Mistera regno Loulan

de PANG NAIYING

LA regno Loulan, startpunkto de la suda brancxo de la Silka Vojo, situis okcidente de la lago Lopnur meze de Xinjiang (Sxingxjang). Hodiaux ni ne plu povas kiel prauloj boati laux la rivero Pavo al Lopnur por viziti Loulan. La Lopnur-anoj, kiuj servis siatempe kiel cxicxeronoj kaj interpretistoj al vojagxantoj, mistere malaperis antaux tre tre longe, kvazaux ili forlasus sian hejmlokon dum unu nokto, "forportante" Lopnur, cxe kiu ili vivis de malproksima generacio. Kial ili foriris? Kaj kien ili iris? En la komenco de la 80-aj jaroj de la kuranta jarcento cxina sciencisto Peng Jiamu (Peng Gxjamu) vizitis Lopnur kun la intenco solvi tiun enigmon, sed li perdigxis; en la sama tago post 16 jaroj iu esploristo, kiu sola konkeris la senvivejon en Ali de Tibeto, same ne povis eliri el Loulan...

"MARO DE MORTO"

Okcidente de Lopnur etendigxas la dezerto Taklimakan kun areo de 337 mil kvadrataj kilometroj. En la ujgura lingvo Taklimakan signifas maron de morto.

Tie vidigxas neniu birdo nek besto. Tage furiozas sabla ventego kaj nokte flagras vaglumo. En la 7-a jc. bonzo Xuanzang de Tang-dinastio (618-907) okcidenten vojagxanta por peti sutron malfacile iris en la dezerto. Kvankam li nenion timis, tamen li estis ege turmentata de manko de akvo. Elcxerpita, li silente pregxis al Avalokitesvaro, kusxante sur sablo... Poste, malvasta oazo savis lin. En la 18-a jc. erudiciulo de Qing-dinastio (1644-1911), vivinte du jarojn en la Okcidenta Regiono, skribis, ke en Tianshan-montaro trovigxis vento-kavo granda kiel puto, el kiu ofte blovis ventego. Ne sukcesinte gxin eviti, veturigantoj kunligis per dika sxnuro siajn cxarojn, kiuj tangadis en ventego kiel sxipoj sur ondanta riverego. Se unu cxaro sola renkontis tian ventegon, gxi levigxis kvazaux malgranda folio fluganta en la ventego.

Oriente de Lopnur estas regiono de vento. La tieaj interkrucigxantaj stratoj, dissemitaj domoj, imponaj kasteloj, groteskaj fenestroj kaj pordoj, cxiuj estis faritaj de ventego, kiu kvazaux brutala monstro hurlante trapasis stratojn kaj penetris en domojn. Dum ventego multaj lacaj vojagxantoj perdigxis en la dezerto.

Historie Lopnur portis ankaux la nomon Sala Lago. Gxi estis la plej granda salakva lago de Cxinio. Gxin cxirkauxis malmola sala tero. Gxin fosinte, oni ricevis salobrikon grandan kiel kapkuseno. La indigxenoj ofte dormis kun salobriko kiel kapkuseno, opiniante, ke gxi estas kvietiga kaj utilas al okuloj. Ili ankaux tributis salajn kapkusenojn al la kortego.

Cxar Lopnur kusxas en la plej malalta loko de la baseno Tarim, en gxin fluis cxiuj riveroj de suda Xinjiang. Kiel historia libro diras, en Lopnur fluis 60 riveroj kaj ankaux multaj subteraj. Ili plejparte fontis el glaciaj kavoj de Tianshan-montaro nordokcidente de la dezerto. Tie estis trapasejo inter norda kaj suda Xinjiang. Dika tavolo da negxo kovris la vojon. Mispasxinte, homoj kaj brutoj povis malaperi en la negxo. Glacio blokis la vojon. Por firme stari sur gxi, la pasantoj devis kolekti ostojn de brutoj kaj sterni ilin sur la vojo. Sur glacia krutajxo ili devis cxizi sxtuparon por antauxeniri. Trovigxis glaciaj fendoj ege profundaj, el ili auxdigxis bruego de akvo. La eligxinta akvo fluis 2 500 km sudorienten. Cxiuj gxiaj brancxoj venis en Lopnur. Tial Loulan farigxis akvolando en la dezerto.

KRUCIGxEJO DE LA SILKA VOJO

Loulan najbaras al la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero en oriento kaj rigardas al Kashi trans la dezerto Taklimakan en okcidento. En gxi la Silka Vojo disbrancxigxis kaj kondukis okcidenten laux la randoj suda kaj norda de la dezerto. Tiel, Loulan farigxis krucigxejo de la Silka Vojo. Marco Polo, fama itala vojagxisto de la 13-a jc., diris: "Por transiri la dezerton cxiuj vojagxantoj devas ripozi unu semajnon en Loulan kaj prepari provianton suficxan por unu monato..."

