Ankaux pri la kutimo de Esperanto

En la 9-a numero de nia revuo, 1997, ni publikigis la artikolon de akademiano Li Shijun "De 'fare de' al 'far' ". Li proponas simpligon de prepoziciajxoj kaj gxeneralan uzon de infinitivo post prepozicioj kaj pritraktas la kutimon kaj evoluon de la internacia lingvo. Reage al la artikolo, nemalmultaj legantoj skribis al ni por diskuti pri tio. Krom jenaj samideanoj, konteston montris ankaux Malte Markheden (Svedio), Eva Hofmann (Germanio) kaj Odette Bernet (Francio). Pro pagxolimigo ni aperigas nur parton de la leteroj. Pardonon ni petas.

La Red.

Ludoviko De Doncker (Belgio):

Propono de Li Shijun estas sxangxo de Fundamento kaj spirito de Esperanto. Mi klopodos cxi tie kontesti liajn eldirojn.

Unue la pridiskutebla "far", mallongigo de "fare de". Ekzistis la dezirindeco cxe la neceso trovi alian vorton anstataux la multsignifa "de" pro dangxero de miskompreno. Estis farataj multaj proponoj, sed ili ne tauxgis aux ne estis akcepteblaj; fine prezentigxis "fare de", kiu havis sukceson. Malavantagxe gxi konsistas el du vortoj, el tri silaboj anstataux unu.

Pro tio, "far" fine aperis kiel kontentiga anstatauxanto. Nu, tiu "far", funkciante cxi tie kiel prepozicio, tamen fundamente estante verbo, estas evidenta peko kontraux tiu Fundamento, laux kiu cxiu vorto kaj cxiu vortelemento havas siajn proprajn nesxangxeblajn signifon kaj funkcion. Pro unu dezirinda kaj preskaux necesa akcepto al la regulo la lingvo ne riskas endangxerigxi; sed ne estas permeseble, ke oni faru el tiu akcepto regulon, cxar, kiel la artikolo de Li Shijun pruvas, sekvos aliaj devioj kaj tio gvidos al fina hxaoso.

Grandan nombron da verbradikoj li volas funkciigi kiel prepozicioj: dank', depend', escept', kompar', koncern', rilat'. Krome sekvas adjektivoj: inkluziv', konform', proksim', kaj substantivoj: dank', flank', kontrast' kaj fine: spit'.

Laux Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) "spit" estus fundamente prepozicio. Mi ege miras pri tiu aserto, cxar nenie mi trovas aux renkontis gxin en tiu funkcio.

Cetere mi devas rimarkigi ankaux, ke "koncerne" kaj "rilate", estante adverboj devene de transitivaj verboj, tute ne estas sekvataj de "al", aux de iu alia prepozicio. Oni do diras: "koncerne okazigon" kaj "rilate nasklimigon". Oni konstatas do, ke la plilongigo estas nur unu litero, kaj krome cxu ili ne estas pli elegantaj, belsonaj kaj fluaj ol "koncern" kaj "rilat"? Plia rimarko: "kontraste kun" kaj "proksime de" (do ne "al").

Oni povas konsenti kun la auxtoro pri la principo neceso kaj suficxo. "Far" plenumas "neceson kaj suficxon", sed tute ne la aliaj ekzemploj: ili ne necesas, kaj ne suficxas por klare esprimi la sintaksan rilaton. Ili impresas kiel strangajxoj kaj ofendas la lingvosenton. Kaj mi ankorauxfoje ripetas: "nenian suficxon", kiu perfidas la Fundamenton!

La rimarkon pri "per" mi ankaux renkontas en PIV. Mi ne komprenas! "Per" ne estas elizio de "pere de", sed kontrauxe: "per" estas fundamente prepozicio kaj "pere de" estas derivo de "per", kaj ne inverse.

Koncerne la uzon de infinitivo post prepozicio (aux de prepozicio antaux infinitivo), tio estas precipe afero de lingvosento de euxropanoj (almenaux mi tion supozas). Ne estas afero de privilegio ("rajto" skribas la auxtoro) de kelkaj favoritaj prepozicioj. Tiel uzis ilin Zamenhof kaj centoj da eminentaj esperantistoj dum pli ol jarcento. Kial? Nur tial, cxar ili sentis (sub nacia influo?), ke devas esti tiel! Eble pli spertaj gramatikistoj ol mi povus doni pri tio kialon; mi ecx ne volas klopodi. Mi sole volas fari jenajn rimarkojn:

Pri "anstataux": uzate kun infinitivo, gxi funkcias kiel subjunkcio, tute ne kiel prepozicio. Ekz.: anstataux babili, laboru!

