EL CxINAJ GAZETOJ

LIBREJO ADMINISTRATA DE INTELEKTULOJ

Tio estas ordinara librejo nomata Wansheng. Gxiaj mastroj estas geedzoj diplomigxintaj el la Pekina Universitato. Administrata de intelektuloj, la librejo portas apartan trajton. Gxi, kun areo de apenaux 50 kvadrataj metroj, sidas cxe kvieta strateto. Al gxi rigardas la Pekina Universitato kaj la strato antaux gxi kondukas al Qinghua-universitato. Tial, gxiaj cxefaj klientoj estas instruistoj kaj studentoj de la menciitaj universitatoj.

En la librejo trovigxas diversaj libroj. Tie oni povas ne nur acxeti librojn sxatatajn, sed ankaux legi dum tuta tago. Iu frekventanto diris: "Wansheng ne nur vendas librojn, sed ankaux estas ideala loko por legado."

Por tio, la mastroj preferas provizi la klientojn per bonkvalitaj kaj enhavoricxaj libroj ol gajni pli da mono. Tie la libroj, cxu pri literaturo kaj historio, cxu pri filozofio kaj arto, cxiuj estis elektitaj inter tiuj eldonitaj de grandaj eldonejoj de Cxinio. La librejo allogas multajn klientojn, precipe intelektulojn, per libroj multspecaj kun altaj akademia kaj konserva valoroj. Krome, la librejo ankaux donacas katalogon al siaj libro-amikoj de diversaj lokoj de la lando por faciligi al ili posxte acxeti librojn. La mastroj funkciigas ankaux bibliotekon, por ke la vizitantoj legu sen acxeti librojn. En la librejo okazas neregula kultura kunsido...

La logxejo de la mastroj trovigxas ne malproksime de la librejo. Gxi aspektas malgranda, cxar gxi plenas ofte de libroj nove acxetitaj. Oni vidas, ke ilia vivo estas signifoplena.

AMBULATORIO EN APOTEKO

En Huairentang, malnova pekina apoteko, laboras pli ol 20 famaj cxin-medicinaj fakuloj, kiuj plejparte estas emeritoj de grandaj hospitaloj.

Fakte, en multaj apotekoj laboras veteranaj cxin-medicinaj kuracistoj, ankaux Tongrentang, alia malnova apoteko en Pekino, ne estas escepto. Sed en ordinaraj apotekoj servas nur 1-2 tiaj kuracistoj, kiuj, sidante cxe tablo en angulo de la apoteko, palpas pulson de malsanuloj, pridemanas ilin kaj preskribas al ili medikamentojn. Multaj malsanuloj vizitas la malnovajn apotekojn pro famo de iliaj veteranaj cxin-medicinaj kuracistoj kaj sekve la apotekoj renomigxas pli vaste. Nun la cxin-medicinaj kuracistoj de Huairentang laboras en kvieta ambulatorio. Veteranaj cxin-medicinaj kuracistoj diagnozas malsanon dum interparolo kun malsanulo.

Kompreneble, malsanuloj devas iri al hospitalo por kompleta aux granda ekzameno aux por operacio.

Multaj apotekoj servas al klientoj ankaux per dekoktado de drogherboj.

TRANSLOKADO DE SxTONKAVERNO

En la akvokonservejo de la Hidrauxlika Konstruajxo Xiaolangdi de la Flava Rivero estis Xiwo-sxtonkaverno, unika antikva konstruajxo de la dinastio Norda Wei (386-534) cxe de la Flava Rivero. En gxi bone konservigxis reliefoj de kvar pagodoj, tri nicxoj kaj 288 statuoj. Kiel historiaj restajxoj la sxtonaj gravurajxoj kaj statuoj lerte faritaj kaj bone strukturitaj havas altan valoron de arto. La sxtonkaverno estis konstruita sur kruta monto, kaj sub gxi torentis la Flava Rivero.