Historie, hunoj iam okupis Loulan. Malamike al la kortego de Centra Cxinio, ili murdis gxiajn senditojn al la Okcidenta Regiono. Rebonigxis la rilatoj inter la kortego kaj Loulan en la jaro 77 a.K., kiam surtronigxis Wei Tuqi (Uxej Tucxi), nova regxo de Loulan. Timante, ke hunoj reatakos lian regnon, li petis, ke la kortego de Centra Cxinio sendu armeon al la urbo Yixun (Jisxjun) proksime de Loulan por garnizoni kaj kulturi teron. Post la alveno de la armeo el Centra Cxinio, Loulan sxangxis sian nomon en Shanshan kaj suden translokis sian cxefurbon. Kaj la garnizono konstruis signalturojn de la pasejo Yumen gxis Loulan kaj poste teran kastelon, kiu servis kaj kiel postiljona stacio kaj kiel grenejo, kun plej altranga oficisto, kiu bredis por la sxtato cxevalojn kaj kies familianoj bredis por gxi kamelojn. La brutoj estis je dispono de diversregnaj komercistoj.

En Loulan multis gastejoj kaj komercistoj. Tage kaj nokte auxdigxis tintado de kamelaj sonoriloj. Cxiujare Loulan akceptis dekkelkajn delegaciojn maksimume el centoj da homoj kaj minimume el centkelkaj. Gastamaj Loulan-anoj servis al ili kiel cxicxeronoj kaj eskortantoj kaj transportis por ili akvon kaj mangxajxojn.

ENIGMO DE MALAPERO DE LOULAN

En la 4-a jc. tiu vivoplena regno mistere malaperis. Kaj post sablosxtormo komence de la 20-a jc., gxi mirakle reaperis: apenaux distingeblas la urbomurego; la difektita konstruajxo el adoboj 2 m alta, kun muroj dikaj je unu metro, en la sino de la urbo, eble estis la regxa palaco de Loulan; oriente de la urbo estas la ruino de budhisma pagodo konstruita el adoboj, ligno de poplo (Popular diversifolia) kaj brancxoj de tamariko; sudokcidente de la urbo staras ruinaj muroj de logxdomoj cxe la bordoj de antikva rivero fluanta tra la urbo... Laux tiuj signoj sciencistoj eksplikis la enigmon de malapero de Loulan.

Iuj diris, ke la invado de la tribo Gaoche pereigis Loulan. Sed la tribo invadis Loulan por okupi gxian teron, kaj ne eblis, ke cxiuj logxantoj forlasis gxin. Aliaj opiniis, ke oni forlasis Loulan pro sxangxigxo de la Silka Vojo. Tamen iuj fakuloj trovis 970 monerojn de Tang-dinastio sub giganta sxtono cxe la Silka Vojo. Tio montras, ke la Silka Vojo dauxre iris tra Loulan en la 8-a jc. Tial triaj asertis, ke Lopnur senakvigxis pro sekigxo de glaciaj fluoj kaj la rivero Pavo. Tamen iuj fakuloj opiniis, ke la rivero Pavo sekigxis nur post konstruado de barajxo en gxia supra parto meze de la kuranta jarcento kaj iom poste. En 1934 iu cxina geofizikisto boatis laux la rivero Pavo al Lopnur por fari esploradon. Kvankam Lopnur farigxis sala baseno, tamen gxi abundas je subtera akvo. En 1980 Peng Jiamu kaj liaj kolegoj fosis tie puton nur 2 m profundan, kies akvo suficxis por dekoj da homoj.

SERCxI LOPNUR-ANOJN

Lopnur-anoj ne foriris antaux kvarmil jaroj. Tie trovigxas ilia tombejo. Pro tio, ke la tombejo cxirkauxita de palisoj en sep cirkloj similas al suno, oni nomas gxin Suntombejo. Arkeologoj rimarkis, ke en la tomboj cxiuj viroj estas nudaj en pinta felta cxapo ornamita per plumoj, kun kapo direktita al oriento.

En iu tombo kusxas virino. Sendube sxi estis cxarma kun alta nazo, profundaj okulkavoj, longaj okulharoj kaj brunaj kapharoj pendantaj gxis la sxultroj. Kvankam sxi ne kiel aliaj virinoj rugxigis siajn ungojn, tamen sxi tenis en la mano lignan kombilon... Sciante teksi sxtofon el sxafa lano sed ne fari veston, sxi sin kovris per maldelikata sxtofo kaj sxafa felo, kiuj ne povis rezisti kontraux frosto, tial sxi pasigis vintron apud fajro, kaj sxiaj pulmoj ricevis multe da nigra polvo.