Pri "krom": En PIV mi trovas jenan ekzemplon: vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn (denove kontrauxstarigo de du verboj). "Krom" estas cxi tie sinonimo de "ol" kaj "escepte de" kaj estas konjunkcio ligante du infinitivojn.

Pri "por": gxi gxenerale indikas celon, kaj tiu celo povas esti ago esprimata per infinitivo. Ekz.: preni plumon por skribi. La senco estas "por ke oni skribu aux povu skribi".

Do konklude en du kazoj temas nekontesteble pri konjunkcio.

Estas malkonvene deklari, ke okazas "rimarkinda tendenco en la evoluo de la uzado de la prepozicioj"! Kaj sekve estas ankoraux pli malkonvene voli "akceli tian evolucion favore al la kreskado de la lingvo"! Ne suficxas deklari, ke "mi mem volas malplacxi al neniu pro inklino al novismo aux reformismo", kiam oni okulfrape celas "novigon kaj reformon"!

Alia deklaro estas tendenca: "la prepozicioj, same kiel la konjunkcioj, estas vortoj nevariaj (senfinajxaj), tial la vorto 'dum' ne ricevas forman sxangxigxon, kiam gxi estas uzata jen kiel prepozicio jen kiel konjunkcio! Tamen tio ne validas por 'antaux' kaj 'post'..."

Kial li ekzemple ne mencias "por"! Gxi ne povas esti uzata sen aldono de "ke", kiam gxi funkcias kiel subjunkcio: "multe mankas, por ke li estu sukcesinta; subtenante la krucxon, por ke la virino povu trinki". Ne eblas cxi tie ellasi "ke", por ke la frazo ne farigxu kaduka aux ecx ne komprenebla. Do ne eblas "proponita" gramatika regulo, ke "tiaj nevariaj vortetoj povas funkcii jen kiel prepozicioj jen kiel konjunkcioj aux subjunkcioj". Tio ne eblas por cxiuj!

La auxtoro plie klopodas lancxi novan prepozicion "pre", cxar Esperanto disponas pri vortoj kiel: predikato, prefaco, preferi, prefikso, preludo, premiso, prepari, prepozicio, prezidi k.a., kie li rigardas "pre" kiel praprefikson. Efektive la latina "prae" estas prefikso en multaj vortoj, memstare gxi ecx estas prepozicio kun signifo "antaux", i.a., sed ankaux "pro". Multaj derivajxoj kun "prae" (pre) eniris aliajn euxropajn lingvojn, kie "pre" tute ne estas ankoraux sentata kiel prefikso, kaj tio certe ne estas la kazo en Esperanto.

Vejdo (Cxinio):

La elementa scio de lingvistiko diras, ke evoluado de lingvo ofte dependas de la kutimo de gxiaj uzantoj. Esperanto, nature, ne devas devii de la evolua trako de lingvoj. La auxtoro uzas analogion por eltiri la konkludon, ke, cxar "far" venas de "fare de", ni povas elfari "dank" el "dank' al". Tio estas neracia rezonado. La regulo difinifa de la auxtoro ankaux ne devus aplikigxi al aliaj prepoziciajxoj kiaj "koncerne al", "konforme al", "kontraste al", "proksime al", "rilate al" kaj "spite al". Se permesite, ni povus funkciigi nudajn radikojn (koncern, konform, kontrast, proksim, rilat, spit k.s.) kiel prepoziciojn, kio neeviteble kauxzus grandan hxaoson en uzado de vortoj.

Krome ekzistas ankaux alia grava problemo — belsoneco de elparolado de tiuj simpligitaj formoj. Ekzemple, oni ne povas facile prononci la lastajn du literojn de "koncern", "konform", "dekstr" (dekstre de), "rezult" (rezulte de) k.a. Efektive, la auxtoro pledas por troa simpligo de formoj kaj ignoras la principon de suficxo.

Cxu oni povas uzi infinitivon post prepozicio? Mi opinias, ke praktikantoj de nia lingvo devas sekvi la kutimon de uzado. Kvar prepozicioj (por, anstataux, krom kaj sen) toleras infinitivojn post si, tio tamen ne estas fakto. Evidente, "por" kaj "anstataux" (ankaux "krom" kaj "sen") posedas duoblan funkcion. Kiam infinitivo staras malantaux ili, ili funkcias preskaux kiel konjunkcioj. Sed aliaj prepozicioj, "krom", "dum" kaj "gxis", kiuj samtempe servas kiel subjunkcioj, ne havas tian funkcion. Do, kiam "por", "anstataux", "krom", "sen" estas uzataj kiel puraj prepozicioj, ili, kompreneble, ne devus postuli infinitivon post si, sed aliokaze, ili tute rajtas postuli infinitivon.

