90 jaroj: miraklo! —

Gratulo al la Universala Esperanto-Asocio

de CHEN YUAN*

KIAM Esperanto eniras en sian 111-an jaron, la samideanoj en la tuta mondo kun granda gxojo festas la 90-jarigxon de la Universala Esperanto-Asocio (UEA). Tio ja estas miraklo, gxojiga miraklo de la homaro en la eksperimento pri la idealo en la kuranta jarcento kaj miraklo senprecedenca en la movado de artefaritaj lingvoj post la falo de la Babel-turo.

Post luktado en pli ol unu jarcento Esperanto majeste staras, frakasinte ignoradon, kontrauxstaron, atakojn kaj kalumniojn, superinte aliajn samtempajn projektojn de internacia lingvo kaj forpusxinte la vanajn "reformojn" ene de nia komunumo. Esperanto estas triumfanto. Kun la triumfa krono kaj la nobla spirito donita de gxia kreinto Zamenhof — amo al la homaro kaj amo al paco, gxi eniros en la 21-an jarcenton pli terglobecan kaj pli informecan.

Kiel unu el la multaj faktoroj de la triumfo, UEA kaj gxiaj talentaj estraroj en diversaj periodoj sendube ludis, ludas kaj ludos gravan rolon. UEA iris neebenan, ecx tre penigan vojon en la pasintaj 90 jaroj: gxi travivis du mondmilitojn, masakrojn kaj etnajn pereojn; gxi spertis nuntempan hanibalisman kruelan kulturan detruon kaj la mondskalan depresion; gxi vidis la venkon de la 20-a jarcento, similan al tiu de la Pariza Komunumo, kaj la dismembrigxon de la grandega Sovetunio; gxi vidis la auxroron de orientaj revolucioj kaj la levigxon de la Cxina Popola Respubliko; gxi spertis ankaux lokajn militojn tie aux cxi tie kaj diversajn krizojn. Tamen gxi majeste staras. Gxi eniros en la 21-an jarcenton kiel la unika triumfanto inter la organizoj de internacia lingvo. Al la venonta jarcento gxi alportos ne nur la sukceson de la eksperimento pri internacia helpa lingvo kaj la delegitan reton, kiu etendigxas al diversaj urboj kaj urbetoj de la tuta mondo kaj fondigxis almenaux duonjarcenton pli frue ol la Interreto, kaj kies utileco klare videblas ene de la Esperanto-komunumo, sed ankaux la plej altan idealon de la homaro pri paco, evoluo, progreso kaj felicxo por cxiuj homoj kun malsamaj lingvoj, malsamaj hauxtkoloroj kaj malsamaj kredoj, kulturoj kaj vivmanieroj. Tio estas idealo de grandaj prudentuloj antikvaj kaj nuntempaj, tio estas ankaux la senmorta idealo de Zamenhof.

Mi deziras, ke en siaj venontaj 90 jaroj UEA faru ankoraux pli grandajn kontribuojn al la nobla idealo de la homaro.


*Membro de la Honora Patrona Komitato de UEA kaj honora prezidanto de la Cxina Esperanto-Ligo.