SHU MEI:

Pri medicinaj mangxajxoj

LA cxinaj medicinaj mangxajxoj estas bongustaj, bonodoraj, okulplacxaj kaj tonikaj. Ili, efikaj por preventi kaj kuraci malsanojn, estas tre sxatataj en Cxinio.

Antaux 3 000 jaroj en Cxinio jam aperis tiaj mangxajxoj. En Zhou-dinastio (1066-256 a.K.) la medicina departemento de la kortego havis 4 fakojn, el kiuj unu estis pri medicinaj mangxajxoj, speciale pri la mangxajxoj de la regxa familio. La medicinaj mangxajxoj estas ne nur bongustaj, sed ankaux facile prepareblaj, kaj plie, ili havas neniun malutilon, tial dum miloj da jaroj ili estis alte taksataj de la cxina medicinista rondo, kiu faris sencxesan esploradon pri ili. Laux statistiko, en la antikva Cxinio oni kreis pli ol 300 verkojn pri mangxajxa tonikado kun abundaj receptoj. El cxi tiuj la palacaj estis luksaj, dum la popolaj— simplaj, facile prepareblaj. Hodiaux la medicinaj mangxajxoj estas pli multe sxatataj kaj en urboj trovigxas restoracioj de tiaj mangxajxoj kaj multaj popolanoj mem preparas ilin.

Laboranto en restoracio de medicinaj mangxajxoj konigis, ke iuj klientoj venis cxi tien por gustumado, kaj aliaj por kuracado. Li diris ankaux, ke la medicinaj mangxajxoj estas efikaj kaj por kuracado kaj por tonikado. Por ke la mangxajxoj estu bongustaj sen malbona efiko, oni devas elekti drogojn kun kuracaj funkcioj kaj ne preni amarajn nek malbongustajn drogojn en la preparado. Oni diris al mi, ke la "Felicxiga kaj Vivolongiga Festeno" de la restoracio estas tre sxatata en Singapuro. Por kiel eble plej multe felicxigi la popolanojn, oni devas popularigi la preparadon de la familiaj medicinaj mangxajxoj inter la ordinaraj logxantoj. Nutradistino Gu Kuiqin, kiu longtempe sin okupis per konsultigxo pri la familiaj medicinaj mangxajxoj, diris al mi, ke preno de la medicinaj mangxajxoj estas unu el la terapioj laux la cxin-medicina teorio. La cxinaj medicinistoj opinias, ke cxiu mangxajxo kaj cxiu cxina medikamento havas siajn proprajn karakterizajxojn, kiuj estas utilaj por forigi perturbigxon de la homaj visceroj, ekz. la mangxajxoj kaj drogoj por mildigi kaj elimini pirozon kaj aliajn varmajn simptomojn certe estas efikaj por malvarmigo, kiel ekzemple, radiato (Phaseolus radiatus), kukumo, lufo kaj isata radiko, tial oni devas kuraci laux la sanstato kaj simptomoj de la malsanuloj per konvenaj medicinaj mangxajxoj. Tio ja estas la esenco de la tradicia cxina mangxajx-terapio. Ekz. por kuraci tusadon oni devas alpreni malsamajn metodojn. Se oni tusas pro malvarmumo oni devas preni kacxon el rizo kaj sxenopraza tigo, dum la malsanulo, kiu tusas pro pulma brulumo, devas preni kacxon el lilibulbo kaj rizo. S-ino Gu emfazis, ke se oni preparas konvenan medicinan mangxajxon laux sia sanstato en la cxiutaga vivo, oni do trovos tauxgan vojon por sanprotektado kaj vivolongigo. Tio estas pli grava por beboj, gravedulinoj, maljunuloj kaj alergiuloj, kiuj devas esti limigitaj per medikamento-dozo. Al la facile lacigeblaj homoj estas tre utila la tonika, bongusta kaj refresxiga supo el 10 g da blanka orelfungo, 30 g da lotussemoj kaj 1 500 mililitroj da kokajxa supo. Se oni estas hazarde atakita de malvarmumo, oni do povas boligi 500 g da akvo kun 15 g da zingibro, konvena kvanto da sxenopraza tigo kaj 20 g da bruna sukero kaj trinki la dekoktajxon, dum gxi estas varma. Tiu dekoktajxo estas utila por sxvitado kaj mildigo de malvarmumo. Oni devas aparte atenti, ke la konsisto kaj dozo de medicina mangxajxo devas esti preparataj strikte laux la cxin-medicina preskribo. Se oni malobservas tion, do la farita mangxajxo aux malutilas aux ne efikas al la sanstato de la malsanuloj. Fine mi devas diri, ke prenante la medicinan mangxajxon, oni ne devas rifuzi alian terapion.