Kokosarba grupo-kompanio en disvolvigxo

de ZHENG ZHENJIE

LA Cxina Trinkajxa Asocio publikigis, ke el la 20 entreprenoj de trinkajxo, kiuj enspezas plej multe en Cxinio, la unua estas la Trinkajxa Grupo-kompanio Jianlibao de Guangdong kaj la dua — la Kokosarba Grupo-kompanio de Hainan, kies produktokvanto en 1996 estis 200 mil tunoj, t.e., sesono de tiu de la naturaj trinkajxoj en Cxinio.

Hainan-provinco estas la plej granda produktobazo de tropikaj plantoj en Cxinio. Tie tutjare bonodoras kokosoj, mangoj, ananasoj, longanoj(Euphoria longan) kaj bananoj. La kokosarboj kun plej granda produktokvanto kovras plej grandan areon.

En 1987 teknikistoj de la Kokosarba Grupo-kompanio sukcesis disigi oleon disde akvo en la kokosa suko kaj fari naturan kokosan sukon kun la marko Kokosarbo. Post tio ili sukcese produktis mineralan akvon, mangan sukon kaj aliajn pli ol 100 specojn de naturaj trinkajxoj, glaciajxojn, tujvermicxelojn kaj marmeladojn. Krome, ili ankaux prilaboris legomojn, fruktojn, kortobirdajxojn kaj aliajn.

Nun en la cxina merkato furoras Kokakola kaj aliaj importitaj trinkajxoj. Kiamaniere la grupo-kompanio okupas lokon en la merkato sub tiaj cirkonstancoj? Gxia gvidanto s-ro Wang Guangxing (Uxang Guxangsxing) diris: "En la akra konkurenco cxiu entrepreno havas siajn proprajn avantagxojn. Produkti naturan trinkajxon estas la avantagxo de nia kompanio, kiun ne havas la kompanio Kokakola nek tiuj de aliaj trinkajxoj.

En la produkta laborejo mi vidis, kiel oni premas fresxan kokoskarnon en laktoblankan sukon kaj kiel oni miksas gxin kun minerala akvo. Post ekzameno far monde auxtoritata mangxajx-trinkajxa administrejo oni konstatis, ke tiu trinkajxo sen kolesterolo atingis la internaciajn normojn pri sekureco de la mangxajxoj. Nun gxi estas patentita en Cxinio, Filipinoj, Britio, Singapuro, Malajzio, Hongkong kaj aliaj landoj kaj regionoj.

Nun la grupo-kompanio estas kompanio akcia. Dank' al tio, multaj laboristoj farigxis akciuloj kaj levigxis ilia laboraktiveco. Gxi planas fari teknikan kaj ekipajxan reformadon en la venontaj 10 jaroj por sxangxi sin en grandan entreprenon de naturaj trinkajxoj kun jara produktokvanto de 500 mil tunoj.

Nova vojo por transporti karbon de norde suden

de JI PING

Decembre de 1997 Cxinio komencis realigi la planon Shenhua, kiu ampleksas konstruadon de karbominejoj, fervojoj, sxaktaj elektrejoj, havena trafiko k.a.

La plano Shenhua celas solvi la problemon pri karba transportado. En Cxinio la ekonomie progresaj regionoj trovigxas cxefe cxe la sudorienta marbordo, sed la karbominejoj cxefe en la norda parto de Cxinio. Cxiujare oni transportas grandan kvanton da karbo de norde al cxemaraj urboj de sudorienta Cxinio. Pro limigo de la transporta povo multe da kolektita karbo amasigxas en la nordo, dum en la sudo strecxigxas la karba liverado. Por solvi tiun cxi problemon Cxinio konstruis karban dokon kaj specialan fervojon en la havenurbo Qinhuangdao (Cxinhuxangdaux), okcidente de Bohai-maro, kio ankoraux ne povis kontentigi la bezonon de la sudorientaj cxemaraj urboj. Cxinio deziras, ke la efektivigo de la plano Shenhua solvu tiun cxi problemon.

La plano Shenhua ampleksas la konstruatajn karbominejojn Shenfu kaj Dongsheng en Shaanxi (Sxensxji) kaj Interna Mongolio respektive. En tiuj du minejoj la konstatita karba rezervokvanto estas 230.7 miliardoj da tunoj, kiuj konsistigas kvaronon de la totala karba rezervokvanto de la tuta Cxinio. Laux kalkulo, la jara karba produktokvanto de la du minejoj atingos 60 milionojn da tunoj en la komenco de la 21-a jc. Duono de ili estos transportita al la haveno Huanghua, kiu ligos sin kun la minejoj per 1 027 km longa fervojo. La haveno situas en la orienta parto de Cxinio. En 2003 tie aperos 4 dokoj, kie ankreblos 35 000-tunelaj sxipoj kaj finkonstruigxos sxakta elektrejo kun totala generatora kapacito de 2 624 000 kW. Kaj la sxipoj transportos karbon de la haveno Huanghua al sudorienta marbordo de Cxinio kaj ankaux al eksterlando.

La plano Shenhua estos finita en 2005.

KURANTAJ AFEROJ

Jam ne estas nova afero, ke internacie grandaj entreprenoj havas sian propran aviadilon, tamen en Cxinio tio estas la unua fojo.