PAUL WHITE (Britio):

Huashan-monto en miaj okuloj

BUDHISMAJ kaj taoismaj ermitoj opinias, ke kvietaj lokoj povas helpi ilin transcendi cxiajn aferojn kaj neniu loko estas pli tauxga ol Huashan-monto.

Kvankam la menciita monto en Shaanxi(Sxensxji)-provinco estas unu el la taoismaj sanktejoj, tamen la atmosfero estas for de kvieteco, cxar la loka registaro sin strecxas por disvolvi la lokajn turismon kaj industrion.

Estas kvin montpintoj sur Huashan — la Norda, Suda, Orienta, Okcidenta kaj Centra Montpintoj. El ili la Suda Montpinto, 2 160 m super la marnivelo, estas la plej alta. Per telfero ni suriris sur la Nordan Montpinton. Principe mi ne sxatas telferon, tamen ne praktikeblis por la kunirantaj fotografistoj grimpi sur la monton kun pezaj aparatoj. Kaj plie, ecx sur la vojo plej facila, oni devus trapasi la sxtonan sxtuparon longan kaj krutan, kun helpo de la cxeno pendanta cxe la sxtuparo.

La kvin montpintoj estas ligitaj de mallargxaj montegxoj traireblaj nur por unu homo. Cxe tiuj krutaj montegxoj staras fenomenaj konstruajxoj: temploj, gastejoj, budoj de mangxajxoj kaj memorajxoj. Cxie estas gxojoplenaj turistoj, kiuj tute ne konscias, ke ili estas proksimaj je nur unu pasxo al la krutajxo 2 000 futojn alta.

Sub la Suda Montpinto ni noktis en nova hotelo kun kompleto da ekipajxoj, inkl. de bancxambro (kvankam mi ne scias, de kie elkondukigxis la akvo). En la sekvanta tago, sub insisto de la fotografistoj, ni ellitigxis antaux la tagigxo por rigardi sunlevigxon. Strange, neniu kunportis posxlampon aux alumetojn. Tiel preskaux en mallumo ni stumble iris al la Orienta Montpinto.

Neatendite, la suno decidis ne levigxi tiun matenon. Tio pli-malpli malesperigis nin, cxar la plata montpinto rigardanta al oriento certe estas tauxga por gxui klaran sunlevigxon.

Ni konsumis cx.10 horojn por malsupreniri de la montpinto al Huashan-hotelo cxe la montpiedo. Preskaux je cxiu pasxo ni vidis novan pejzagxon. Portistoj malfacile iris sur la montvojo, kun konstruaj materialoj sur la sxultro.

Huashan-gubernio apartenas al la urbo Huayin, trapasata de fervojo kaj sxoseo. Okcidente de la urbo trovigxas internacia flughaveno. Urbestro Lei Mengbin diris al ni, ke kun rapida evoluo de industrioj elektra, masxina, mangxajxa kaj medikamenta, Huayin baldaux farigxos industria centro en tiu parto de Shaanxi. Sur la proksimaj montoj, inkl. de Huashan-monto, estas ekspluatataj orminejoj. S-ro Lei diris ankaux, ke bonvena estas alilanda investado. Antaux nelonge en Huayin establigxis kabla telekomunika ekipajxo por pli faciligi kaj rapidigi intersxangxon de informoj.

La sekvanta vojagxo donis al ni neatenditan gxojon, t.e. la vojagxo al la urbo Hancheng proksima al Huashan. Fakte mi neniam auxdis gxian nomon. Tie naskigxis la fama historiografo Sima Qian de Han-dinastio (206 a.K. — 220 p.K.). Lia tombo en Taishi-templo estas unu el la lokaj vidindajxoj.

Pli alloga estas la vilagxo, kiu estas bone konservata ekde Ming-dinastio (1368-1644). Tamen gxi ne estas tia "kampa muzeo", cxar gxi estas plene logxata de vilagxanoj, kiuj tute ne atentas la turistojn scivolemajn. Televidaj antenoj estas zorgeme kasxitaj en nerimarkebla loko. La loka elementa lernejo naskigxis, tamen, ne en Ming-dinastio. La infanoj estas tiel scivolemaj al la moderna mondo kiel ni al ilia antikva mondo.

La tombo de Sima Qian estas fokuso de la turismo de Hancheng. Cxie videblas liaj nomo kaj portreto. La lokanoj fieras pro Sima Qian kaj ankaux pro Taishi-biero, kiu, laux mia opinio, estas la plej bona en Cxinio.