Tibet-nacianoj en okcidenta Sichuan

Teksto kaj fotoj de LIU SIGONG

Auxtune de 1997, mi vizitis regionon de tibet-nacianoj en okcidenta Sichuan-provinco. La lokaj pasxtistoj multe parolis pri la subvencio de la loka registaro por konstruado de logxejo, herbejo kaj stalo.

Tie la tibet-nacianoj pasxtis sur herbejo cxe rivero laux la tradicio de miloj da jaroj. Iliaj brutoj estis grasaj en auxtuno, suferis froston en vintro kaj mortis en printempo. Komence de la 80-aj jaroj, la loka registaro ekpraktikis la politikon, ke homoj havu logxejon, herbejoj barilon kaj brutoj stalon. Laux plano, la loka registaro subvenciis la pasxtistojn por konstrui fiksan logxejon; la herbejoj estis disdividitaj al cxiuj pasxtistaj familioj, kiuj cxirkauxigis sian propran herbejon per barilo, tiel ke ankaux en vintro la brutoj havas furagxon; la pasxtistoj konstruis stalojn kun diversaj grandecoj. Dekkelkaj jaroj pasis, la vivo de la tibet-naciaj pasxtistoj plibonigxis. La herbejoj ricevis novan fizionomion.

Kun tiuj konstruajxoj la pasxtistoj povas bone batali kontraux naturaj katastrofoj. Printempe de 1995, negxa katastrofo atakis la regionon. Negxadis 56 tagojn. La jara negxkvanto estis 2-3-oble granda kiom tiu en ordinara jaro. La negxtavolo dikis cxirkaux 60 cm. Dank' al la konstruitaj logxejoj, bariloj kaj staloj, la pasxtistoj malmulte perdis. La sukceso inspiris ilin pli diligente labori por felicxa vivo.

Herbejo kun barilo

Novaj logxdomoj de pasxtistoj

Melkado

Sur pasxtejo