En la artikolo la auxtoro proponas, ke oni uzu "antaux" kaj "post" kiel subjunkciojn anstataux "antaux ol" kaj "post kiam". Mi pensas, ke "antaux" kaj "post" posedas duoblan sencon, esprimante samtempe tempon kaj lokon.

Fakte, "antaux" kaj "post" ne povas servi kiel prepozicioj kaj subjunkcioj samtempe, ne simile al "dum". Nur post kiam ni almetas "ol" aux "kiam" malantaux "antaux" aux "post" respektive, tiuj kombinajxoj povas funkcii kiel subjunkcioj. Por klare esprimi la sencojn de tempo kaj loko, tiu almetado estas nepre necesa. La auxtoro alvokas, ke oni uzu nudajn "antaux" kaj "post" sen distingo de tampa kaj loka sencoj, kio nur kauxzus konfuzon de uzado.

Rob Moerbeek (Nederlando):

Permesu tamen kelkan kritikon kontraux la pens-instiga artikolo de la meritplena akademiano Li Shijun, kies proponoj mia-opinie malfermus la pordon al troa libero. La principon "malderivi" jam vaste aplikis adademiano Karolo Picx, kies "-al"-sufikson sekvis multe da novemuloj; cxu nun ni atendu multajn tiajn "anti-", "maksi-", "mini-", "omni-" prefiksojn, eble bonegajn por scienco, sed balastajn por la gxenerala lernantaro? Sagxa sxajnas al mi la sinteno de Zamenhof, cxar ankaux li mem komence kreis troabundon da afiksoj: limigi la lernotan materialon.

Kaj se ni prenus kiel kriterion, ke, se la signifon garantias la kunteksto, ni ellasu la "nenecesajn" elementojn, ni forprenus al la lingvo la karakterizan ornamon, inkluzive de la akuzativo (utila por libera vortordo kaj por tuja klareco), kiel oni permesis en "Ido".

Se ni uzus sen-restrikte cxiajn prepoziciojn antaux infinitivo, povus okazi mis-auxdaj problemoj inter "per-labori" (labor-gajni) kaj "per labori" (per laborado). Tio gxuste estas la avantagxo de Esperanto super naciaj lingvoj, kie ni ofte iom longe dubas pri la funkcio de vortoj en parolata frazo.

Sxajnas al mi, ke Zamenhof pro tio ne enkondukis multajn elementojn finigxantajn per pluraj konsonantoj aux ecx unu plozivo, cxar ili kolizias kun vortkomencaj konsonantoj aux konsonantgrupoj: en pluraj lingvoj oni malforte prononcas ilin, kio gxenus la auxdon: escept, konflikt sciencoj: cxu unu vorto? Kaj kiel auxdigxu la diferenco inter ili kaj nominativaj substantivoj kun elizio (spit).

La malmultaj funkci-kombinoj (dum, gxis; vi; ero, firmo...) tauxgigas Esperanton kiel ponton por instrui aux lerni naciajn lingvojn, en kiuj svarmas polisemio (multsignifeco) kaj homonimio (malsamsignifeco) de apartaj vortoj: ni ne multobligu ilin!

Vladislav Stepura (Ukrainio):

Oni povas konsenti kun lia aserto, ke "dank", "koncern", "konform" k.t.p. en liaj ekzemploj ne kauxzas malklarecon. Tamen la frazoj cxe tio farigxis nur iomete mallongaj? Sed multe pli pezaj, multe malpli melodiaj.

Plie, anstatauxigo de "antaux ol" per "antaux" kaj de "post kiam" per "post" kauxzas miskomprenon en la frazoj prezentitaj de Li Shijun kiel ekzemploj. Cxe "antaux ol": li antauxe donis necesajn klarigojn, poste li komencis la manipuladon. Se ni uzus simple "antaux": li antauxe komencis la manipuladon, poste li donis necesajn klarigojn. Uzante la okazon, mi volas eldiri ankaux mian opinion (proponon) koncerne eblecon de mallongigo kaj simpligo de "laux mia opinio". Gxin oni povas anstatauxigi per la adverbo "mie". Same "lie", "sxie", "nie", "ilie". En tiu okazo ni ricevas efektive suficxe grandan mallongigon kaj simpligon.

Kaj laste, mie, cxiu lingva propono devas esti analizita cxiuflanke.