Iom pri la cxinaj dialektoj

de WANG HANPING

Han-lingvo estas uzata cxefe de han-etno, la plejparto de la cxina nacio, kiu, el pli ol 1.1 miliardoj da homoj, vivas sur la vasta teritorio de Cxinio, tial han-lingvo kutime nomigxas cxina lingvo. Pro historiaj kauxzoj han-lingvo havas multajn variojn en diversaj lokoj, pro tio gxiaj dialektoj estas tre abundaj. En la malsamaj lokoj oni auxdas malsamajn dialektojn, el kiuj iuj estas kompreneblaj kaj aliaj tute ne.

Diversaj dialektoj malfaciligas la homan interkomunikigxon. Por reguligi han-lingvon kaj faciligi la interkomunikigxon, en la 50-aj jaroj Cxinio komencis popularigi putonghua (komuna parola lingvo de Cxinio) kun la pekina sonsistemo kiel la normo de prononcado kaj la dialekto de norda Cxinio kiel la baza kaj ellaboris la projekton por latinigi la han-lingvan fonetikan skribon. Nun la cxinaj nacimalplimultoj dauxre uzas siajn etnajn parol- kaj skriblingvojn, kaj la hanoj plejparte parolas dialektojn interne en siaj regionoj, tamen tutlande cxiuj popolanoj uzas putonghua. En Cxinio oni ofte parolas putonghua kun malsamaj lokaj akcentoj, ili tamen komprenas unu alian.

Kial putonghua prenas la nordan dialekton kiel sian bazon? La kauxzo estas, ke la norda dialekto montras la tendencon de la disvolvigxo de han-lingvo kaj de longa tempo gxi popularigxas tra la tuta lando. En la vasta regiono de Harbin en nordorienta Cxinio gxis Kunming en sudokcidenta Cxinio, de Nankino en sudorienta Cxinio gxis Jiuquan (Gxiuxcxjuxan) en nordokcidenta Cxinio, vivas 3/4 de la hanoj, kiuj, parolante dialektojn, povas interkomunikigxi en sen granda malfacilo, sed sude de la meza kaj malsupra Yangzi-rivero oni parolas diversajn dialektojn multe diferencajn de putonghua. Gxenerale la dialektoj de la moderna han-lingvo estas dividitaj en 7 partojn, t.e. la nordan, Jiangsu-Zhejiang-an, Hunan-an, Jiangxi-an, Fujian-an, Guangdong-an kaj kejia(kegxja)-an, kaj cxiu el ili, escepte de la unua, estas uzata de 25 gxis 100 milionoj da homoj. La 7 cxefaj dialektoj povas dividi sin ankaux en multajn brancxojn. La divido estas farita surbaze de la lingvaj trajtoj kaj ankaux historiaj faktoroj.

La Jiangsu-Zhejiang-a dialekto estas parolata cxefe en la lokoj sude de Yangzi-rivero en Jiangsu-provinco, escepte de la provinca cxefurbo Nankino, kaj plejparto de Zhejiang-provinco. Tiu dialekto popularigxas ankaux en la famaj urboj Sxanhajo, Suzhou kaj Hangzhou. La aliaj dialektoj estas parolataj en siaj respektivaj provincoj kaj ankaux en iuj urboj kaj gubernioj de aliaj provincoj, sed en iuj lokoj de sia provinco oni parolas aliprovincan dialekton. En iuj lokoj uzigxas samtempe du dialektoj. Ekz. la Guangdong-a dialekto, kiun reprezentas la kantona dialekto, estas uzata cxefe en la provinco Guangdong, sed gxi estas uzata ankaux en Guangxi, Hongkong kaj Aomen. La Fujian-a dialekto kun plej kompleksaj lingvaj fenomenoj estas populara ankaux en iuj lokoj de la provincoj Taiwan, Hunan, Guangdong, Zhejiang kaj Jiangxi. Kejia-dialekto ja estas escepto. En la historio la kejia-anoj cxiuj devenis de aliaj lokoj kaj nun ili logxas cxefe en Guangdong, Guangxi, Fujian kaj Jiangxi. Ankaux en la provinco Taiwan vivas miliono da kejia-anoj. En Shenzhen, plej frue fondita speciala ekonomia regiono de Cxinio, oni parolas cxefe la Guangdong-an dialekton kaj ankaux kejia-an, sed nun cxiuj gxiaj enmigrintoj parolas putonghua. Nun la eksterlandaj cxinoj plejparte parolas Guangdong-, Fujian- kaj kejia-dialektojn kiel sian gepatran lingvon.

