oportuna por ili. La konvaleska fako akceptis 40 studentojn, kiuj okupigxos pri instruado kaj scienca esplorado post diplomitigxo.

La instituto akceptas tiujn kriplulojn, kiuj sukcesas en la tutlanda ekzameno por altlernejo, kaj la limigo de enira agxo por ili estas iom malpli severa ol tiu por aliaj partoprenintoj. Kiam iu 30-jarulo de kamparana familio ricevis avizon pri la akceptigxo, li diris kun emocio: "Mi farigxis la unua studento de mia familio dum pluraj generacioj!" Por solvi la financan malfacilajxon de studentoj la instituto donis al ili sxancon lerni je kosto de sia propra lukrado en libertempo. La supre menciita studento pagis por lernado el la enspezo de sia postleciona laboro en la mangxejo de la instituto.

Iniciatite de Liao Ming, fondigxis la societo Domo de Kripluloj, kies tasko estas doni konsilojn kaj kuracmanieron al kripluloj kaj donaci monon al ili. Knabino Yan Hong perdis okulon en akcidento. Ekde tiam sxi izolis sin de la ekstera mondo. Informigxinte pri tio, li letere konsolis sxin multfoje kaj sxi sendis al li sian poemaron. Li arangxis deklamadon de tiuj poemoj en la Domo de Kripluloj kaj sendis koncernan sonbendon al sxi, kaj cxi tiu diris en sia letero: "Mi multe gxuas alies zorgon kaj komprenon. Nun mi havas la kuragxon esti inter multaj homoj."

"Mi volas helpi tiom da homoj, kiom mi povas," diris Liao Ming. La unua tia instituto estas funkciigata por kripluloj de Cxinio, tamen la afero por kripluloj, grava parto de la homa civilizacio, ne konas landlimon.