Bela Hainan-insulo

La tria censo de Cxinio montras, ke la meza vivdauxro de la logxantoj de Sanya okupas rimarkindan lokon en la tuta lando, dum tiu de la logxantoj de Nanshan estas la plej longa en Sanya, kaj tion priskribas la cxina popoldiro: "Felicxo granda kiel Donghai-maro, vivo longa kiel Nanshan-monto."

de ZHANG QINGZHEN

EN la sudo de Cxinio situas Hainan-insulo, la dua granda insulo en Cxinio, post Taiwan. En la historio oni cxiam asociis tiun malproksiman, sterilan insulon kun ekzilitaj malliberuloj kaj degraditaj sxtatoficistoj. Post la fondigxo de la nova Cxinio gxia fizionomio multe sxangxigxis, tamen antaux 1988, kiam gxi provincigxis kaj farigxis speciala ekonomia distrikto, al gxi mankis altira forto. Nur post 1988 gxia disvolvigxo vekis la atenton de la publiko. Gxia turisma servo disvolvigxis rapide, kiu nun estas gxia grava entrepreno. Tra la tuta insulo trovigxas originalaj ripozejoj, kiuj altiras al si multe da cxinaj kaj alilandaj turistoj.

PITORESKA TIANYA-HAIJIAO

Oni diris, ke la novan pagxon en la historio de Hainan-insulo malfermis la kanto "Venu al Tianya-Haijiao!". En Cxinio la kanto furoris en la 80-aj jaroj. Tianya-Haijiao estas turisma loko en la urbo Sanya en la suda parto de la insulo. Pro sia granda fameco gxi iagrade estas kromnomo de Hainan-insulo.

Tianya-Haijiao situas cxe la maro je 23 km. sudokcidente de Sanya. En la antikveco oni gravuris la ideogramojn Tianya-Haijiao sur du gigantaj rokoj kaj pro tio la loko ricevis sian nomon. Tianya signifas randon de la cxielo kaj Haijiao — ekstremon de la maro. Antaux 12 jaroj tie vidigxis nur ondoj, rokoj kaj sporadaj fisxboatoj.

La nove konstruita pitoreskejo Tianya-Haijiao kun areo de 16.4 km. konsistas el du partoj, la orienta kaj la okcidenta. La orienta ampleksas la Kolonon de la Suda Cxielo, Roko de la Cxiela Rando, Roko de la Mara Angulo, Mara Paradizo, Akvario kaj Fajrofarejo por la 11-a Azia Sportkunveno. La okcidenta plejparte estas nove konstruita kun naturaj pejzagxoj kaj ankaux kun artefaritaj pejzagxoj, inter kiuj estas statuoj de 13 famaj personoj, kiuj havis striktan rilaton kun la historio de Sanya. Cxe la enirejo de la pitoreskejo estas la Gxardeno de Li-aj Moroj, la plej granda en Hainan-provinco. En la gxardeno vidigxas trajtoj de la ekonomio, kulturo kaj socia vivo de li-oj.

Dadonghai estas la plej granda turisma loko cxe la tropika marbordo en Hainan-provinco. Tie estas la Cervo-monto, kiu donas birdorigardon al la tuta urbo. La monto ricevis sian nomon pro bela amrakonto: Bela feino transformigxis en cervon. Persekutate de juna li-nacia cxasisto, gxi alkuris tien, sed subite vidis, ke antauxe sternigxas senlima maro. Gxi ne povis kuri plu. La cxasisto strecxis pafarkon kontraux gxi. Tiumomente la aminda cervo reprenis sian originan formon. La bela feino kaj la juna cxasisto enamigxis unu al la alia kaj fine geedzigxis. Rakonto diras, ke en la montpieda vilagxo estis logxdomo de la juna paro.

La kultura turisma loko Nanshan estas alia loko ofte vizitata de turistoj. Cxar la monto tie similas al giganta testudo, oni do nomas gxin Testuda Monto. Antaux 1 200 jaroj fama budhisma majstro Jianzhen de Tang-dinastio (618-907) atingis la lokon post sia 5-a malsukcesa vojagxo al Japanio. Tie li predikis unu jaron kaj duonon. Nun oni malfermis nur parton de Nanshan al la turistoj. Oni konigas la tradician cxinan kulturon, folkloran kulturon kaj budhismon. Oni konigas ne nur la lokajn morojn kaj pejzagxojn, sed ankaux historiajn objektojn. Post nelonge aperos 4-vizagxa statuo de Avalokitesvaro 13 metrojn alta.

La tria censo de Cxinio montras, ke la meza vivdauxro de la logxantoj de Sanya okupas rimarkindan lokon en la tuta lando, dum tiu de la logxantoj de Nanshan estas la plej longa en Sanya. La pejzagxo de Nanshan bone harmonias kun tiu de Dadonghai, kaj ilin priskribas la cxina popoldiro: "Felicxo granda kiel Donghai-maro, vivo longa kiel Nanshan-monto."

