Io Chou, eminenta entomologo kaj batalanto
sub verd-stela standardo

Antaux nelonge la 88-jara profesoro Io Chou kusxis en la Popola Hospitalo de Xi'an pro malsano. S-ro Cheng Andong, provincestro de Shaanxi, vizitis lin kaj diris al lia kuracisto: "Faru cxion eblan por resanigi lin, cxar li estas pli grava ol mi!" Nun la profesoro jam resanigxis kaj elhospitaligxis. Kiel cxiuj aliaj, kiuj amas kaj estimas lin, ni deziras al li bonan sanon kaj longan vivon.

La Red.

de SHEN HONGLEI

ENIRINTE la entomologian muzeon en Yangling en la antauxurbo de Xi'an, oni tuj vidas vivoveran bronzan statuon. Cxiutage iu maljunulo preterpasas la statuon. Ili ambaux portas la saman nomon — entomologo Io Chou. Tia honoro estas malofta en Cxinio.

La nomita muzeo, fondita en 1987, estas la unua cxina entomologia muzeo, por kiu oni investis preskaux 9 milionojn da juanoj (cx. 8.3 juanoj egalas al unu usona dolaro). En la muzeo estas konservataj pli ol 700 000 specimenoj de raraj insektoj kaj pli 10 000 ekzempleroj da fakaj libroj. La kvar grandaj helaj eksponejoj prezentas la insektan mondon kaj ankaux la vivovojon de la maljunulo rilate lian sciencan esploradon.

"Origine en la mondo ne estis distingo inter insektoj utilaj kaj malutilaj. La naturo havas sian biocxenon. Antauxe en ekonomie postigxintaj regionoj oni forbruligis sovagxajn herbojn por ekspluati virgan teron, kaj tio detruis arbarojn, la biocxenon de insektoj, ke cxi tiuj povis trovi nenion krom plantoj por mangxi, kaj tial ili farigxis malutilaj en la okuloj de la homoj. En la mondo oni uzas insekticidon kontraux insekta plago, sed tio malutilas al la kreskado de plantoj kaj minacas la vivon de aliaj insektoj, kiuj tamen havas la rajton de vivado." En la kabineto de prof. Io Chou raportistoj intervjuis tiun estimatan maljunulon, kaj liaj simplaj vortoj kondukis ilin en la insektan regnon.

Prof. Io Chou naskigxis en 1912 en ordinara kamparana familio en la suda cxina provinco Zhejiang. En la infaneco li helpis siajn gepatrojn kolekti brullignon sur monto kaj ekamis cxion en la naturo. Sub ilia eduko li lernis diligente. Influate precipe de prof. You Qiwei, li montris grandan intereson pri insektoj. 24-jara, li diplomigxis el la Agronomia Kolegio de Nantong-universitato en Jiangsu-provinco. Por bone posedi fakajn sciojn kaj savi la suferoplenan patrujon, li vojagxis en 1936 al Italio por studi en la Universitato de Napoli, kie prof. F. Silvestri, mondfama auxtoritatulo de sistematika entomologio, gvidis lian studon.

La 7-an de julio 1937 okazis Lugouqiao-evento. La patrujon ofendis la japanaj invadantoj. Propraokule li vidis, ke ankaux la italaj fasxistoj pli kaj pli arogantis samtempe kun tio. Li forte indignis kaj prezentis al prof. F. Silvestri sian motivon "Cxu utilas mortigi nur malgrandan insekton anstataux grandan?" kaj adiauxis lin por reveni la patrujon. Tuj en la sekvanta tago de sia reveno en Kantonon aprile de 1938 li armeanigxis kaj iris al fronto por batali kontraux la japanaj invadantoj. Poste la diviziestro informigxis, ke li estas erudiciulo jxus reveninta el eksterlando, kaj malmobilizis lin.

Post kiam li farigxis profesoro de la Nordokcidenta Agronomia Instituto, li oficvojagxis tra la lando, spertante multajn malfacilojn. Li kolektis pli ol 400 000 specimenojn de insektoj, kaj 40 el la insektospecioj oni titolis per lia nomo. Li klopodadis por fondo de la entomologia muzeo. Dank' al lia energia laboro la muzeo farigxis cxina ekspertiza centro kaj bazo de sistematika entomologio pri kamparaj kaj arbaraj insektoj. Li verkis cx. 200 fakajn librojn kaj disertajxojn. En 1996 li dufoje ricevis la oran medalon de F. Silvestri de Italio kaj farigxis membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.

