Romantikeco kaj praktikemo de Licius

de XIANG HONG

IUJ neesperantistoj nomas Esperanton utopia lingvo por signifi gxian nerealigeblecon. Tiusence la esperantistoj do estas utopiistoj. Tamen, s-ro Licius, samkiel multaj aliaj esperantistoj, ne tiel opinias. Kiel lingvistika profesoro de la Pekina Normala Universitato, li diris: "Mi havas plenan motivon por esti optimisto pri la estonteco de Esperanto." Li preferas esti romantika idealisto.

Jes, cxu vi uzas Esperanton aux ne, cxu vi sxatas gxin aux ne, se vi komprenas la esencon de esperantismo: peneme disvastigi Esperanton, neuxtralan artefaritan lingvon, en la tuta mondo, vi ne povos ne konfesi, ke Esperanto estas lingvo romantika. Gxuste tio konformas al la romantikeco de Licius, kiu decidis ellerni la lingvon tuj kiam li unuafoje auxdis pri gxi. Tamen li ekkontaktis gxin jam dekkelkajn jarojn poste.

Frue en la 60-aj jaroj, kiam Licius lernis en la angla-lingva fakultato de Jinan-universitato en Kantono, li informigxis pri la naskigxo kaj idealo de Esperanto kaj pri famaj cxinaj e-istoj, kiaj Chen Yuan kaj Chun-Chan Yeh. Li ege deziris lerni gxin, sed ne havis sxancon kontakti e-istojn. En 1970-1978 li instruis la anglan lingvon en mezlernejo de Kantono. Poste li sukcesis en ekzameno por lerni kiel esplor-studento en la lingva instituto de la Cxina Akademio de Sociaj Sciencoj en Pekino. Hazarde, li trovis, ke lia kunlernanto lernis Esperanton kaj konas veteranan e-iston Tikos, torcxtenanton de la cxina Esperanto-movado. Kelkajn tagojn poste, li estis rekomendita al la bonkora maljunulo, kiu varme akceptis lin kaj donis al li siajn mimeografitajn lernomaterialojn kaj libron "Fundamenta Krestomatio", por ke li mem lernu. Li kun granda entuziasmo lernis la lingvon. Duonjaron poste, li kompilis kaj eldonis la libreton "Elementa Vortlisto de Esperanto kun Komparo de Ok Lingvoj". En 1980 li cxinigis la libron "Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto" verkitan de J. Wells en 1978. Dank' al helpo de s-anoj Honfan kaj Zhu Xueli, gxia cxinlingva eldono aperis en aprilo 1992.

Licius opinias, ke por antauxenpusxi la Esperanto-movadon en Cxinio, oni devas fari la jenon: 1) plifortigo de unuigxo de lokaj asocioj kaj plibonigo de ilia laboro; 2) instruado de Esperanto en altlernejoj; 3) disvastigo de Esperanto en scienca rondo. Li opinias ankaux, ke sen praktikado Esperanto restus romantika utopio kaj simpla idealo de Esperanto ne estas suficxa.

Kiam li finis lernadon en la lingva instituto kaj eklaboris en Pekino, en lia hejmloko Kantono, la cxefurbo de Guangdong-provinco, ankoraux ne estis E-grupo. Dank' al klopodo de Licius, Tikos kaj aktivuloj de Kantono, fondigxis la Guangdong-a E-Asocio en 1982, kaj Licius estis elektita kiel gxia konstanta komitatano. Li estas ankaux konstanta komitatano de la Pekina E-Asocio kaj membro de la Cxina Societo de E-instruado en Superaj Lernejoj. Li tenas bonajn rilatojn kun aktivuloj, kiaj Hu Guozhu kaj Xie Yuming. En 1984 kiel invitito-esploristo li studis en Los-Angxeleso unu jaron. Dume li partoprenis la 3-an Pacifikan Kongreson de Esperanto en Portlando, Usono, kaj kontribuis per artikoloj por konigi la cxinan E-movadon kaj diskuti pri lingvistiko de Esperanto.

Li instruis Esperanton 14 jarojn. De 1983, krom instrui la anglan lingvon al esplor-studentoj en la Cxina Akademio de Sociaj Sciencoj, li ankaux funkciigis E-kurson. Poste li laboris en la Pekina Normala Universitato, kaj en 1988 li komencis instrui en gxi Esperanton kiel duan fremdan lingvon. De tiam en pli ol 30 kolegioj kaj universitatoj funkciis Esperanto-kurso.

Tamen pro diversaj kauxzoj neniu, krom Licius, dauxrigis E-instruadon pli ol dek jarojn. Licius, kompreneble, fieris pro sia faro. Menciindas, ke lia filo vizitonta mezlernejon estas denaska esperantisto. La patro kaj filo parolas nur Esperante unu kun la alia. Tamen tio, kion li plej sxatas, estas esplorado pri lingvoj, inkluzive de Esperanto. Licius diris, ke de infaneco li havis firman volon farigxi poeto, historiisto kaj paleografo, kiel Guo Moruo, fama moderna literaturisto de Cxinio. Li memfidas ne nur pri sia talento de poezio, sed ankaux pri sia persistemo kaj diligenteco. De multaj jaroj li gxuas ekskluzive verkadon kaj esploradon de lingvoj. Nur pli-ol-50-jara, li havas preskaux tute grizan hararon. La Mondo, organo de la Cxina Esperanto-Ligo, publikigis lian artikolo-serion "Elementaj Problemoj de Esperanta Gramatiko" kaj "Internacia Lingvo kaj Interlingvistiko". Li ankaux verkis artikolojn Esperante kaj cxine pri "Yi Jing", konfuceanisma klasikajxo de Cxinio. Lia Esperanta tradukajxo de "Li Sao", cxefverko de Qu Yuan (cx. 340-278 a.K.), plej frua poeto de Cxinio, estis eldonita de la E-Asocio de Los-Angxeleso en 1984, de la japana Sendai-a E-Asocio en 1987, de la cxina Hubei-a E-Asocio en 1988 kaj de la cxina Hunan-a E-Asocio en 1989. Por solvi la problemon pri la cxapelitaj literoj de Esperanto en komputila tajpado li prezentis bonan projekton. Li verkis pli ol 200 cxinajn poemojn en klasika stilo kaj pretas publikigi ilin. Ni deziras al li sukceson.