LI LIANG:

Sportoj en mezlernejo

VINTRE, post la 16-a subiras la suno. Tiam la sportejo de la Mezlernejo Dependa de la Cxina Popola Universitato en Pekino estas movoplena. Mezlernejanoj en diverskoloraj sportvestoj gaje ludas piedpilkon antaux golejo sur duonludkampo kaj sur la alia duono de la ludkampo iuj pli agxaj knaboj sin ekzercas per sxotado de malproksime. Ili ne estas tiel lertaj en sxotado, sed tiuj, kiuj hazarde sukcesis, tuj montris sian montran fingron al la cxielo. Ili sxajne denaske scias fari tiun geston de piedpilko-stelo.

Tiu piedpilka ludkampo, kvankam ne kovrita per gazono, estis ramita el subtila tero. Gxin cxirkauxas 400-metra kurejo. Sur cementaj sidlokoj por rigardantoj kelkaj legas libron. Pli fore estas latiso 4 m alta, najbare de gxi staras rekoj kaj paraleloj, kusxas sablo-kavoj kaj ejoj por globojxetado.

La nomita mezlernejo kun pli ol trimil lernantoj famas en Pekino ne nur pro bona instruado, sed ankaux pro eminenta sportado. La lernejaj teamoj de piedpilko, korbopilko, flugpilko, tabloteniso, atletiko k.a. plurfoje gajnis la cxampionecon en konkursoj urbaj kaj distriktaj. La lernejo kulturis multajn elstarajn sport-lertulojn ne nur por altlernejoj, sed ankaux por teamoj de Pekino kaj Cxinio.

Do, kiamaniere la lernejo faras sportan instruadon? Lasu sportajn instruistojn respondi la demandon.

Tang Jianmin estas direktoro de gxia sporta sekcio, en kiu laboras dekkelkaj instruistoj.

"Pro tro da lernantoj mi devas zorgeme arangxi lecionojn por cxiuj klasoj," diris instruisto Tang. Malgraux cxia malfacilo, oni devas garantii sportajn lecionojn, cxar tion bezonas la lernantoj kaj lernejo, kaj krome, kvankam la poento de sporto ne okupas gravan lokon en la ekzameno por altlernejo, tamen sporto estas nemankigebla.

Tiukampe, la instruistoj de sporto de la nomita lernejo plene konfidas siajn lernantojn. Statistiko montras, ke 96% de la lernantoj povas atingi la sxtatan normon. La instrua programo de la Eduka Komisiono de Cxinio postulas, ke mezlernejanoj lernu en sportaj kursoj fundamentajn sciojn pri sportoj, atletikon, usxu-on, pilkoludon, gimnastikon kaj dancojn. Antaux cxio ili devas lerte fari rilatajn movojn.

"En la lernejo la lernantoj lernas plejparte racian abstraktan pensadon, kaj la percepto ekkonita nur post persona praktikado plej facile akireblas dum sportado. Iasence oni povas diri, ke ni kulturas la kvaliton kaj personecon de niaj lernantoj."

Cxiutage la instruistoj faras klarigojn kaj persone prezentas kiel ekzemplon cxiujn movojn, nerimarkite influante la lernantojn per racia koncepto en diversaj movoj. Por helpi siajn lernantojn venki timon en farado de malfacilaj kaj dangxeraj movoj, la instruisto kuragxigis ilin: "Provu, bravuloj!" Inspirate de la instruisto, kelkaj kuragxaj knaboj brave provis kelkajn fojojn kaj fine plenumis la movojn. Poste, la aliaj sekvis ilin. En la sekvanta leciono cxiuj sukcesis. La instruisto opiniis: "Gravas, ke en la komenco ni kuragxigas ilin kaj fine havigas al ili memfidon."

Kompreneble, ne cxiuj lernantoj povas kompreni sian instruiston. Gxenerale ili faras laux sia placxo. Plejparto de ili preferas pilkoludon al longdistanca kurado, globojxetado, surreka sinlevado k.a. Eble kompetentaj instruistoj bone scias eksciti la intereson de la lernantoj: Komence la lernantoj kapneis, poste ili provis, fine ili povis.

Iu diketa knabo rakontis al mi sian travivajxon: "Kiam mi unuafoje faris 400-metran kuradon, mi plenumis gxin iom pli ol kvar minutojn, kaj multaj mokis pri mia dikeco. Sed la instruisto diris al mi: 'Mi kredas, ke vi povos fini la kuradon en tri minutoj kaj duono.' Li ecx akompanis min en la kurado, kaj dank' al lia kuragxigo, post unu-monata ekzercado, finfine mi povis fini la 400-metran kuradon en tri minutoj kaj duono."

Fakte, la lernantoj uzas meznombre unu horon por sportoj cxiutage kaj havas tri sportajn lecionojn po 45 minutoj semajne. Krome, ili povas sin anonci al la lernejaj teamoj laux sia placxo. Kompreneble, ne cxiuj povas aligxi al la teamoj.

Pro tio, tiuj, kiuj havas felicxon eniri en lernejan teamon, domagxas la sxancon kaj energie sin ekzercas por plej bonaj atingoj. Ekz., antaux duonjaro, invitite de meksikia piedpilka klubo, la lerneja teamo konsistanta el 18 knaboj flugis al Meksikio por lernado. Intertempe gxi, kiel reprezentanto de la loka piedpilka klubo, gajnis subcxampionecon de la junula piedpilka konkurso de Meksikio.

Tamen, menciante tiujn senzorgajn lernantojn pli kaj pli dikigxantajn, la instruistoj cxagrenigxis:

"Hejme, ili cxiuj estas solinfanoj kaj faras nenion, cxar iliaj gepatroj pretigis al ili cxion kun espero, ke ili akiros altajn poentojn en ekzamenoj."

"Kion fari? Plej grave por ili estas plenumi la lernadon, cxar la konkuro pli kaj pli intensigxas."

"Kompare kun la geknaboj de la 60-70-aj jaroj, la nunaj vivas pli komfortan vivon kaj havas pli bonan sanstaton. Kun multaj elektronaj ludiloj, neniu el ili mem faras lignan turbon, katapulton, feran rulringon... Malgraux, ke la nunaj geknaboj estas pli sagxaj kaj scias multe pri alta teknologio, mankas al ili io, eble ia origineco kaj intimeco kun la naturo. Pro tio ili ne bone scias kiel kunlabori kun aliaj."

Probable, oni ne devas atribui tiun eraron al la nunaj geknaboj, cxar ili plejparte sxatas sportojn, sed mankas al ili suficxe da tempo pro tro peza sxargxo de la lernado. Estas grave, ke la lernejoj kaj iliaj gepatroj ne rigardu la lernantojn sportemajn kiel tiujn, kiuj ignoras sian propran devon.

Vesperigxis. Iuj lernantoj dauxre energie ludis korbopilkon en la sportejo. Ili cxiuj klopodis por venko.