Alloga cxina akrobatiko

La vespero harmonie kunligis la prezenton kun la temo kaj aldone per lumoj, muziko kaj danco bone gxuigis la spektantojn.

de XIAO YI

LA cxina akrobatiko estas longhistoria kaj firme bazita sur popolaj moroj. Wuqiao de Hebei-provinco, Liaocheng de Shandong-provinco kaj Yancheng de Jiangsu-provinco estas gxiaj luliloj. Oni diras, ke en Wuqiao cxiuj povas ludi akrobatajxon, inkl. de infanetoj kaj centjaruloj. En la lastaj jaroj la cxina akrobatiko ne nur venkis multajn teknikajn malfacilojn, sed ankaux sxangxigxis en la akrobataj kostumoj, rekvizitoj kaj sceneja dekoracio. Gxis nun cxinaj akrobatajxoj gajnis pli ol 100 orajn medalojn en mondaj konkursoj.

AKROBATIKA VESPERO KUN SPECIALA TEMO

La tradiciaj cxinaj akrobatajxoj konsistas gxenerale el diversaj unuopaj programeroj kun simplaj kostumoj, rekvizitoj, sceneja dekoracio kaj muziko. Kun socia evoluo la popolo deziras pli bonajn akrobatajxojn, kaj akrobatiko, kiel antikva arto, absorbis en sin pli kaj pli da moderna estetika nutro kaj ekhavis multe da prezentaj metodoj. En la 80-aj jaroj iuj akrobataj trupoj provis reformadon kaj prezentis akrobatajxojn imite faritajn laux tiuj de Tang- kaj aliaj dinastioj, en kiuj la ludantoj estis vestitaj originale. En la 90-aj jaroj furoris akrobatika vespero kun speciala temo. En tia vespero la iluminado, scenejo dekoracio, muziko, kostumoj kaj rekvizitoj montris cxiu sian brilan rolon kaj profunde impresis la spektantojn.

En 1993 la Akrobata Trupo Zhanqi de Chengdu, Sichuan-provinco, premieris "Ora Vento el Sudokcidento — Granda Akrobata Vespero je Naciaj Moroj", sur fono de naturaj pejzagxoj de sudokcidenta Cxinio: Sub la lazura cxielo kaj blankaj nuboj prosperis verdaj kokosarboj kaj la aktoroj en taj-aj kaj gxingpo-aj vestoj prezentis akrobatajxojn kun belaj dancoj. En 1994 "Ora Vento el Sudokcidento" prezentigxis en Pekino kaj faris sensacion en la akrobata rondo kaj la vespero kun speciala temo farigxis brila ekzemplo en la akrobata rondo.

La akrobata vespero "Hejmloko" ludita de la akrobata trupo de Hebei-provinco odoris kreivecon. La prezidanto de la internacia akrobatika festivalo "Morgaux" en Parizo opiniis, ke gxi portas ankaux operajn trajtojn. En tiu vespero cento da akrobatoj prezentis la historion de akrobatiko de sia hejmo en dekkelkaj scenoj. La vespero elspiris kaj palacan elegantecon kaj kruelecon sur antikvaj militkampoj kaj honestecon kaj bravecon de terkulturistoj.

La granda akrobata vespero "Cxiela Revo" nove prezentita de la Shenyang-a Akrobata Trupo faris sensacion inter la mondaj akrobatikaj recenzistoj, kiuj opinias, ke gxi estas matura en rakontado. La vespero konsistas el du partoj: "Kosmo" kaj "Cxinio". En la unua parto oni kreis programerojn "Rivoluo de la Universo", "Cxielflikado — Flugantaj Homoj" k.a., kiuj manifestas la evoluon de la kosmo, terglobo kaj homaro. Prezentante la cxinan spiriton sur scenejo, oni ludis ankaux la programerojn "Filo de la Suno — Homo sur Alta Segxo", "Flugantaj Steloj Postkuras la Lunon — Aerolitoj kun Akvo", "La Posedajxo de la Herooj — Cxina Luktarto Usxu-o". La vespero harmonie kunligis la prezenton kun la temo kaj aldone per lumoj, muziko kaj danco bone gxuigis la spektantojn.

