Cxina ideografio, moro kaj etiketo

"Laux la scienca vidpunkto, la cxina ideografio havas logikan kaj striktan strukturon, kaj laux la beletra vidpunkto, gxi estas senkompare bela bildo."

POR studi la politikon, ekonomion, kulturon, militan sciencon, socian vivon kaj aliajn flankojn de la antikva Cxinio, cxinaj arkeologoj antaux cxio analizas la formojn de la cxinaj ideografiajxoj. Cxar en kreado de ideografiajxoj la prauloj prenis la formojn de objektoj por esprimi la sencon, kaj la antikva cxina ideografio enhavas ricxan kulturajn informojn.

Iu specialisto diris: "Laux la scienca vidpunkto, la cxina ideografio havas logikan kaj striktan strukturon, kaj laux la beletra vidpunkto, gxi estas senkompare bela bildo." Tiu cxi artikolo, laux la strukturo kaj desegno de kelkaj ideografiajxoj, disvolvu esploradon pri la moro, etiketo kaj ideologio enkorpigita en ili.