KURANTAJ AFEROJ

l Post longatempa preparado bone iras la laboro konduki akvon el sudo al nordo de Cxinio, t.e. konduki akvon el la supra, meza kaj malsupra partoj de Yangzi-rivero al la nordokcidenta kaj norda Cxinio. La programo konsistas el tri linioj, t.e. la okcidenta, meza kaj orienta.

Laux la orienta linio, utiligante la Grandan Kanalon inter Pekino kaj Hangzhou, oni kondukos akvon el la malsupra parto de Yangzi-rivero al la orienta parto de Huanghuaihai-ebenajxo, inkl. de Tianjin. Laux la meza linio en la proksima estonteco oni kondukos akvon el la supra parto de Hanjiang, brancxo de Yangzi-rivero, al Pekino, kio utilos ankaux al multaj lokoj de la Nordcxinia Ebenajxo kaj, kiam la konstruado cxe la Tri Gorgxoj de Yangzi-rivero estos finita, oni kondukos akvon rekte el la Akvorezervejo de la Tri Gorgxoj. Laux la okcidenta linio oni kondukos akvon el la supra parto de Yangzi-rivero al la supra parto de la Flava Rivero kaj liveros akvon al la 6 provincoj kaj auxtonomaj regionoj de nordokcidenta Cxinio. Kiam finigxos la laboro, cxiujare dekoj da miliardoj da tunoj da akvo fluos en nordan Cxinion, kie mankas akvo.

l Cxinio jam difinis sian celon pri forstumado en la nova periodo: gxis 2005 en la tuta lando aperos 11.5 milionoj da hektaroj da nove plantitaj arbaroj kaj tiam 19.4% de la cxina teritorio estos kovritaj de arbaroj; gxis 2030 la areo de la nove plantitaj arbaroj atingos 46 milionojn da hektaroj kaj la arbaroj kovros pli ol 24% de la cxina teritorio, tiam multe mildigxos la trosekeco kaj sablovento en la supraj kaj mezaj basenoj de Yangzi-rivero kaj la Flava Rivero, en nordorienta, nordokcidenta kaj norda Cxinio kaj preskaux cxiuj tieaj montoj estos verdaj; kaj gxis 2050, pli ol 26% de la areo de la tuta lando estos kovritaj de arbaroj, kaj oni atingos la difinitan celon de verdigado.

l La Internacia Auxto-industria Ekspozicio en 2000, Pekino, estis multe atentata de logxantoj de Pekino.

La ekspozicion partoprenis mil famaj auxto-industriaj korporacioj kaj fabrikoj el Cxinio, Usono, Germanio, Japanio kaj aliaj 19 landoj. Estis eksponataj 430 auxtoj kun markoj Benz, BMW, Santana k.a. 400 000 homoj vizitis la ekspozicion, kies temo estas "Akcelu la ekonomian disvolvigxon en la nova jarcento per avangardaj sciencoj kaj tekniko en auxto-industrio".

l Akvomelonoj produktitaj en Daxing-gubernio, Pekino, estis rigardataj kiel tributo por imperiestra familio jam en Ming-dinastio (1368-1644). Ili estas dolcxaj kaj tre bongustaj. Junie cxiujare oni okazigas akvomelonan festivalon kaj pro tio diskonigxas Daxing, kiu nun havas komercan rilaton kun pli ol 30 landoj kaj regionoj. En 1999 gxia industria kaj agrikultura produktovaloro atingis 6.839 miliardojn da juanoj.

l Oni trovis maron da rododendroj kun areo de 1 000 kvadrataj kilometroj sur la monto Sejila en Nyingchi-gubernio, Tibeto, Cxinio. Tie estas 25 specioj de rododendroj, prosperantaj junie sur la tuta monto, kun flavaj, blankaj, purpuraj, rugxaj kaj palrugxaj floroj.

l S-ro Zhu Zhoulu, kies maldika intesto nun longas nur 28 cm. post ablacio, estas nomata senintesta junulo. Dank' al kuracado far fama cxina kirurgo, li bone vivis jam 13 jarojn. Tial li farigxis bone kaj longe vivanta homo kun plej mallonga maldika intesto. Antaux nelonge cxina nefrologo faris al li renan transplanton. Li resanigxis kaj jam elhospitaligxis.

l Fine de majo cxi-jare, bronza statuo de granda hinda poeto Tagore inauxgurigxis en la Pekina Universitato.

Tagore naskigxis en 1861 kaj mortis en 1941. Kiel la unua azia poeto, kiu ricevis Nobel-premion, li verkis amasegon da poemoj, kantoj, operoj kaj noveloj. Li prelegis multajn fojojn en la Pekina Universitato kaj cxiam simpatiis kaj respektis la cxinan popolon.

l La abato de Shaolin-templo, Henan-provinco, kompilis libron, kiu detale konigas la pugnadon, bastonadon, cxigong-on kaj medicinon, kaj donacis gxin al la Sxtata Biblioteko, per tio li rompis la antauxan tradicion, ke la eminentaj luktartoj kaj medicinaj receptoj de Shaolin-templo restas sekretaj al la ekstera mondo.

Oni diris, ke la abato veturis al Pekino por donaci la libron pro du kialoj: (1) la cxina popolo konu sianacian budhisman esencon kaj konservu gxin; kaj (2) nuntempe iuj, al kiuj tute fremdaj Shaolin-luktarto kaj medicino, eldonis verkojn pri Shaolin-luktarto kaj alportis malbonan influon, tial li volas konigi la auxtentikan Shaolin-kulturon al tiuj, kiuj atentas la cxinan budhismon.

l Minsk, aviadila sxipo, nomata Mara Giganto, 274 m. longa kaj 42 000 t. peza, produktita de Rusio, atingis Shatoujiao de Shenzhen, Guangdong-provinco. Tiu malmobilizita sxipo estis acxetita de civila entrepreno de Cxinio kaj kiel milita ekipajxo estas montrata en la marborda pitoreskejo.