Floraj amkantoj

(Stornelo)

de LICIUS¹

(virvocxe)

He, kiu floro printempe floras pompe?

Kio povas rivali gxian belon kun honoro?

(virinvocxe)

Kapoko floras printempe kvazaux fajro.

Heroeco gxin indas: tian bravon mi adoras.

(virinvocxe)

Ho, kia floro somere floras cxarme?

Kiom gxian gracion oni tenas en memoro?

(virvocxe)

La rozo floras somere ride rugxa.

Gxi briligas knabinon: tuj je l' ravo mi angoras.

(virvocxe)

Nu, kiaj floroj auxtune floras arde?

Kiu estas sublima, vere nobla kun valoroj?

(virinvocxe)

Kikuoj² floras auxtune cent-koloraj.

Plej elstaras la ora: gxiajn virtojn mi trezoras.

(virinvocxe)

Nun, kiu floro en vintro floras vive?

Kiam gxi ne aromos, kiel herbo sen fervoro?

(virvocxe)

Umeo floras dum vintro apud negxo.

Pure pura cxiam cxe mia brusto gxi odoras.


1. Plumnomo de Zhou Liuxi, lingvistika profesoro de la Pekina Normala Universitato, naskigxis en 1946 en Guangdong-provinco, suda Cxinio.

2. Kikuo: krizantemo.