GUINNESS-REKORDOJ DE AKROBATAJxOJ

Cxi-sube mi pritraktos la Soldatan Akrobatan Trupon de la Kantona Garnizonejo, kies ludoj estas altnivelaj kaj tre bele arangxitaj.

La akrobatajxo "En la Firmamento — Segxosvingo de Virinoj" konsistas el 8 sinsekvaj transkapigxoj malantauxen cxiu kun 720 gradoj, transkapigxo de 1 440 gradoj en la aero kaj 3 sinsekvaj transkapigxoj. La malfacilaj kaj dangxeraj movoj montras la homan ambicion konkeri la kosmon. "Trairi Teran Ringon" postulas, ke la aktoroj transsaltu la ringon 3-foje, sin fleksinte trairu la ringon 3-foje kaj sin turnu 360 gradojn por trairi la ringon 4-foje. Iu aktoro 5-foje transsaltis la ringon 2.46 metrojn altan, per kio li starigis Guinness-rekordon.

NACIAJ TRAJTOJ

Auxguste de 1998 en la Nederlanda Regxa Operejo cxe rivero de Amsterdamo regis forta orient-nacia arta etoso. 12 rugxaj lanternoj kun 12 jar-simbolaj bestoj kaj centoj da diversformaj lanternoj brilis super la scenejo. La malforta lanterna lumo donis misteran orientan etoson. En tiu atmosfero levigxis lanternoj por la granda cxina akrobatika vespero "Brilas Rugxaj Lanternoj".

Jen levigxis la kurteno. Brilis granda rugxa lanterno. En klarionado ekbrilis ankaux la 8 rugxaj lanternoj ambauxflanke de la scenejo. Surscenigxis geaktoroj en vestoj nigraj kaj rugxaj akompanate de orienta muziko, alte tenante po unu rugxan lanternon kaj svingante po unu rugxan silkan rubandon. La cxina nacia etoso forte allogis la rigardantojn.

La vespero ne nur paradis per tradiciaj rugxaj lanternoj de Cxinio, sed ankaux elspiris la nacian spiriton per sia ricxa repertuaro. Mi gxuis la akrobatajxon "Cxina Novedzino kun Rugxa Tapisxeto sur la Kapo". Juna novedzino kun rugxa tapisxeto sur la kapo sidis sub rugxa lanterno. Sxi deprenis la tapisxeton kaj lerte turnadis gxin per la manoj. La hontema orienta knabino cxarmis la rigardantojn per sia lerta akrobatiko. La ludo montris la cxarman allogon de la cxina knabino.

La granda vespero "Animo de Cxinio" prezentita de la Cxina Akrobatika Trupo, Pekino, bone montris akrobatikon, usxu-on, dancon kaj operon kaj multe gxuigis la spektantojn. Sur la scenejo vidigxis la impona Granda Muro, antikva imperiestra palaco, popola kvadrata logxejo en pekina stilo, ili cxiuj elspiris tipajn naciajn trajtojn. Jam de sia komenco la vespero forte interesis la eksterlandajn rigardantojn. Gxi estis prezentita en Novjorko, Dallas, Houston, Atlantika Urbo kaj aliaj lokoj de Usono kaj faris sensacion en tiuj lokoj.

Konforme al la karikatura filmo "Mulan", cxinaj akrobatoj prezentis la akrobatajxan serion "Mulan" kun rakontaj intrigoj verkitan de la Euxropa Guinness-ensemblo, kio multe gxuigis la eksterlandajn rigardantojn. En la unua sceno aro da junaj knabinoj bele dancis, turnante telerojn kaj ludante diabolon por montri la felicxan vivon antaux la milito. En la tria sceno "Solenado de la Triumfo" estis leon-danco, ludo de ventumiloj kaj piedludo de segxoj kaj fine imperiestro prezidis la nupton de horoino Mulan kaj generalo Shang. Sur la scenejo sinsekve prezentigxis ludo de vazego, danco kun rugxaj silkaj rubandoj kaj kolektiva ludo de usxu-o. Jen levigxis jen mallevigxis la ora kaj argxenta drakoj... Tiam la ludo atingis sian kulminon. La direktoro de la prezenta departemento de Guinness-ensemblo diris: "Tio estas la plej bela ludo, kiun mi rigardis post la fondigxo de nia departemento."