Historiaj signoj (II)

Tie oni elterigis multajn laborilojn, cxiutagajn uzajxojn, ornamajxojn, bone konservatajn lignajn dom-restajxojn kaj lignan puton en groteska formo. Kaj la eltrovo de 120 tunoj da kultivita rizo faris sensacion inter la fakuloj de la mondo.

de PING HUA

HAN-DINASTIA TOMBO MAWANGDUI: KADAVRO ANTAUx 2 000 JAROJ

Cxe Mawangdui en la orienta antauxurbo de Changsha, cxefurbo de Hunan-provinco, Cxinio, trovigxas du teramasoj altaj cx. 17 m., unu oriente kaj la alia okcidente. Lauxdire la loko estas tombejo de la familio de Ma Yi, estro de Chu-regno en la Kvin Dinastioj (907-960). Vintre de 1971, konstruistoj malkovris tie tombon de Han-dinastio.

El la miloj da historiaj objektoj malkovritaj en la tri tombokavoj de Mawangdui tre famas la silkajxoj kaj bambuaj slipoj kun skribajxoj kaj T-forma silkajxo kun simetrie farita flulinia pentrajxo en buntaj koloroj. La maldika robo longa je 160 cm. kaj peza je nur 48 g. estas tre rara trezoro. Sed la plej atento-altira estas la kadavro de virino antaux 2 000 jaroj tre bone konservata. La hauxto kaj haroj estas sendifektaj, la fingroj — klaraj je spiralaj kaneloj kaj la subhauxta graso — dika. Kiam oni injektis al gxi antisepsajxon, la histo restas ankoraux elasta kaj la artikoj de la kvar membroj — moveblaj. En la stomako trovigxas 138 melonsemoj. Tre simila al la fresxa, gxi estas malseka kadavro, tute diferenca de mumio, de seka aux ledeca kadavro. Tio estas ege rara en la notoj pri antikvaj kadavroj en la mondo. En majo 1972 oni unuafoje ekspoziciis la kadavron en la Hunan-a Muzeo. Cxiutage 10 000 homoj vizitis la muzeon kaj foje 14 000, ecx la vitra pordego de la muzeo estis disrompita pro interpusxigxado de vizitantoj.

HEMUDU: ANTIKVA RIZ-KULTURA VILAGxO

La vilagxo Hemudu trovigxas en Yuyao-gubernio, Zhejiang-provinco. En junio 1973 oni malkovris tie, dum konstruado de hidroelektrejo, arojn da tre malofte videblaj nigraj fajencaj pecoj, lignajn dom-restajxojn kaj ostojn de antikvaj bestoj. Konstatinte, ke ili estas historiaj objektoj apartenantaj al neolitiko, oni komencis la prifosadon por protekti la ruinon.

La ruino kun areo de pli ol 40 000 kvadrataj metroj prezentas la kulturon de kvar antauxhistoriaj periodoj. Gxia plej antikva tavolo datigxis antaux pli ol 7 000 jaroj. Tie oni elterigis multajn laborilojn, cxiutagajn uzajxojn, ornamajxojn, bone konservatajn lignajn dom-restajxojn kaj lignan puton en groteska formo. Kaj la eltrovo de 120 tunoj da kultivita rizo faris sensacion inter la fakuloj de la mondo. Krome, en la ruino oni malkovris ankaux restajxojn de natura lako plej frue uzata kaj tiujn de porkoj kaj bubaloj plej frue bredataj en Cxinio aux en la mondo.

La malkovro de la ruino Hemudu nekontesteble pruvas, ke antaux 7 000 jaroj ekzistis jam altgrada kulturo en la baseno de Yangzi-rivero.

ARGILAJ MILITISTOJ KAJ CxEVALOJ: GVARDIO DE LA UNUA IMPERIESTRO DE QIN-DINASTIO

Norde de Lishan-monto en Lintong, Shaanxi-provinco, imponas la Mauxzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221-206 a. K.). La mondfamaj argilaj militistoj kaj cxevaloj trovigxas norde de la vojo al la orienta pordego de la mauxzoleo.

En marto 1974, kiam loka kamparano fosis puton, li trovis rompitajn argilajn homajn kapojn, korpojn kaj manojn en grandeco de tiuj de homoj. Do, ekis la prifosado de la "Oka Miraklo de la Mondo". Nun jam finigxis la reordigado de la kavoj n-roj 1, 2 kaj 3 kun argilaj militistoj kaj cxevaloj, kaj dauxras la gxenerala prifosado.

