INTER NI

En la tradicia cxina kulturo la cxinaj ideogramoj sendube estas tre gravaj. Nia revuo iam konigis cxinajn ideogramojn, tamen niaj legantoj deziras legi pli da tiuflankaj artikoloj. En tiu cxi numero la artikolo "Cxina ideografio, moro kaj etiketo" pritraktas, kiel oni kreis ideogramojn laux la formo de objektoj por esprimi ilian sencon kaj kiel ricxajn kulturajn informojn ili enhavas. "Rekompenco por montvilagxa patrino" estas artikolo pensiga. La patrino estas instruistino de montvilagxa elementa lernejo kaj sxia edzo — malricxa kamparano. Venkinte grandajn malfacilojn, ili sukcese elkulturis siajn tri filojn. Krom solvi la financajn problemojn, ili devis ankaux bone koni sciencojn kaj posedi ilin. Koncerne aliajn artikolojn, ekz. "Alloga cxina akrobatiko" kaj "Bela Hainan-insulo", niaj legantoj eble scias iom, leginte iamajn artikolojn, tamen la nunaj artikoloj konigas al ili ion novan. Se niaj legantoj venos al Cxinio por gxui cxinajn akrobatajxojn aux viziti Hainan-insulon, ili certe havos pli bonajn perceptojn.

La Red.