En infanaj tomboj ekzistantaj de antaux trimil jaroj vidigxas patrina amo: la infano estas cxirkauxvolvita per rugxa vindo; timante, ke li malsatos, lia patrino faris al li lakto-sakon el sxafa mamo kaj lakto en gxi jam solidigxis. Alia infano havas malgrandan kapkusenon en formo de koko. La patrino esperis, ke sxia bebo vekigxos, kiam koko kokerikas, sed li dormis jam dumil jarojn.

Antaux dumil jaroj Lopnur-anoj vivis vivon nomadan kaj fisxistan. Ili pasxtis brutojn sur herbejo, logxis cxe la lago, faris boaton el popla ligno kaj kaptis fisxojn en la lago... Kiam poplaro grandaree velkis pro tago-post-taga malmultigxo de laga akvo, Lopnur-anoj ellaboris "arbaran legxon" kaj gxin skribis sur lignaj slipoj: tiu, kiu hakis arbon cxe radiko, estos punita per dono de cxevalo; tiu, kiu derompis brancxon, estos punita per dono de bovino.

Fakte, Lopnur havas civilizacion de pli ol dekmil jaroj, tamen ni preferas scii, kien iris Lopnur-anoj. Post esplorado iuj diris, ke tiuj, kiuj kun la familia nomo Shan logxas en Qinghai-provinco, sudokcidenta Cxinio, kaj en Luoyang de Henan-provinco, centra Cxinio, estas posteuloj de Lopnur-anoj; kaj aliaj opiniis, ke en la lokoj kun la nomo Shanshan aux kun homofono de Loulan en suda Xinjiang probable vivas posteuloj de Lopnur-anoj, tamen ili plejparte estas mikssangaj, cxar la Okcidenta Regiono estis "granda familio de nacioj".

Cxe la fino de la 19-a jc., iuj trovis en Lopnur tribon de fisxistoj. Kun hauxto maldelikata kaj bruna, ili parolis malsamajn lingvojn, mangxis fisxojn anstataux grenon, faris veston el juto aux el plumoj de sovagxaj anseroj kaj uzis flugilojn de akvobirdoj kiel matracon. Iliaj vivkutimo kaj moro estis samaj kiel tiuj de Abudan-vilagxanoj. La vilagxoj Abudan kaj Lopnur najbaras al la urbo Yixun, kie garnizonis la armeo el Centra Cxinio siatempe. Nun, tiu urbo nomigxas Milan kaj servas ankoraux kiel armea kultivejo. Tie vivas Lopnur-aj maljunuloj en la agxo de 117, 108, 101 kaj 97 jaroj. Mi havis sxancon intervjui ilin. La 117-jara maljunulo diris al mi, ke en lia junagxo oni kaptis fisxojn en rivero, mangxis ilin kuiritajn aux rostitajn. Printempe oni kaptis sovagxajn anasojn kaj ilin sekigis en sunradioj sur plagxo. Poste oni kunmetis ilin en faskojn, cxiu kun 50 sekigxintaj anasoj, kaj konservis ilin kiel eventualan donacon por novedzino aux sxangxis ilin kontraux kotona teksajxo kaj teo. La 97-jara maljunulo diris, ke li naskigxis en Abudan-vilagxo. Ok-jara, li ekkulturis tritikon en Milan kune kun siaj samvilagxanoj. Post rikolto oni konservis tritikon en kelo cxeloke. Tiuj, kiuj bezonis gxin, venis preni gxin. Gxi estis komuna posedajxo. La 101-jara maljunulo rakontis, ke antaux tre longe epidemio trafis Lopnur-vilagxon. Multaj mortis de la malsano kaj la postvivantoj plejparte fugxis al Hetian okcidente de Lopnur. Nun en la gubernio Luopu, homofono de Lopnur, logxas Lopnur-anoj. Bedauxrinde mi ne vidis la 108-jaran maljunulon, cxar tiutage li iris falcxi herbojn por sxafoj. Mi informigxis de iu loka han-a erudiciulo, ke tiuj Lopnur-aj maljunuloj vivas pacan vivon, mangxante fisxojn, fragmitan rizomon kaj kacxon el faruno de maizo kaj fruktoj de oleastro.

Ruino de pagodo en Loulan

Foto de LIU YUSHENG

Ruino de logxdomoj de loulan-anoj

Foto de CHEN HEYI

Sunlevigxo en Louilan

Foto de CHEN HEYI

Esplorado de antikvaj tomboj en Loulan

Foto de CHEN HEYI

Kolcxenoj elterigitaj en Loulan

Foto de LIUSHENG

Silkajxo elterigita en Lulan

Foto de LIU YUSHENG

Lignaj slipoj pri senakvigxo de Lopnur

Foto de LIU YUSHENG