Vestoj de blang-oj

Teksto kaj fotoj de LIU SIGONG

La totala nombro de blang-oj estas cx. 85 000. Ili logxas cxefe en Xishuangbanna, Yunnan-provinco, sudokcidenta Cxinio. Taj-oj estas iliaj intimaj najbaroj. Tial la domoj kaj vestoj de blang-oj estas similaj al tiuj de taj-oj.

La blang-aj viroj portas senkoluman veston, nigran lozan pantalonon kaj nigran aux blankan kaptukon; la virinoj portas koloran senkoluman veston, tubojupon kun rugxaj-verdaj aux nigraj strioj kaj grandan kaptukon sur volvita hararo. En grava kunveno aux festo la virinoj metas florojn de diversaj koloroj sur la kaptukon. En la Akvoversxa Festo oni jugxas virinan kapornamon. Elstaraj estas tiuj, kiuj portas plej valorajn florojn bone arangxitajn. Tial la blang-oj ege zorgas pri kapornamo.