Familioj en groto

Teksto de CHEN XIAOHONG

Fotoj de GAO BING

Cxe tagigxo la unua kokeriko sonas kaj ehxigxas en la tuta groto. Sekvas kantado de aliaj kokoj. Vekigxas cxiuj vivuloj el sia songxo — venas nova tago.

Tiu groto estas logxejo de homoj de Gejing-vilagxo, Shuitang-urbeto de Zijun-gubernio, suda Guizhou-provinco. 21 familioj kun pli ol 80 anoj logxas en la groto granda kiel piedpilkludejo. Wang Fengguang, kiu plej frue eklogxis en la groto, konigis al ni, ke la groto konsistas el tri kavernoj supre kaj malsupre interkomunikigxantaj. Antauxe lia familio logxis en la malsupra kaverno kaj poste translogxigxis al la meza, kaj tie ili vivis jam pli ol 40 jarojn.

La meza kaverno altas cxirkaux 60 m, kaj la enirejo largxas preskaux 100 m. La groto estas tipe karsta. Antaux la groto prosperas sovagxaj bambuoj, kiuj ombras la enirejon de la groto tiel dense, ke estas neimageble, ke tie logxas dekoj da familioj.

Pro tio, ke la groto havas grandan enirejon, gxi estas hela kaj bone aerumita, varma en vintro kaj malvarmeta en somero. La domo en la groto konstruigxas sur lignaj fostoj, kun muroj el bambua plektbarilo. Gxenerale oni faras tegmenton el bambuaj pecoj, sur kiuj oni povas sekigi grenon kaj pajlon. Familio kun multaj anoj uzas gxin kiel liton kaj metas sur gxin diversajn objektojn.

Cxar tiu loko estas karsta regiono, tial mankas kampoj: rokfendoj do estas utiligataj por semado. Ecx malgranda parcelo da kampo estas bona por kulturi maizon. El bambuaj pecoj ili faras plektajxojn sur deklivo por aerumi grenojn. Al la karsta regiono mankas surtera akvo, sed fakte gxia subtera akvo ricxas — akvo en la groto tik-takas guto post guto, per bambua tubo oni kondukas gxin en basenon por konservo. La klara kaj dolcxa fontakvo estas natura minerala akvo. Se ne pluvas, oni devas iri pli ol mil metrojn por preni akvon. Tial oni kulturas kserofitojn: maizo, batato, terpomo k.s.

Pro maloportuna trafiko vizitado de lernejo estas malfacila por geknaboj. Oni bone scias, ke nur scioj donas bonajn sxancojn. Por homoj ne multe klerigitaj estas malfacile sercxi laboron. Tial Wang Fengguang volis cxiamaniere klopodi, por ke la filino vizitu lernejon, ankaux la aliaj vilagxanoj tiel pensis. Antauxe la vilagxanoj elektis la plej bonan sxtonan domon en la groto kiel lernejon kaj invitis instruiston el la loko dekojn da km fore, sed pro la malproksimeco finfine li forlasis la laboron antaux du jaroj. Do geknaboj de la vilagxo devas viziti lernejon de alia vilagxo. La 14-jara filino de Wang, sesaklasa lernantino, devas piediri 2 horojn al la lernejo. Sxi estas bona lernantino. La muroj de sxia cxambro estas plenaj de sxiaj honor-atestoj. Sxi deziras farigxi instruistino kaj starigi lernejon en la groto, por ke la geknaboj havu multajn sciojn kaj farigxu kleraj homoj.

La logxantoj de la groto estas fore de brua urbo kaj moderna vivo. Ili vivas vivon pacan, kvietan kaj senzorgan. Ili havas kapablon sin adapti al la naturo. Hodiaux ili ankoraux uzas primitivan lignan teksilon. En la morta sezono de kamplaboro virinoj manipulas la teksilon por fari novjaran veston por siaj gefiloj aux veston por la edzinigxonto. Viroj en tiu tempo faras vinon: ili metas 10 kg da sorgo en poton, kuiras kaj fermentigas gxin. Tia sorga vino estas bongusta, kaj gxia bonodoro sxvebas en la groto kaj tiklas la nazon de cxiuj.

Cxe la enirejo de la groto, kiun sunlumo povas atingi, trovigxas ujoj en formo de barelo. Iliaj du finoj estas fermitaj, kun trueto. Ili estas uzataj por bredi abelojn. Cxe tagigxo la abeloj flugas el la ujoj por kolekti nektaron kaj en nokto kaj pluva tago ili faras mielon en la ujoj. La mielo estas preferindajxo por festo kaj toniko por la infanoj.

En la komenco de la 80-aj jaroj la registaro intencis, ke la vilagxanoj translogxigxu el la groto. Gxi invitis la vilagxanojn viziti en urbo sxtalan fabrikon, tekstilan fabrikon kaj farejon de brikoj kaj tegoloj, kaj promeni en parko kaj gxui filmon. Tio multe largxigis ilian vidkampon, sed ili jam kutimis al la vivo en la groto. Malgraux ke la sxtato admonis ilin translogxigxi el la groto, plejparto de ili insiste restas en la groto prefere kun hirundoj kiel najbaroj.

Nun en loko kelke da km for de la groto konstruigxas hidroelektrejo, kiu post nelonge donos elektron al la grotaj familioj.