Lernejestrino Han Yuling

Fotoj de LI CHANGJIE

Instruistoj de elementa lernejo estas tre ordinaraj en la okuloj de multaj homoj, tamen ilia laboro estas tre grava. Instruistino Han Yuling estas vaste atentata pro siaj atingoj en instruado.

En 1978 sxi farigxis estrino de la Nauxa Elementa Lernejo de Haikou sur Hainan-insulo. Tiam pro financa malfacilo la klascxambroj kaj ekipajxoj estis nesuficxaj, kaj la instruistoj kun malalta salajro kaj negranda logxejo ne tre diligente laboris. Por sxangxi tiun staton, Han petis de pli ol cent entreprenoj kvar milionojn da juanoj kaj per tiom da mono konstruigis en kvin jaroj grandan lernejan domon, sporthalon kaj kvar logxdomojn por la instruistoj. Ankaux la ekipajxoj multigxis.

Krom la administrado de la lernejo, Han sin okupas ankaux pri studado de eduka teorio. Sxi verkas artikolojn pri edukado. De 1982 la lernantoj de sxia lernejo sukcesis en diversaj ekzamenoj kaj gajnis premiojn en konkursoj pri verkado kadre de la urbo kaj la lando.

La nomo de Han enskribigxis en la libron "Eminentaj Edukistoj de Nuntempa Cxinio".