En Cxinio cxiuj dialektoj havas siajn proprajn trajtojn. Gxenerale dirite, la Fujian-a kaj Guangdong-a dialektoj multe diferencas de putonghua, dum la diferenco inter la Jiangsu-Zhejiang-a dialekto kaj putonghua estas malpli granda kaj la diferenco inter la brancxoj de la norda dialekto kaj putonghua — plej malgranda.

La frapanta diferenco inter diversaj dialektoj kaj putonghua trovigxas en prononco. Tio montrigxas en diferenco de konservado de primitivaj prononcoj de diversaj dialektoj, ekz. n kaj l estas konsonantoj tute malsamaj en prononcado en la antikveco, kaj iliaj malsamaj prononcoj estas konservataj ecx hodiaux en la pekina kaj aliaj dialektoj, dum en iuj aliaj dialektoj ili kunfandigxis, tiel ke aperis fenomeno: anstataux lan oni prononcas nan, aux inverse. Gxenerale dirite, la prononca sistemo de putonghua estas multe simpligita, kompare kun tiu de la antikva han-lingvo, dum en multaj dialektoj de la suda parto de Cxinio estas pli-malpli konservataj antikvaj prononcoj. Krome, dum sia evoluado iuj dialektoj estis influataj de eksteraj faktoroj aux mem evoluis, tiel ke formigxis en ili apartaj fonemoj.

Alia grava diferenco inter la diversaj dialektoj kaj putonghua ja trovigxas en la vortoj, precipe en la cxiutage uzataj vortoj kaj vortoj esprimantaj apartajn lokajn aferojn, ekz. personaj pronomoj kaj titoloj de parencoj. Tiurilate trovigxas diferencoj ne nur inter diversaj dialektoj, sed ankaux en iliaj brancxoj. Ili montrigxas cxefe en tio, ke unu vorto havas malsamajn signifojn. Ekz. la vorto faruno signifas nur vermicxelojn en la dialektoj de suda Cxinio, dum en tiu de norda Cxinio gxi signifas ne nur farunon mem, sed ankaux vermicxelojn kaj aliajn farunajxojn. En la Suzhou-a dialekto oni diras "mangxi cigaredon" (fumi) kaj "mangxi teon" (trinki teon). Ankaux unusignifa vorto povas havi plurajn formojn. Kiel ekzemple, oni nomas lampiron vagluma insekto, laminsekto, noktofajra knabino. Videblas, ke la diversaj dialektoj iagrade konservas vortojn de la antikva han-lingvo kaj iuj el ili ecx enkondukis en sin alilingvajn vortojn. Ekzemple en mia naskigxloko oni nomas cementon simentin.

Gramatike la cxinaj dialektoj havas inter si malpli da diferencoj, kiuj tamen estas diversaj. En han-lingvaj dialektoj ne mankas fenomenoj, ke oni esprimas gramatikan signifon pere de la sxangxigxo de prononco, tio estas tre malofta en putonghua; kaj plie, en la dialektoj substantivo, adjektivo kaj verbo ofte uzigxas duoble por akcenti la sencon. Oni ankaux aldonas prefiksojn aux sufiksojn por montri ian gramatikan signifon. Koncerne la konstruon de frazo, gxenerale, estas lauxvice subjekto — predikato — objekto, kompreneble, estas esceptoj. En la dialektoj de suda Cxinio oni ofte metas antauxen la objekton, kiu montras aferon, kaj malantauxen tiun, kiu montras homon.

Estas malofte vidataj la abundeco kaj komplekseco de la han-lingvaj dialektoj. Kiel komunikilo en certaj lokoj, la dialektoj ludas gravan rolon en la socia vivo. En iuj literaturaj verkoj, televidaj programeroj kaj filmoj oni aplikas koncernajn dialektojn cele pliigi la esprimivon. Por ricxigi sin ankaux putonghua asimilas utilajn esencajn partojn de iuj dialektoj. Ekz., la fama cxina klasika romano "Rugxdoma Songxo" estas verkita cxefe en la norda dialekto. Dank' al popularigo de putonghua, jam en la infanagxo oni komencas lerni gxin, sekve de tio la homa interkomunikigxo en Cxinio farigxas pli kaj pli facila.