CxINIO •
- La 13-an de novembro 1997, germana e-isto Bernhard Westerhoff kaj lia
edzino vizitis e-iston Mao Zifu, kriplan poeton de la Changde-a Informa
Lernejo, Hunan-provinco, kaj prelegis en la lernejo pri unuigxo de Esperanto
kaj homa spirito. La prelegon auxskultis Jiang Zuyue, gxenerala sekretario
de la Changsha-a Esperanto-Asocio, kaj aliaj 200 e-istoj. S-ro Jiang donis
parolon "Esperanto kaj gxia rolo". 3 horojn dauxris la kunveno
en varma etoso. S-ro Westerhoff respondis diversajn demandojn de auxskultantoj.
"Changde-a Jxurnalo" raportis pri tio. (ZEFO)
BELGIO •
- "Euxro, ecoj kaj sekvoj por cxiuj", 52 p., verkita de Marc
Vanden Bempt, unua libro pri la euxro en Esperanto, aperis en septembro
1997. Gxi temas pri la historio de euxropa monunuigo kaj gxiaj pluaj pasxoj,
la ecoj, avantagxoj kaj malavantagxoj de la euxro, la legxaj kaj praktikaj
aspektoj, la enkondukaj kostoj kaj problemoj por privatuloj kaj kompanioj.
Prezo cxe la eldonejo: 7.95 NLG, rabato 1/3 ekde kvin ekzempleroj, plus
sendokostoj (minimume 2 NLG). FEL, Esperanto 2000, Rulenslaan 10, B-3020
Herent (Winksele), Belgio. (Flandra Esperanto-Ligo)
HISPANIO •
- Alexandre Xavier Casanova Domingo preparas cxialingvan antologion,
kun unu teksto por cxiu lingvo, akompanata de gxia Esperanta traduko. La
antologio havos cxirkaux 3 500 tekstojn, do, ekzistas 3 500 lingvoj.
Li petas al vi tekston el viaj naciaj lingvoj, kompreneble kun iliaj E-tradukoj;
kaj se eble, kun iliaj fonetikaj transskriboj aux sonbendoj. La tekstoj
povas esti tiom longaj kiom oni deziras, tamen principe li preferas tekstojn
gxis kvin pagxoj, po kvincent vortoj. Adr.: Calle de las Penuelas, numero
18, piso cuarto C., Codigo postal 28005 Madrid, Hispanio. (A. X. C. Domingo)
POLLANDO •
- "Grupe" okazis de la 8-a gxis la 11-a de novembro 1997 en
Gliwice. Samtempe okazis ankaux kunveno de delegitoj de Pola Esperanto-Asocio.
Partoprenis cx. 160 geesperantistoj, inkluzive de eksterlandaj gastoj.
La programo konsistis el gazetara konferenco, koncerto, balo, prelego,
urbovizitado, Esperantlingva Sankta Meso, teatrajxo "El Verda Biblio",
kabareto "Amuzo" kaj renkontigxo kun eksterlandaj gastoj. Oni
elektis novan estraron de PEA. (Andrzej Sochacki)
ZAIRIO •
- Por disvastigo de la Internacia Lingvo kaj plifirmigo de la E-movado
en Afriko, s-ro Antoine Samuel Nduantoni Ngangu, honora prezidanto de Zaira
E-Asocio, planas krei Zamenhofan Esperanto-Muzeon. Celoj: kolekti cxion
rilatan al E-o kaj al la historio de la esperantista movado, nome la bibliografian
kolektadon; ordigi kaj klasifiki librojn, gazetojn, turismajn prospektojn
kaj diversspecajn E-ajxojn: insignojn, fotojn, monerojn, flagetojn, medalojn,
posxtmarkojn ktp; krei imponan bibliotekon pri Esperanto; funkciigi E-kursojn
diversnivele; instali auxdvidan aparaton en la muzeo. Cxiuj E-ajxoj estas
bonvenaj kaj zorge kolektataj. Ili petas monhelpon de esperantistoj, kiuj
volonte subtenas tiun ambician entreprenon. Sendu cxion al s-ro Ngangu,
BP 13 Luicala, Bas Conao. (Antoine Samuel Nduantoni Ngangu)