En 1995 komencigxis konstruado de la Hidrauxlika Konstruajxo Xiaolangdi de la Flava Rivero. Por savi tiun valoran kulturan heredajxon, la departemento pri cxinaj historiaj restajxoj decidis, post esplorado de fakuloj, transloki la sxtonkavernon en sekuran lokon. Oni dividis la pagodojn, nicxojn kaj statuojn en ok grupojn, hakis ilin laux tuto aux parto tavolo post tavolo kaj lauxvice translokis ilin al muzeo proksime.

Post pli-ol-sep-monata penado oni sukcesis konservi la originan aspekton de tiuj historiaj restajxoj. Nun tiu pli-ol-1400-jara sxtonkaverno adiauxis sian naskigxlokon, translokigxis en proksiman muzeon kaj evitis engluton de akvo.

Translokado de sxtonkaverno estas senprecedenca en la cxina historio. La sukcesa translokado estas ekzemplo por la venonta laboro savi kaj protekti historiajn restajxojn.

REAPERO DE FRESKOJ DE LA JARCENTO

Por restarigi la funkcion de la financa strato lauxlonge de la okcidenta bordo de Huangpu-rivero en Sxanhajo, oni reordigis en la lastaj jaroj la servon de iuj domegoj cxe la strato. Tie la urbodomo origine estis domego de la Hongkong-a kaj Sxanhaja Banko-Korporacio en Sxanhajo, konstruita en 1923. Nun la Pudong-a Disvolva Banko de Sxanhajo kontraux pago akiris 50-jaran uzrajton. Por ke gxia aspekto respondu al la aktuala rolo, la banko, antaux ol gxin ripari, postulis gxiajn historiajn materialojn de koncernatoj en- kaj eksterlandaj. Neatendite, gxi akiris de rilataj fakuloj de brita kaj sxanhaja konstru-projektaj institutoj po unu saman skizon de freskoj sur la plafono de la domego. Sed la freskoj estis kovritaj de dika tavolo da flava farbo.

Fakuloj diris, ke tiuj freskoj estis faritaj de italaj metiartistoj en 1923. Ili trovigxas sur la okangula plafono de la vestiblo pli ol 20 m alta de la domego kaj areas entute pli ol 200 kvadratajn metrojn. Ok el tiuj 33 freskoj prezentas la aspekton de Sxanhajo, Hongkong, Londono, Parizo, Nov-Jorko, Tokio, Bankoko kaj Kalikato en la komenco de la kuranta jarcento kun homfiguroj el mitoj. La fresko pri Sxanhajo montras la pejzagxon de la lauxborda strato kun la domego de la Hongkong-a kaj Sxanhaja Banko-Korporacio en Sxanhajo, unika konstruajxo cxe la strato. Aliaj 24 freskoj montras bestojn en mitoj. La cetera estas granda fresko pri mito. Tiuj freskoj konsistas el kelkcent mil koloraj mozaikaj pecoj el Venecio, Italio. Post forigo de flava farbo, la freskoj cxarmas denove per siaj brilaj koloroj kaj vivsimilaj homfiguroj.

Reapero de plafonaj freskoj vekis grandan atenton de sxanhajanoj. Samtempe kun taksado de la arta valoro de la freskoj, oni turnas la rigardon al cx. aliaj 30 domegoj cxe la strato. Fakuloj diris, ke sur la plafono de la vestiblo de la dogana domego konstruita en 1927 trovigxas ankaux fresko konsistanta el koloraj mozaikaj pecoj. Gxi temas pri marnavigado. Krome, en la domego de la Hongkong-a kaj Sxanhaja Banko-Korporacio en Sxanhajo ankaux staras kvar kolonoj 13 m altaj el itala marmoro.

Oni konjektis, ke en la konstruajxaro cxe la strato eble estas pli da historiaj freskoj. Sekve de reapero de la cxarmo kaj eleganteco de tiuj konstruajxoj, malkovrigxos la mistera vualo de pli multe da historiaj restajxoj de la jarcento.