Iuj legantoj demandis: Cxinio estas lando kun vasta teritorio kaj granda logxantaro, cxu gxiaj logxantoj parolas komunan lingvon aux diversajn lingvojn; cxu ili bezonas interpretadon, kiam ili renkontigxas? Jen interesa demando. Tamen antauxe ni ne pritraktis tiun temon. Responde al la letero de brazila s-ano Ismael De Miranda E Silva, ni aperigis la artikolon "Pri idiomoj en la cxina lingvo" cxi-numere en la rubriko "Temo Proponita de Legantoj". Iuj legantoj ne klare scias pri idiomoj de Cxinio, kvankam ili bone konas gxian komunan parolan lingvon. Fakte en Cxinio multaj parolas idiomojn, tamen kun helpo de tiu komuna parola lingvo ili povas libere interkomunikigxi malgraux la ekzisto de diversaj idiomoj. Same okazas al ni esperantistoj: ni parolas la internacian lingvon, kaj ni cxiuj havas ankaux propran gepatran lingvon.

Cxinoj respektas la ekziston de tiuj idiomoj. Televid- kaj radio-stacioj de loka kaj sxtata niveloj havas programerojn en idiomoj. Kvankam oni uzas multajn idiomojn, tamen ne okazas konfuzigxo, cxar cxinoj rigardas lernadon de han-lingvo tre grava.

Ni publikigis en tiu cxi numero la artikolon "Ankaux pri la kutimo de Esperanto". Tio estas diskuto pri lingvaj problemoj. Pro limigo de pagxoj ni aperigis parton de la tekstoj. Ni petas komprenon de la auxtoroj. Ni kredas, ke se ni diskutas sincere, serioze, atente kaj egalrajte, ni certe atingos komunan konon pri iuj problemoj de nia lingvo.

La Red.