Pupo-skulptisto Xu Zhuchu

Teksto kaj fotoj de HAN HONG

En sia 40-jara artista vivo Xu Zhuchu lernadis de la antauxuloj kaj samtempe kreadis novajn tipojn. Li ellaboris pupojn de pli ol 400 specoj, inter kiuj estas homfiguroj de klasikaj romanoj, feoj kaj diabloj de popolrakontoj… Ili havas malsamajn vizagxojn, diversajn mienojn. La ver-simileco kaj viveco prezentas la trajtojn de la figuroj. La pupoj faritaj de li ne nur estas multe uzataj kiel rekvizitoj, sed ankaux rigardataj kiel valoraj artajxoj, kiuj estas delikataj kaj belegaj. Multaj vizitantoj estas allogitaj al la Pup-arta Muzeo, kie eksponigxas diversaj pupoj faritaj de li.

Li naskigxis en familio de pupartisto en Zhangzhou, unu el la pupartaj luliloj de Cxinio. Kreskante en puparta medio, li kaj vizitis lernejon kaj lernis skulptadon de pupo. Infane li faris pup-kapon, per kiu li gajnis la plej altan premion en la ekspozicio de artajxoj faritaj de cxinaj geknaboj.

Xu Zhuchu jam desegnis kaj faris pupojn por pli ol 30 filmoj. Liaj skulptajxoj eksponigxis en diversaj lokoj cxinaj kaj alilandaj kaj estas konservataj de multaj muzeoj kaj artistoj tra la mondo.

La cxefroloj Jia Baoyu kaj Lin Daiyu de la cxina klasika romano "Rugxdoma Songxo"

Drakregxoj

Homfiguroj de la cxina klasika romano "Tri Regonj"