Lu Zheng, lia edzino, estas fratino de eminentulo Lu Jianbo, kiu kune kun s-ano Bakin dedicxis sian energion al la cxina Esperanto-movado. Tiujare, post la malmobiligxo, Io Chou logxis cxe sia kunlernanto Lu Jianbo. Ili interparolis pri sciencoj kaj pri la bela estonteco de Esperanto. La 19-jara Lu Zheng estis magnetita de la amiko de sia frato. Sxi kune kun Io Chou iris al la cxina agrikultura lulilo Yangling. Poste ankaux sxi profesorigxis en la Nordokcidenta Agronomia Instituto. La alta idealo de la homaro kunligis ilin. Sxia amo al la edzo kondukis sxin al amo al insektoj. Nun iliaj kvin gefiloj felicxe vivas en diversaj urboj de Cxinio. Prof. Io Chou vivtenis siajn gefilojn per laborakiro el la entomologia esplorado kaj ne havis multe da sxparmono, sed li sxparis cxiun grosxon por acxeti grandan kvanton da valoraj libroj. Inter la libroj konservataj en la entomologia muzeo pli ol 2 500 estis donacitaj de prof. Io Chou, kaj 185 el liaj donacitaj libroj estas unikaj en Cxinio. Auxguste de 1996 cxina viccxefministro Li Lanqing vizitis la muzeon kaj lauxdis lin pro lia kontribuo al la sxtato kaj lia sindedicxo al la scienca esplorado.

Dum nia intervjuo prof. Io Chou diris al ni: "La insekta influo sur la homoj iam estis ecx neatendita. Plurfoje oni malsukcesis dragi la Panaman Kanalon, kaj unu el la kialoj estas, ke moskitoj atakis laboristojn kaj kauxzis al ili malarion, kiu forrabis la vivon de multaj el ili." En 1984 li vojagxis al Nanning kaj survoje vidis grandan pecon da sukerkana kampo komplete plagita de insektoj, kaj la flava kampo-etendajxo estis kvazaux bruligita. La katastrofo minacanta la homaron neniam desxiris lin de la entomologia esplorado.

Dum la pasintaj 60 jaroj prof. Io Chou estis ne nur diligenta en sia faka laboro, sed ankaux vigla en la Esperanta movado. Li verkadis en Esperanto. Post fondigxo de la Esperanto-Asocio de la Nordokcidenta Agronomia Instituto li funkciis kiel gxia gxenerala direktoro. Foje li publikigis kun aliaj 19 agronomoj publikan leteron al la progresemaj sciencistoj de cxiuj landoj alvokante, ke ili verku sciencan disertajxon en Esperanto kaj plene utiligu Esperanton, por ke la sciencoj farigxu komuna ricxajxo de la homaro. Li diris: "Esperanto ekzistis jam 100 jarojn en Cxinio, kaj mi eklernis gxin antaux 70 jaroj. Mi bone parolas la italan lingvon kaj ankaux povas skribi disertajxon en la angla, sed mi preferas Esperanton, kion decidas nia nacia digno." Antauxe li korespondis en Esperanto kun fama hortikulturisto I. V. Micxurin kaj iuj entomologoj kaj foje sendis al Micxurin frukto-semojn.

Prof. Io Chou diris al la raportistoj, kiuj estis kortusxitaj de li: "Same kiel vi, mi estas sentimentala kaj ekscitigxema. Mi ege dankas vin pro via afabla estimo. Sciencisto devas esti patriota, devokonscia, akordigxema kaj tempo-domagxa."

Prof. Io Chou estas sxargxita de multaj laboroj. Cxiutage li laboras pli ol 10 horojn. Ni vidis sur lia tablo "Servosoldato sub verda armea standardo", "Cxina oraflugila herminio" kaj "Insekta atlaso de Io Chou", kiujn li aperigis antaux nelonge, kaj "Cxinaj papilioj (dauxrigo)", "Katalogo de cxinaj longflugilaj papilioj", "La cxina papilia kulturo" (historio, rakontoj, ilustritaj tekstoj, silkaj brodajxoj kaj poeziajxoj pri papilioj) kaj "Ilustrita libro pri mondfamaj papilioj", kiujn li kompilas nun.

Pri la estonteco prof. Io Chou diris: "Silkrauxpoj mangxas morusfoliojn por doni silkajn fadenojn. Cxe la komenco gxi ne donas silkajn fadenojn, kvankam gxi mangxas multe da morusfolioj. Sxajnas al mi, ke mi estas satmangxinta silkrauxpo preta doni bonajn silkajn fadenojn, kaj mi ne povas forlasi tiun cxi mondon, antaux ol fordoni la silkajn fadenojn."