En la lastaj jaroj multaj gefiancxoj aux geedzoj el Usono, Japanio, Koreio, Kanado kaj Singapuro kaj el aliaj lokoj de Cxinio vojagxis al Sanya por tie okazigi nupton aux festi geedzigxan jubileon. En la parko "Cervo" ili gxuis amrakonton kaj amkanton. Ili batis felicxigan sonorilegon en Nanshan-parko. Por kontentigi la bezonon de la turistoj, ekde 1997 oni okazigas la Internacian Nuptan Festivalon cxiujare en la 18-a de novembro en Tianya-Haijiao.

BELEGA YALONG-GOLFO

Sanya, iama malgranda fisxista vilagxo, dank' al disvolvo en la pasintaj 12 jaroj, farigxis sxtatnivela marborda turisma urbo kun tropikaj pejzagxoj. 20 km. oriente de la urbo estas golfo en duonluna formo. Gxi estas Yalong-golfo 8 km. longa. Tie la montoj estas verdaj, akvo blua, sablo blanka, rokoj groteskaj, kavernoj kvietaj kaj neniam malvarmas. La marakvo estas tiel klara, ke oni povas vidi gxis loko 9 metrojn profunda.

En la turisma loko Yalong-golfo oni jam konstruis luksan hotelon, somerdomon, centran placon por diversaj uzoj, cxemaran parkon, banejon, cxiovendejon, tenisludejon kaj sanitaran servon. Tie mi vizitis mirindan marfundan mondon. Min interesis la trembrilaj smeraldaj fisxoj, aro post aro da hirundvostaj fisxoj, rugxaj umeaj fisxoj, molaj kaj malmolaj koraloj. En la korala naturparko estas aroj da molaj koraloj kaj floroj de malmolaj koraloj plej bone protektataj en la mondo. Tie oni povas ankaux fisxhoki malproksime de la bordo, mergigxi en profunda maro, parasxuti, veladi kaj surfotabuladi.

La Konkula Halo situas sub la centra placo de Yalong-golfo. Sur gxiaj kvar muroj estas desegnoj de diversaj maraj algoj kaj akvaj herboj. La halo konsistas el kvar eksponejoj: Atlantiko, Pacifiko, Hinda Oceano kaj Suda Cxina Maro. Tie vidigxas diversformaj konkuloj, inkl. de belegaj spiralformaj konkuloj, 70-80 cm. longaj, vivantaj en la Suda Cxina Maro; oraj trezoroj en formo de renversita hemisfero, vivantaj en la Hinda Oceano; negxblankaj atlantikaj konkuloj, kiuj impresas kiel flugiloj de angxeloj sur klasikaj euxropaj olepentrajxoj.

LOKAJ MOROJ EN SMERALDA URBO

Por turismo en Hainan la du lokoj estas nepre vizitataj: Sanya kaj Tongshi. Forlasinte Sanya, ni dauxrigis nian vojagxon al Wuzhi-monto meze de la insulo.

La verda Wuzhi-monto famas pro siaj originalaj naturaj pejzagxoj, klimato kaj naciaj moroj. La urbo Tongshi en la sino de montoj estas honorita kiel Smeralda Urbo. Gxi iam estis cxefurbo de la Li- kaj Mjaux-nacia Subprovinco de Hainan kaj estas cxefa loko por li-nacia festo "La Tria de la Tria Monato". Nun tie estas pluraj famaj vizitindaj lokoj: la Kultura Vilagxo de la Cxina Nacio, Vilagxo kun Li-aj kaj Mjaux-aj Moroj, Feria Vilagxo de Ali-monto, Arbara Parko de Wuzhi-monto, Akvofalo de Taiping-monto, Produkta Bazo de Li-aj Brokatoj kaj Muzeo de Hainan-aj Naciminoritatoj.

La Kultura Vilagxo de la Cxina Nacio kovras 450 000 kvadratajn metrojn. Gxi estas granda turisma loko, kie oni povas gxui popolajn artojn de diversaj nacioj de Cxinio, iliajn morojn, logxdomojn, mangxajxojn kaj metiartajxojn. En la parko estas multaj montoj kun densa subtropika arbaro cxe klara akvo. En la arbaro oni konstruis li-stilajn boat-formajn domojn, mongolajn jurtojn, tugxja-naciajn pend-domojn, dong-stilan kontrauxpluvan ponton, ujguran moskeon k.a. Diversnaciaj aktoroj kaj indigxenoj kantas, dancas kaj prezentas al la turistoj lokajn etmangxajxojn kaj diversajn metiartajxojn.

Kompare kun naciminoritataj vilagxoj en aliaj lokoj, la nomita kultura vilagxo karakterizigxas per aktiva partopreno de turistoj kaj densa kultura etoso, kaj precipe prezentado de la li-aj moroj originalaj en Hainan. Ili ege placxas al la turistoj.

2 km. sude de la urbocentro estas fama Vilagxo kun Li-aj kaj Mjaux-aj Moroj. La vilagxestro estas loka kamparano. En 1994 li elspezis 5 600 000 juanojn por konstrui tiun vidindejon de 4.7 hektaroj, kun boatformaj domoj.

En la proksima estonteco en Tongshi oni povas gxui multe da aliaj turismaj aktivadoj, kiaj cxasado, alpismo kaj aventuro.