Longmen-sxtonkavernaro

Longmen-sxtonkavernaro estas unu el la tri famaj sxtonkavernaroj en Cxinio. Gxi situas en Longmen- kaj Xiangshan-montoj sude de Luoyang, Henan-provinco. Gxia konstruado komencigxis en la jaro 493 kaj dauxris en la postaj dinastioj, kaj nun estas pli ol 2 100 nicxoj kun pli ol cent mil statuoj. Gxi estas la plej granda trezorejo de sxtonaj skulptajxoj kun plej ricxa literaturo.

La posxtmarkoserio kun 4 pecoj kaj miniatura filatelajxo estis emisiitaj de la Posxta kaj Telekomunika Ministerio de la Cxina Popola Respubliko en 1993.