La argilaj militistoj kaj cxevaloj distingigxas per siaj grandeco, multeco kaj vereco. Ili, ege versimilaj, estas tiel grandaj kiel veraj homoj kaj cxevaloj. En unu kavo trovigxas argilaj militistoj kaj cxevaloj, kiuj formas grandan formacion. Post esploro oni konstatis, ke en la kavo estas 8 000 argilaj militistoj, 600 argilaj cxevaloj, 125 lignaj cxaroj kaj pli ol 39 000 diversaj bronzaj armiloj. En la kavo de kunentombigitajxoj okcidente de la mauxzoleo trovigxas du bronzaj cxevalcxaroj. Fakuloj diris, ke la argilaj militistoj kaj cxevaloj antauxe estis koloraj. En 1999, dank' al la avangarda tekniko, arkeologoj finfine sukcesis konservi la kolorojn de la argilaj militistoj kaj cxevaloj, ke ili bunte reaperis en la mondo kun sia origina aspekto.

GAMO-SONORILARO: ATESTO DE LA KULTURO DE RITA MUZIKO

En septembro 1977 oni malkovris dum konstruado argilajxojn kaj sxtonplatojn cxe Leigudun tri kilometrojn nordokcidente de la gubernia urbo de Suixian, Hubei-provinco. En marto 1978 oni konstatis, ke la loko estas granda antikva tombejo, kiu areas 220 kvadratajn metrojn kaj kies lignaj cxerkoj okupas pli ol 4/5 de la areo. Tio estas la unua fojo por Cxinio, malkovri tiel grandan tombejon el lignaj cxerkoj. En la tombo, bone konservata, ripozas markizo Zeng, kun pli ol 7 000 kunentombigitajxoj, inkl. de raraj bronzaj ritiloj, antikvaj bataliloj, cxeval-cxaroj, elegantaj orajxoj, jadajxoj, lakitaj lignajxoj kaj bambuaj slipoj kun skribajxoj.

El tiuj elterigitaj historiaj objektoj la plej atento-altiraj estas 124 elegantaj muzikiloj, inkl. de gamo-sonorilaro, gamo-tintilaro, tamburoj, blovinstrumentoj, kordmuzikiloj, pajnosxalmoj, bambuaj flutoj k.a., el kiuj la plej imponaj estas bronza gamo-sonorilaro el 65 sonoriloj pendantaj lauxvice de la gamoj, en ok grupoj sur trietagxa framo longa je 7.48 m., largxa je 3.35 m. kaj alta je 2.73 m., firme staranta pli ol 2 400 jarojn kun sxargxo de pli ol 2 500 kg. La gamo-sonorilaro, tre bone konservata, donas agrablajn sonojn. La provludo pruvis, ke gxiaj akorda, polifonia kaj aliaj rimedoj estas bone uzataj. Tio neis la malnovan diron, ke la sep cxinaj muziknotoj originis de Euxropo. Kun la teknologia supereco la gamo-sonorilaro estas senprecedenca miraklo en la muzika historio de Cxinio.

FAMEN-TEMPLO: FINGRA RESTAJxO DE SxAKJAMUNIO

Famen-templo, fama antikva templo de Cxinio, situas en la urbeto Famen 10 km. norde de la gubernio Fufeng, Shaanxi-provinco. La pagodo de la templo estis konstruita en 601. Gxi, farita el ligno, servis kiel relikvostupao. En 1567 gxi detruigxis kaj en 1573 oni rekonstruis gxin kiel 13-etagxan kaj ok-angulan pagodon el brikoj. En auxgusto 1981 gxi disfalis pro sencxesa pluvego. Por rekonstrui gxin, arkeologoj prifosis gxian ruinon en 1987 kaj 1988. Intertempe oni malkovris gxian subteran palacon plenan de raraj trezoroj.

La subtera palaco sin kasxas meze de la bazo de la pagodo en formo , longa je 21.12 m. kaj alta je 1.87 m. La historiaj objektoj en gxi povas esti dividitaj en du partojn: A. kvar altvaloraj trezoroj de budhismo — fingraj restajxoj de Sxakjamunio; B. pli ol 170 objektoj uzataj por kulti liajn restajxojn. Ili, multnombraj kaj altgradaj, montris la plej altan teknologian nivelon de tiu periodo. El ili la plej valora estas statuo de bodisatvo alta je 38.5 cm. kaj peza je 1 926 g. Gxi estas atesto de la lasta bonvenigo de liaj restajxoj en Tang-dinastio (618-907) kaj unika historia objekto kun imperiestra nomo.

Krome, dekkelkaj porcelanajxoj konservataj en la subtera palaco de Famen-templo solvis la enigmon de porcelanajxo kun sekreta koloro (tia porcelanajxo estis disponata nur de imperiestra familio). Kaj granda kvanto da delikataj teksajxoj eltrovitaj en gxi reflektis la plej altan nivelon de la teksa tekniko kaj arto de Tang-dinastio.