Floroj sur montoj ornamas nian vivon

Teksto de LANG KAIYONG k.a. Fotoj de DU ZEQUAN k.a.

La topografio de Cxinio pli kaj pli altigxas de oriento al okcidento. La montregiono de Cxinio konsistigas 70% de la totala areo de la lando, inter kiuj 26% estas altebenajxoj. Plejparto de la altebenajxoj interligigxas. Ili estas majestaj, apikaj kaj belaj. Sur altebenajxoj de diversaj latitudoj, altitudoj kaj topografioj kreskas pinglarboj, arbedoj, herboj ktp. Diverskoloraj floroj sur montoj estas cxefa parto de la kreskajxoj. Ili cxarmas kaj donas vivon al la altebenajxoj.

Tiuj florplantoj havas malsamajn aspektojn, tamen kun komunaj karakterizajxoj. Unue ili estas malaltaj, cxar en la altaj regionoj estas tre froste, ecx en somero negxas, kaj la temperaturoj de tago kaj nokto havas grandan diferencon, tial la plantoj kreskas malrapide; due iliaj tigoj kaj folioj estas dikaj, kaj radikoj fortaj. Dikaj tigoj kaj folioj povas konservi multe da aero. Kaj la floroj de diversaj koloroj estas tre belaj.

Florplantoj sur montoj estas cxefa parto de la tergloba biosfero. Ili ludas gravan rolon en protekto de la ekologia ekvilibro kaj naturo. Do necesas koni, protekti kaj utiligi ilin por plibonigi nian vivmedion kaj levi nian vivkvaliton.

La negxmonto Langbokang en Tibeto

Rododendro

Cirsio

Lilio

Reumo (Rheum nobile) sur alta monto en suda Tibeto