Du novaj libroj de la Cxina Esperanto-Eldonejo

JARFINE de l997 la Cxina Esperanto-Eldonejo eldonis "Fulmotondro" kaj "Sunlevigxo", dramojn de la fama cxina dramisto Cao Yu. S-ro Cao Yu (l9l0-l996) gxuis altan renomon en Cxinio pro la supre menciitaj dramoj jam de la tridekaj jaroj de cxi jarcento. Li naskigxis en Tianjin, urbego sudoriente de Pekino je pli ol l00 kilometroj. Lia patrino forpasis en lia infaneco, kaj lia knabeco pasis en morno. Lia patro estis oficiro, kaj la familio estis bonhava. Sed Cao Yu malkontentis kontraux la sufoka atmosfero en la familio. Li sxatis legi kaj lernis en malnovtipa privata lernejo. Krom cxinaj klasikaj literaturajxoj kaj dramoj, li legis ankaux multajn fremdlandajn romanojn kaj dramojn. Auxtune de l922 li eklernis en la mezlernejo Nankai de Tianjin. En tiu periodo li legis multajn literaturajxojn verkitajn post la novkultura movado "La Kvara de Majo" kaj partoprenis en diversaj literaturaj aktivecoj de la lernejo. Li verkis poemojn, novelojn kaj eseojn. En l929 lia patro mortis pro malsano kaj kadukigxis la familio, ke li spertis la kapricojn de homaj interrilatoj kaj travidis la veran vizagxon de homoj. Tio fundamentis lian verkadon. Auxtune de l930 li eklernis en la literatura fakultato de Qinghua-universitato en Pekino kaj diplomigxis auxtune de l933.

En la somero de l933 li finis la verkadon de la kvar-akta dramo "Fulmotondro", kiun li sxpinis kvin jarojn. Bakin, fama literaturisto de Cxinio, estis multe emociita de la dramo, mem redaktis gxin kaj publikigis gxin en "Trimestra Literatura Revuo" en l934.

"Fulmotondro" rakontas tragedion okazintan en iu cxina urbo en la komenco de la kuranta jarcento. Zhou Puyuan, posedanto de minejo, delogis junan servistinon Lu Shiping kaj havis kun sxi du filojn. Sed poste Zhou Puyuan edzigxis al frauxlino de ricxa familio kaj elpelis Lu Shiping. Sxi dronis en rivero kunportante sian duan filon, sed ili estis savitaj. Por vivtenado sxi edzinigxis al Lu Gui kaj havis kun li filinon Lu Sifeng. Poste Lu Gui dungigxis al la familio de Zhou Puyuan kiel gxia intendanto kaj servigis ankaux sian filinon Sifeng en la familio, sen informi Lu Shiping. La unua filo de Zhou Puyuan, nomata Zhou Ping, adultis ne nur kun sia duonfratino Sifeng, sed ankaux kun sia juna duonpatrino Fanyi. Finfine Sifeng informigxis, ke Zhou Ping estas sxia duonfrato. Kun hontego sxi kuris el la domo kaj estis elektrofrapita en la gxardeno. Ankaux Zhou Chong, la dua filo de Zhou Puyuan, estis elektrofrapita, kiam li detiris sxin de la elektra drato. Zhou Ping sin pafmortigis kun pento kaj hontego. Fanyi frenezigxis en malesperego. La dramo kun zorge arangxita strukturo kaj komplika intrigo malkasxas la krimon de la malluma socio.

En l935 Cao Yu finis sian duan dramon "Sunlevigxo", kiu estis publikigita en "Trimestra Literatura Revuo", lauxpece en cxiuj numeroj de l936.

La dramo havas amvendistinon Chen Bailu kiel heroinon kaj surscenigas bankieron, ricxan vidvinon, paraziton, suban oficiston, studenton, malaltklasan prostituitinon, protokanajlon k.a. Gxi malkasxas la putrigxon kaj kadukigxon de la malnova socio.

"Fulmotondro" kaj "Sunlevigxo", fruperiodaj cxefverkoj de Cao Yu, estis filmitaj kaj ofte ludataj post la publikigo. Ili havas versiojn ankaux en multaj aliaj lingvoj.

En sia maljuneco Cao Yu estis prezidanto de la Cxina Dramista Asocio kaj la Cxina Federacio de Literaturaj kaj Artaj Rondoj kaj membro de la cxina societo "Amikoj de Esperanto".


Rugxdoma Songxo (Volumo 3) 628 p. 15 x 21cm. Ilus. Bind.Prezo: 26,00 USD Sendokosto: 5,00 USD

Fulmotondro 136p. 15 x 21cm. Bind. Prezo: 10,00 USD Sendokosto: 3,00 USD

Sunlevigxo 142p. 15 x 21cm. Bind. Prezo: 10,00 USD Sendokosto: 3,00 USD La supraj tri libroj mendeblas cxe Distribua Fako de El Popola Cxinio per la adreso: P. O. Kesto 77, CN-100037 Beijing, Cxinio, aux telefakso: +86-10-68321808.